Salti al enhavo

Diccon Masterman

Membroj
  • Enhaveroj

    1
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

Ĉio afiŝita de Diccon Masterman

  1. LA E(S)TONTECO DE UEA Ni konsideru la financan aspekton de la Asocio. La UK ĉiam celis fari profiton por la Asocio. Enspezoj venis de la aliĝkotizoj, makleraĵoj pro la prizorgado de loĝigaj servoj kaj ekskursoj, luado de ĉambroj en la kongresejo, reklamoj, donacoj k.c. Kompare kun komercaj internaciaj kunvenoj la UK estas nekredeble malaltekosta sed ĉiam estis plendoj pri la kosto. La problemo – kiu ankoraŭ subfosas la aktivadon de la Asocio – estis kaj ankoraŭ estas la kurzo. Aliĝo al UEA, aliĝo al la UK, aĉeto de libroj, abono al la Revuo – ĉio devas esti pagata en la kurzo de la sidejo de la Asocio. La sidejo de UEA ĉiam estis en unuamonda lando kaj fiksis siajn kotizojn ĉu en svisaj frankoj, britaj pundoj aŭ nederlandaj guldenoj. Nun en eŭroj. Fondaĵo Canuto, kiu celas subvencii homojn en nepagipovaj landoj, kaj reduktitaj aliĝkotizoj por homoj en duamondaj kaj triamondaj landoj nur povis grati la problemon kiu estas ulcero kiu, kiel la kronviruso, estis antaŭenportata ĝis grava malsaniĝo, malsaniĝo kiun ni nun atestas jam de pluraj jaroj. La sama principo aplikiĝis kaj aplikiĝas al ĉiuj servoj de UEA: la libroservo, la revuo, la salajroj de la oficistoj, la domo, la maŝinaro, vojaĝado ktp – ĉio devas esti pagata per eŭroj. La oficistoj ĉiam laboregis ĝis la noktaj horoj kaj ricevis magran salajron (mi kalkulis ke mi gajnis ĉ. £8000 jare pro kio mi nun ricevas nederlandan pension de ĉ. €400 jare), sed tio ne sufiĉe mildigas la bazan problemon. La situacio en la lastaj jardekoj grave malpliboniĝis pro la universaleco de la interreto kiu signifas ke, ekzemple, ne eblas enspezi makleraĵojn pro la Loĝiga Servo de la UK ĉar oni povas mendi loĝadon rete je malpli alta kosto. Oni nun povas esti interreta E-isto sen la bezono aliĝi al UEA kiel pruvas la kriza falo de la membraro. Antaŭ 100 jaroj UEA havis ĉ. 7000 membrojn kaj nun havas preskaŭ la duonon (depende de kiel oni kalkulas la membraron pro la malsamaj kategorioj). Sed tiu falo ne spegulas la kvanton da E-istoj en la mondo. Tute male. Kaj UEA neniam povas esti indikilo de tiu kvanto ĉar la financa diskriminacio kreita de la kurzo malebligas universalan aliĝemon. En 1980 mi ĉeestis la UK-on en Brazilio. Post la malfermo de la kongreso centoj da brazilaj E-istoj aliĝis al la kongreso kaj ankaŭ al la Asocio ĉar ili rajtis pagi favorpreze en realoj sen alfronti la problemon de la kurzo. En tiu jaro Brazilo havis rekordan nombron de membroj de UEA pri kiuj ni neniam antaŭe konsciis… dum nur unu jaro. Poste ili ne plu povis pagi la membrokotizon kaj tiuj centoj da brazilaj Esperantoj kvazaŭ malaperis en la amazonian ĝangalon. Tiu ekzemplo perfekte substrekas la kernon de mia tezo rilate la financan situacion. Ni nun konsideru la aspekton de la Asocio kiu koncernas ĝiajn rilatojn kun la ekstera mondo. Mi vetas ke ne estas eĉ unu el vi kiu ne devis respondi al la demando “Kiom da homoj parolas Esperanton?” La respondo, kompreneble, estas ke oni nur povas tre proksimume taksi ĉifron pri kiu ĉiuj daŭre pridubas. Sed la sekva demando povas esti “Kiom da membroj estas en UEA?” – ege embarasa demando. “Ĉu la movado kreskas?”. Kiel aserti jese sen statistika pruvo? UEA travivas financan kaj membraran krizon kaj la du branĉoj de la problemo estas ligitaj tiel ke la solvo de unu devus solvi la alian. Mi estas forte konvinkita ke la nuna kruta forfalo de la membraro kaj la ligita katastrofa malekvilibro en la spezokonto de la Asocio neeviteble kaŭzos la morton de la Asocio se oni ne ŝanĝas la nunan politikon. La morto estos malrapida, doloriga kaj hontiga en momento kiam Duolingo montras al ni ke milionoj da homoj interesiĝas pri Esperanto en mondo kiu bezonas Esperanton. Multaj rezonas ke UEA bezonas prestiĝan sidejon. Nu, ekzistas kvazaŭsidejoj de UEA en Bruselo, Parizo kaj Novjorko, urboj kiuj ĉiuj estas pli prestiĝaj ol Roterdamo. Nenio malhelpas deklari unu el tiuj la sidejon de UEA eĉ se la stabo konsistas nur