Salti al enhavo

Anna Lowenstein

Membroj
  • Enhaveroj

    3
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Ĉio afiŝita de Anna Lowenstein

  1. Persone mi certe preferus ricevi la Jarlibron papere, sed mi komprenas, ke la financa situacio ne plu permesas tion. Ĉu mi pretus pagi pli por ricevi ĝin? Nu, tio dependas, kiom necesus aldoni al la normala kotizo. La kotizo jam sufiĉe multe altiĝis, kaj mi ne volonte pagus pli por ricevi ion, kion mi antaŭe ricevis per pli malalta kotizo.
  2. Mi estas homo, kiu aktive utiligas la Jarlibron ĉiujare por organizi la Movadan Foiron. Mi fakte ne uzas la Delegitan Reton krom por kontroli adresojn, sed mi tre detale utiligas la tutan enkondukan parton, kun la adresoj de ĉiuj Landaj Asocioj, Fakaj Asocioj, komisionoj, kulturaj kaj edukaj instancoj, fondaĵoj, radio-stacioj ktp. ktp. Mi jam demandas min, kion mi faros sen Jarlibro ĉi-jare. Ĉu tiuj samaj informoj estos konsulteblaj rete anstataŭ papere? Kaj se jes, ĉu oni aktive informas la membrojn pri tio, aŭ ĉu ili devos mem serĉi la retan Jarlibron? Mi povas imagi, ke multaj novaj membroj ne estos konsciaj, ke ekzistas Jarlibro, se ili devos mem serĉi ĝin en la reto anstataŭ ricevi ĝin aŭtomate. Se UEA sendos al novaj membroj informon pri la Jarlibo unu fojon meze de multaj aliaj informoj, la rezulto povus esti, ke novaj membroj simple maltrafos tion kaj ne konscios eĉ pri la ekzisto de reta Jarlibro. Rilate al la delegita reto, en kvardek jaroj mi apenaŭ uzis ĝin por kontakti fakdelegiton, sed ofte uzas ĝin por serĉi aŭ kontroli adresojn.
  3. Mi iam iris al usona kongreso por aktivuloj pri mamnutrado. Ĝi havas ioman similecon al Esperanto-kongreso, kaj ĉeestis reprezentantoj el multaj landoj - tamen la duono estis usonaj, ĉar la asocio estis fondita en Usono. Reprezentantoj el ĉiuj landoj devis veni sur la podion, mansvingi, kaj eĉ iom danceti (ni faris provludon la antaŭan tagon!). Mi ne rekomendus la dancadon, kiu ŝajnis al mi terure usoneca, sed eble la ideo, ke ĉiuj samtempe aperu sur la podio povus esti interesa. Eventuale iu povus simple laŭtlegi liston de la landoj, sen invito al la reprezentantoj mem paroli. Cetere, en tiu sama kongreso mi ricevis la ideon por la Movada Foiro. Oni ankaŭ fermis la inaŭguron per kanto. Mi tiutempe pensis, kiel bonega estas nia propra himno kompare kun tio!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.