Salti al enhavo

Tim

Administrantoj
  • Enhaveroj

    46
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    5

Ĉio afiŝita de Tim

  1. Dankon, @Paulo Cesar Pires, pro via treege afabla gesto. Mi konfirmas, ke mi ricevis vian retpoŝtaĵon kun la necesa kodo, kaj ĵus pagis la transirigon. Fartu bone!
  2. Kiel vi jam bone memoris, @Paulo Cesar Pires, mi interesiĝas pri ĝi, sed kompreneble rezignos, se UEA mem volas utiligi ĝin.
  3. Mi poste tradukis la frazon ĉiaokaze, kiam mi konstatis, ke pluraj homoj ja rajtas vidi ĝin krom mi. Dankon pro la atentigo :)
  4. Dankon, @Eduardo I. Iriarte Gahete. Fakte la kerna problemo estas, ke iu senintence (?) aldonis vin en administran grupon! En la realo, ne gravas al mi, ke kiel administranto mi vidas anglaĵojn. Mi ne volus, ekzemple, devi traduki erarmesaĝojn en Esperanto. Sed mi tute ne volas, ke normalaj membroj vidu mian denaskan lingvon. Reage mi forigis vin de la administra grupo :)
  5. Tim

    Membraj grupoj

    Estas tri ĉefaj membraj grupoj en la forumo. Ĉiu havas propran signifon kaj uzantoj havas diversajn kapablojn depende de tio, en kiu grupo ili troviĝas. Vizitantoj La defaŭlta grupo. Ĉiu uzanto nove registrinte sin troviĝas en tiu ĉi grupo. Vizitantoj rajtas aldoni komentojn al temoj, sed ne krei novajn temojn. Ili ne rajtas reagi al afiŝoj de aliaj uzantoj. Membroj Membroj estas similaj al Vizitantoj, sed estas konfirmitaj esti aktualaj membroj de UEA. Kiel Vizitantoj, Membroj rajtas komenti sed ne lanĉi novajn temojn. Ili povas reagi al aliulaj afiŝoj, almenaŭ en la fruaj tagoj de la forumo. Kiam estos sufiĉe da homoj en la grupo Membroj+, ni eble forprenos la kapablon de Membroj reagi, ĉar tio estus kapablo de la Membroj+. Por altrangiĝi de Vizitanto al Membro, necesas konfirmi esti membro de UEA. Por fari tion, aldonu vian UEA-kodon al via profilo. En la venontaj monatoj ni programos sistemon laŭ kiu la forumo interkomunikos kun la membra datenbazo de UEA kaj konfirmos mem, ĉu la entajpita kodo estas aktuala. Intertempe ni permane kontrolos. Tial la altrangigo ne estos tuja. Estus helpe kontakti nin por certigi, ke ni altrangigis vian konton. Membroj+ Membroj+ estas Membroj gajnintaj almenaŭ dek stelojn laŭ la reputacia sistemo. Uzantoj en tiu ĉi grupo rajtas krei proprajn temojn kaj reagi al afiŝoj de aliaj uzantoj. Tiu estas la ĉefa membra grupo en la forumo. Aliaj grupoj Ekzistas aliaj apartaj grupoj por uzantoj havantaj specialajn rolojn. Mastrumantoj kaj Administrantoj funkciigas la forumon kaj havas pliajn kapablojn ol aliaj membroj, ekzemple la rajton movi aŭ forviŝi temojn. Aliaj uzantoj ne nepre havas pli da kapabloj ol aliaj membroj, krom la rajton vidi aliajn kategoriojn kaj afiŝi en ili. Tiaj grupoj nomiĝas ekzemple Komitatanoj kaj Estraranoj.
  6. Tim

    Sekurigo

    La sekureco de via konto kaj de viaj informoj estas tre grava al ni. Sube troviĝas detaloj pri tio, kion ni faras por sekurigi la informojn. Nia politiko pri datumprotektado La programaro Ni uzas programaron, kies liverantoj regule ĝisdatigas kaj kiu informas nin, kiam estas disponebla nova versio. Ni ĉiam uzas la plej freŝan version de la programaro. Servilo Nia retejo devige uzas la protokolon HTTPS kaj havas atestilon pri sekurigo tiel, ke kiam vi uzas ĝin vi vidos la simbolon de ŝlosilo en la adresbreto de via retumilo. Ensaluti per aliaj servoj Eblas krei konton ĉe la forumo sen pludoni viajn detalojn al ni, ĉar ni proponas registradon kaj ensalutadon pere de viaj eventualaj kontoj ĉe Facebook, Twitter kaj Google. Tiel viajn detalojn vi ne rekte donos al ni. Sekurigaj demandoj Registrante ĉe la forumo vi havos la okazon laŭ via prefero respondi al demandoj kies respondojn nur vi konos. Vi elektos tri demandojn el pluraj kaj donos viajn respondojn. En postaj okazoj, kiam vi ensalutos, la sistemo petos al vi, ke vi respondu al unu el tiuj elektitaj demandoj. Tiel eĉ se iu misfaranto ekscias pri viaj retpoŝtadreso kaj pasvorto, tiu ne povos aliri al via konto.
  7. Tim

