Salti al enhavo

Eduardo I. Iriarte Gahete

Membroj
  • Enhaveroj

    6
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Eduardo I. Iriarte Gahete laste gajnis la 23an de julio 2019

Eduardo I. Iriarte Gahete havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

4 Neŭtrala

Pri Eduardo I. Iriarte Gahete

  • Naskiĝtago 04/21/1975

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Strange. La unua (http) nun funkcias bone ĉe mi. La dua (https) efektive paneas, sed mi pensas ke neniam ĝi funkciis (eble oni ankoraŭ ne ŝaltis sekurkonekton por ĝi).
  2. Bonege, dankon, Tim, tio ja klarigas la aferon! 😉
  3. Tre interese! Io, kio iom zorgigas min pri la meminstrueblo de Esperanto estas la fenomeno nomata "eternaj komencantoj". Ĉu ĝi estas grava problemo en Esperantujo aŭ nur mito? Ĉu tiuj eternaj komencantoj estas malmulte motivitaj plulerni aŭ ĉu eble ili ne trovis sufiĉe taŭgan lernilon?
  4. Mi tre ŝatus koni viajn opiniojn pri Duolingo kiel lingvolernilo. Kion vi opinias pri ĝia metodologio? Ĉu vi rekomendas Duolingon al novuloj? Kiel vi plibonigus ĝin? Ĉu ĝi havas bonajn mezureblajn rezultojn? Ĉu vi konas statistikojn pri tio (prefere kompareblaj kun aliaj metodoj)? Mi mallonge donas mian opinion (sed mi povas esti erara, ĉar mi ne uzas Duolingon de antaŭ multe da tempo). Duolingo havas multajn avantaĝojn sed ankaŭ kelkaj malavantaĝoj: Avantaĝo: Ĝi estas belaspekta, kaj tio estas mezureble grava por uzebleco. Avantaĝo: Ĝi estas (interalie) poŝtelefona ludeca programo. Oni povas uzi ĝin kie ajn, rapide kaj agrable. Avantaĝo: Ĝi estas tre bone konata programo. Tio helpas atingi multnombran lernontaron. Malavantaĝo: Oni devas ĉefe diveni la gramatikajn regulojn (almenaŭ en la poŝtelefona versio, kiun mi memoras). La esperantaj reguloj estas tamen sufiĉe facile klarigeblaj. Avantaĝo: Ĝi stimulas lernado per farado kaj klare videbligas la progreson de la lernanto. Malavantaĝo: Multaj homoj povus lerni Esperanton pli rapide per aliaj metodoj.
  5. Fakte, mi renkontis du-tri pliajn ĉe la maldekstra randa langeto "Administri blokojn": Ĝis nun, ŝajnas al mi, ke oni faris bonegan tradukan laboron por tiu ĉi forumo (gratulon!). Espereble, kiam finiĝos la provan fazon, la interfaco estos (preskaŭ) 100% tradukita, por tiel doni bonan impreson al la ĝenerala esperantistaro. Antaŭen!
  6. Jen du anglaj frazoj, kiujn mi rimarkis. (Parenteze, mi ne certas, kial mi havas rajton, ekz., redakti aŭ eĉ forviŝi neproprajn afiŝojn. Estas bonŝance, ke mi ne estas trolo 😜).
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.