Salti al enhavo

Juha "Metso" Metsäkallas

Membroj
  • Enhaveroj

    21
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    4

Juha "Metso" Metsäkallas laste gajnis la 25an de julio 2020

Juha "Metso" Metsäkallas havis plej multe da ŝatata enhavo!

Komunuma reputacio

12 Bona kontribuanto

Pri Juha "Metso" Metsäkallas

  • Naskiĝtago 08/14/1967

Lastatempaj vizitantoj al profilo

La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.

  1. Kiel vi mem povas konstati, post la lanĉo ne multe okazos ĉe UEA. Okaze de ĉi tiu forumo oni ja povas aserti, ke oni ne eĉ lanĉis ĉi tion, ĉar mankas diskutantoj kaj diskutoj.
  2. Kiom da membroj eĉ volas paperan jarlibron ? Ĉu ili estas pretaj pagi la veran koston (redakta, eldona, livera laboro) de la libro? Ĉu mi rajtas rifuzi la libron kaj tile ne pagi por ĝi? Malgraŭ multjara laboro la nova administra sistemo por UEA AKSO ankoraŭ ne estas preta. (Libera folio multfoje skribis pri la problemoj koncerne la retejoj de UEA.) Mi ne certas, sed mi sincere esperas, ke AKSO enhavos ian komunan katalogon de uzantoj (t.n. LDAP-servon) kun memservo. Tiam ĉiu membro mem respondecas pri siaj kontaktinformoj. Sen tiu sistemo la redakta laboro por kolekti kaj ĝisdatigi kontaktinformojn kostas tiel multe, ke nur malmultaj aĉetos la libron.
  3. Jes, vi pravas, ke ĉi tiu forumo estas malviva. Miaopinie la kialo estas, ke oni neniam vere lanĉis la forumon. Oni povas ekzemple decidi, ke oni retpoŝte sendos nur mallongigitajn versiojn de bultenoj ktp. kaj la longaj versioj estu haveblaj ĉi tie. Ĉi tiu forumo ne estas fermita, nur grave neglektita de UEA mem.
  4. Unue ĉiu retejo havu minimume du respondeculojn, kiuj scias la administrajn identigilojn kaj eĉ iel konas la sistemon. Ne estas realisme krei iun ligilaron kaj esperi, ke la ligiloj restu aktualaj. Pli bone estas, ke la retejoj kaj ties enhavoj estu serĉeblaj per serĉiloj, ekz. Guglo kaj ties Esperanta versio Kukolo.
  5. Hodiaŭ mi eksciis, ke por la 107-a UK en Montrealo oni lanĉis kaj ciferecan kongresan libron kaj kongresan apon. Ege bone! Bedaŭrinde la nomo de la kongresa apo estas misgvida. Ne temas pri aplikaĵo, ne eĉ pri enkorpigita retumilo sed pri legosigno, kiu malfermiĝas en la defaŭlta retumilo en la aparato. La maniero kiel oni lanĉas tiun legosignon estas legosignilo., angle bookmarklet. Legu pli ekz. en la angla Vikipedia artikolo.
  6. La forumoj en Duolingo parte malaperis parte estas ŝlositaj por novaj komentoj (legu la artikolon en Libera folio) ekde la printempo. Entute Duolingo restrukturas sian komercon, ĉar ĝi nuntempe estas borsa kompanio, kiu ne povas dependi de volontuloj. Kontraŭ tiu fono ĉu ĉi tiu partneco ankoraŭ validas?
  7. Sed kiuj estas la aliaj celoj? Mi ne konas multajn Esperantistojn, sed el tiuj multaj ne eĉ povas imagi alian agadon ol tiun, kiun oni jam havas: oficialajn kunvenojn kaj la devigajn lingvajn kursojn. Laŭ Pola reta radio Edukado.net havas radikalan ideon: lasu iun spertulon rakonti pri sia profesio aŭ hobio (ekz. baristo rakontas pri kafo) kaj iu alia interpretas la paroladon en Esperanton. La baza ideo estas, ke oni uzas Esperanton por celo, kiu la Esperantistoj ne kutimiĝis: por iu utila, kiu ne temas pri la lingvo mem.