    Forumspecoj

    Ĉi tiu retejo permesas al membroj facile diskuti pri diversaj temoj rilate UEA. Diskutado La baza forumspeco estas por diskutoj. Depende de sia membra grupo, registriĝintaj uzantoj povus lanĉi temojn, aldoni komentojn, reagi al afiŝoj, krei sondojn kaj tiel plu. Ordigitaj laŭ ŝatoj La plimulto de niaj forumoj ordigas la komentojn laŭ la sumaj poentoj de ŝatoj. Komentoj ricevintaj pli da pozitivaj reagoj ol negativaj troviĝos super la malpli pozitive taksitaj. Tio povus doni ioman malkoherecon, do ni konsilas uzi la ĉit-funkciadon en la redaktilo, se vi respondas al iu aparte. Ne necesas citi la tutan komenton; via propra komento enhavos ligilon al la originala afiŝo, se vi citas iom da ĝi. Demandoj Kvankam ni ĝis nun ne starigis tian forumon, ni havas la kapablon krei lokojn en kiuj legantoj povus ordigi la respondojn indikinte, ĉu ĝi estas bona respondo aŭ ne, sen uzi la reagan sistemon. Tiel respondo malĝusta sed de homo provanta esti helpa povus esti indikita malbona respondo sen tio, ke la afiŝinto ricevu malŝaton mem kaj tiel minusan poenton al sia reputacio. Homoj starigintaj la demandon povus indiki, ke iu precipa estas la plej bona. Tia ĉi afiŝo estos en la unua loko kaj aparte indikita, kaj membroj vidos, ke la demando havas 'plej bonan respondon', do efektive ekscios, ke ne necesas respondi.
  8. Tim