el kelkaj volontuloj kaj eventuale la Ĝenerala Direktoro. La grava afero estas establi administran sidejon en dua- aŭ triamonda lando kies ĉefa celo estas varbi dua- kaj trialandajn membrojn de la Asocio kiuj nur devos pagi la ekvivalenton de kelkaj eŭroj por esti membroj. Se ni solvos la problemon de la kurzo kaj povos fanfaroni pri centmila membraro, laŭ la principo de “malgranda profito – granda enspezo” ni povos fiere komuniki kun Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO nome di nia centmila membraro kaj ni ne plu devos embarasiĝi kiam oni pridemandas nin pri la membronombro de la Asocio. Ĝis nun oni forte rezistis ĉi tiun solvon kiun oni pridebatas jam de multaj jaroj. Ĝi estos tertremiga skuo por la nuna oficistaro kiu verŝajne perdos sian laboron sed tiu oficistaro jam estis skuita kaj parte detruita. La nuna reduktita oficistaro absolute ne povas pravigi la daŭran uzon de la domo en Nieuwe Binnenweg. Oni parolas pri parta ludonado de ĝi, sed tio estas nura egoismo fare de la Estraro. La domo devas esti vendita kaj la administrado de la Asocio devas esti bazata en lando kies kurzo ebligas al ĉiuj pagi la aliĝkotizon. Antaŭ pluraj jaroj mi verkis artikolon ĉi-teme por la Revuo en periodo kiam Probal Dasgupta estis Prezidanto de UEA kaj mi sugestis ke Hinda Unio povus esti kandidato por la relokiĝo. La redaktoro rifuzis publikigi mian artikolon. Mi sendis miajn proponojn cirkulere al la tuta Estraro. Neniu estrarano eĉ agnoskis ĝin. Mi pridiskutis la temon kun Humphrey kiu ankaŭ ne favoras la ideon, kaj mi forte respektas lian saĝecon. Tamen, nenio intertempe igis min ŝanĝi mian opinion. Antaŭ ol foruzi la kapitalon de la Asocio tio devos esti konservita prudente por daŭre generi interezon por la ceteraj aktivecoj de la Asocio. Laŭ la nuna direkto la kapitalo forkonsumiĝos. Oni protestas ke Biblioteko Hodler devas havi taŭgan hejmon. Tio ne devus esti nesuperebla problemo. Eble la Internacia Muzeo en Vieno estos preta teni ĝin. La UK devos daŭri kaj se oni sukcesos organizi ĝin plejparte en tria- kaj duamondaj landoj ĝis restabiliĝo de la financa bazo de la Asocio (verŝajne tio bezonos kelkajn jarojn), ĝi verŝajne povos esti pli/malpli finance memstara. Tamen, oni notu ke la spezokonto de la UK ne entenas la salajron de la KKS kiu tial devus esti dungita en la lando de la administrejo; la sama principo aplikiĝu al la Libroservo. Resume, ni jam vidis ke la Asocio parte agnoskis ke la siatempa sistemo ne plu funkciis tiel ke la redaktorado de la Revuo devis ĉesi esti farata de salajrata oficisto; la Ĝenerala Direktoro devis fariĝi fluganta fantomo bazita en du landoj kiuj ne estas Nederlando; granda parto de la stabo devis esti maldungita. Sed la domo, kiu tial fariĝis granda anomalio, daŭre ekzistas kaj drenas la rimedojn de la Asocio kune kun ĉiuj ceteraj elspezoj pro salajroj kaj ceteraj unuamondaj kostoj. Se iu volas protesti ke tre malalta aliĝkotizo signifos ke estos tre malaltaj enspezoj, mi atentigas ke la kotiztabeloj de UEA ĉiam diskriminaciis inter aliĝemuloj el malsamaj landoj. Tiu diskriminacio daŭru tiel ke unuamondanoj daŭre pagos multe pli ol alilandanoj kaj tiel subvencios la Asocion anstataŭ pagi la prezon de la merkato, por tiel diri. Mi menciis la artikolon kiun mi verkis antaŭ deko da jaroj, en kiu mi promociis la ideojn kiujn mi nun priparolas, kiu neniam estis publikigita. Ĝia titolo estis: “Mortu Fondaĵo Canuto”. Tiu fondaĵo kiu ankoraŭ ricevas donacojn estas absurdaĵo kiu nur povas esti utila por ebligi manplenon da homoj ricevi subvencion por aliĝi al la Asocio. Laŭ mia projekto tiu fondaĵo ne plu estos necesa. Mi kredas ke kombino de tradicio, eŭrocentrismo kaj inercio infektis la pensmanieron de tiuj kiuj ĝis nun alfrontis ĉi tiun problemon. Sed ĉiuj kiuj daŭre rifuzas konsideri la eblecon movi la administrejon de UEA al triamonda lando devus memori ke la unua vorto de la nomo de la Asocio estas universala. Por esti vere universala necesas rekoni ke la Asocio devas ĉesi esti eŭrocentrema kaj fariĝi vere tutmonda.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.