  8. Tio estas ĝenerala problemo pri multaj retejoj. Oni iel pensas, ke retejo ne bezonas prizorgadon – kaj redakcian kaj teknikan. Ke retejo iel magie kontinuas funkcii kaj enhavi aktualan informon. Ju pli granda, ju pli da enhavo retejo havas, des pli da prizorgado estas postulata. Ŝajnas, ke mankas redaktoroj kaj teknikaj prizorgistoj.
  9. Kiam oni lancis ĉi tiun forumon, oni diris, ke la forumo estas en testfazo. Mi kredas, ke oni parolis pri daŭro de tri monatoj, sed tio ne gravas. Kio gravas, estas, ke miasperte tiu testfazo neniam finiĝis. Ĉu mi eraras kaj oni havis grandan lancon de la forumo (kaj nur mi maltrafis ĝin)?
  10. Saluton! Mi ricevis memorigon pri mia UEA-membrostato, ke mi ne ankoraŭ pagis la membrokotizon. Do mi ekpagu kaj elektas Paypal kiel pagmetodon, ĉar ĝi estas la plej simpla kaj moderna (kaj mojosa kaj malpraa kaj senarkaika kaj…). Daŭre la sistemo estas malbona (mankas pagobutonon), pli precize la aldona kosto estas nekomprenebla, ĉar ĉiuj aliaj metodoj kostas multe pli por UEA kaj/aŭ por la pagantoj. Mi jam demandis min aŭtune en la jaro 2018, kiel la aliĝoj al UEA kaj UK estas tiaj, funkcias tiel malmoderne. Fernando Maia jam komentis la aferon kaj ri samopiniis. Mi ankaŭ menciis la aferon al la kasisto (kaj eble al KKS kaj al iuj aliaj UEA-estranoj, mi ne certas) dum la UK en Lahtio. Kiam oni plimodernigas la pagosistemon?
  11. Mi uzas Duolingon kaj mi ĉeestis en Lahtio, sed mi ne sciis, ke okazis kunveno de Duolingo-anoj. Statistiko pri Duolingo ne estas tute fidinda. Ekz. mi devis elekti uzi la anglan kaj kiel fasada kaj kiel lerna lingvo, ĉar mia denaska lingvo mankas inter ambaŭ. Certe mi ne estas la sola, kaj ĉi tial la nombroj antaŭ ĉio por la angla kaj la hispana verŝajne estas ŝvelaj.
  12. Saluton! Antaŭ la UK-on en Lahtio mi kelkfoje demandis, ĉu en la retejo de UEA aŭ ie alie estus abonebla reta kalendaro kun programeroj de la kongreso. Ŝajnas, ke neniu en la CO komprenis mian demandon, do lasu min ekspliki. Kalendaro estas dosiero kun speciala kalendara formato, el kiuj la plej uzata estas iCalendar (kiu ne originas de Apple, kvankam multaj tiel kredas). Oni publikigas tiun kalendaran dosieron, ke ĝi havu retadreson (URL). Oni povas aboni la kalendaron per enigi ĉi tiun adreson en sian kalendaroaplikaĵon, kiuj estas multaj (Google Calendar, Apple Calendar ktp.). La ideo estas, ke ĉiuj ŝanĝoj, kiujn oni faras al la kalendaro, vidiĝos ĉe la abonentojn. Minimume la UK devus havi unu kalendaron kun ĉiuj programeroj, sed pli bone estus, ke estus pluraj kalendaroj laŭ temo (Akademio, Aŭtora duonhoro, IKU ktp.). La plej ideala estus, ke ĉiu partoprenanto povus elekti programerojn, kiuj interesas rin kaj krei sian propran kalendaron.
  13. Saluton! Mi nomiĝas Juha Metsäkallas. Mi ne certas, kio povus esti mia Esperanta kromnomo, eble "Metsiso", kiu bazas sur mia finnalingva kromnomo. Mi estas membro de Esperanta Societo en Turku (EST) en Turku, Finnlando, kaj de Esperanta Asocio de Finnlando (EAF). Profesie mi estas komputila spesialisto, nuntempe dungita por subteni servilojn. Hobie mi mastrumas kelkajn retejojn, el kiuj taŭgas mencii ĉi tie Finnan babilejon, babilejo por finnalingvaj esperantistoj. Krom Finna babilejo mi estas aktiva en Lernu kaj Nubo.
  14. Mi kreis la retejon kun nomo Finna babilejo por finnaj esperantistoj. Oni povas diskuti pri iu ajn Esperanto-rilata temo. Oni povas skribi finne aŭ Esperante.
  15. Kiom multe vi estas preta pagi kontraŭ ĝi?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.