Bone, @Tim. Mi pensis, ke vi ne plu volis ĝin. Pro tio, ke ni antaŭe pritraktis la aferon, kaj tiam UEA ne reagis tiurilate, mi povas nun tuj transdoni al vi la domajnon esperanto.blog. Mi retpoŝte mesaĝos al vi informante la koncernan kodon, kiun vi donu al via provizanto. Dankon.
Kiel posedanto de la domajno esperanto.blog, kiu eksvalidiĝos la 21-an de novembro 2022, mi proponas transdoni ĝin ekde decembro 2021 al tiu interesato, kiu volus akiri ĝin senpage. Kiu interesiĝas, tiu sinanoncu per komento. Ekzistonte pli ol unu kandidato, lotumado okazos, escepte okaze de la jeso de UEA.
Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.