    Sciigoj

    Eblas ricevi multajn informojn pri diversaj aferoj okazintaj en la forumo, ĉu per retpoŝto, ĉu per sciigoj aperantaj en la retejo mem. Vi rajtas elekti kiujn kaj kiajn sciigojn vi ricevos, kaj kiel vi ricevos ilin. Enretaj sciigoj Kiam vi havas novajn sciigojn, videblas eta bobelo en la supre dekstra parto de la retejo. La numero en ĝi indikas, kiom da sciigoj atendos vin. Por legi la sciigojn, simple alklaku ĝustaloke. Tio ne estas tute sama telefone kiel komputile. Jen kontrolo de sciigoj per komputilo: ZWKJFP1v96.mp4 Kaj jen ĝi per telefona ekrano: 66GgwfmFng.mp4 Agordi ĝeneralajn sciigojn Eblas elekti ĝenerale, ĉu ricevi sciigojn pri respondoj al viaj kontribuaĵoj, ĉu tiujn ricevi en la retejo aŭ per retpoŝto ktp: Tiujn agordojn vi trovos per alklako de Sciigaj agordoj en la sekvaj lokoj, ĉu komputile: ĉu telefone: Alispecaj sciigoj Povus esti, ke kvankam vi volas esti informita pri, ekzemple, novaj respondoj al viaj komentoj aŭ pri okazoj, kiam iu citas vin, vi ne tamen interesiĝas pri aliaj aferoj. Bonsorte, la sciigaj agordoj permesas al vi distingi inter diversaj specoj de sciigo kaj elekti ĉu ricevi sciigon en la retejo, per retpoŝto, aŭ ne ricevi. Elektebloj inkluzivas citadon, menciadon, alligadon de komento, ricevon de privata mesaĝo. Por vidi la plenan liston, simple vizitu Sciigajn agordojn kiel indikite supre kaj rulumu suben. Sekvi diskutadon Nemalofte vi interesiĝos pri temo al kiu vi mem ne kontribuis kaj pri kiu vi deziras ricevi sciigon, kiam novaj komentoj aperis. Por tiaj situacioj, eblas 'sekvi' (tio estas 'elekti ricevi sciigojn') ekzistantajn temojn kaj eĉ tutajn forumojn, por ricevi novaĵojn pri novaj temoj. Simple alklaku la butonon 'sekvi', kiu aperas supre de la paĝo en forumoj kaj temoj. idvM8frgcM.mp4 Malsekvi diskutadon Se okazas, ke vi ne plu volas sekvi ion, simple alklaku la butonon Sekvate. Rezulte aperos sprucfenestro, kiu facile ebligas al vi malsekvi kaj ĝisdatigi viajn preferojn, kaze ke vi deziras daŭre sekvi la eron. Porokaze agi mallaŭ viajn ĝeneralajn preferojn Vi jam vidis, ke eblas agordi ĉu aŭtomate ricevi sciigojn pri via enhavo. Tamen vi rajtas decidi fari la malon rilate ĝeneralajn sciigojn, sen tio, ke vi devos ŝanĝi la ĝeneralajn agordojn. Kiam vi afiŝas novan komenton, eblas en la redaktilo elekti ĉu sekvi, ĉu malsekvi la afiŝon. Se vi ĝenerale preferas ne ricevi sciigojn al viaj komentoj, tiel vi elektus fari en la ĝeneralaj agordoj. Afiŝante aŭ redaktante afiŝon vi vidos, ke en la ilbaro de la redaktilo troviĝas butonon, kiu indikas vian ĝeneralan preferon. Alklakante ĝin vi baskulos inter malobei vian ĝeneralan elekton aŭ daŭre afiŝi laŭ ĝi. cS0dXhU7Y0.mp4
  9. Kiel ĉe aliaj modernaj retejoj, eblas facile indiki vian opinion pri afiŝo uzante 'reagojn', sen tio, ke estas necese aldoni komenton. La sumo de reagoj ricevitaj de membro indikas la 'reputacion' de la uzanto. Reagoj Per simpla alklako, uzantoj en la grupoj Membroj kaj Membroj+ povas facile indiki, ĉu ili ŝatas aŭ ne ŝatas afiŝon. Ĉe komputilo, eblas ŝati per unu alklako. Zumante super la ŝat-butonon, vi vidos pliajn eblojn. Simple alklaku la deziratan: a1rTTyGJHA.mp4 Per aparatoj kun pli etaj ekranoj (telefonoj, tabulkomputiloj) ne eblas zumi, do la unua alklako videbligas la diversajn elekteblajn reagojn. Per dua, vi konfirmos vian: j448rRgoq9.mp4 Reputacio Kontraŭ ŝato, membroj ricevas stelon. Malŝato unu stelon forprenas. La sumo de reagoj ricevitaj de membro estas montrata en la retejo: A3nCv4LR71.mp4 Membro ricevintaj pli da ŝatoj ol malŝatoj havos pozitivan stelpoentaron. Ĉeesto de minusa nombro indikas, ke la komentoj de la membro ĝenerale ne estas konsiderataj utilaj/pravaj/legindaj ktp.
  10. Spektu filmeton pri la forumo La Estraro de UEA klopodante igi la asocion pli demokratia kaj produktiva, lanĉas la oficialan kunlaborejon de UEA, kie ĉiu esperantisto havos ŝancon kunlabori sine de la asocio. Per la forumo estraranoj, komitatanoj, komisionoj, fakaj asocioj kaj membroj de UEA povos lanĉi ideojn, proponojn, projektojn kaj laborgrupojn, kiujn ĉiuj esperantistoj povos debati kaj kunlabori cele al konkreta agado. La legantoj povas doni poentojn al la komentoj kaj tiel la komunumo mem elektas la plej bonajn ideojn. Kiam la debato ĉirkaŭ propono aŭ projekto estos matura la verkinto prezentu la konkludon kaj agadplanon al la koncerna estrarano. Per la langeto RETEJO vi vidas forumon laŭ pluraj kategorioj, rubrikoj, kaj subrubrikoj. Per la langeto AKTIVADO vi vidas la lastajn afiŝojn aŭ komentojn. Eblas ankaŭ uzi la serĉilon kaj ŝalti sciigojn al via retadreso pri novaĵoj en temoj, kiuj interesas al vi. Ĉiuj homoj rajtas legi la forumon sen la neceso registriĝi. Por komenti la afiŝojn vi devas registriĝi, sed vi povas fari tion tre rapide per via profilo de Facebook, Google, aŭ Twitter. Nur membroj de UEA rajtas krei novajn temojn. Ni sugestas ke vi komencu vian esploron per la paĝo Bonvenon al la forumo de UEA!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.