Salti al enhavo
Ensaluti por sekvi tion  
Aleks K.

Demandoj kaj respondoj pri Ĝemelaj Urboj

Rekomendataj afiŝoj

Respondo al la estrara propono de respondeco pri Ĝemelaj Urboj

 

Eblaj aktivecoj

Kontinentaj komisionoj devas peti LA-ojn nomumi Landajn Respondeculojn pri ĜU (vidu taskaro en UEA-Vikio). Laŭ Aleks Kadar (Eŭropa Komisiono) “ĜU estas ene de la respondeco de la Kontinentaj Komisionoj” kaj “Certe tiuj kontinentaj komisionoj povus ludi rolon helpe al projekto”. Ĉu ĉiuj kontinentaj komisionoj samopinias?

 

Agado-propono por landaj reprezentantoj de Stefan MacGill (SMG).Ni pluiru kun ĜU - t.e. Ĝemelaj Urboj":

  1. Listigu ĉiujn ekzistantajn E-ĝemeliĝojn kun enlanda partnero.
  2. Kreu angulon en la retejo de la LA por publiki tiun informon
  3. Listigu ĉiun urbon en la lando kun kluba vivo aŭ kapablulo.
  4. Malkovru la ĝemelurbojn de la potenciale kapablaj enlandaj urboj.
  5. Esploru pri la E-vivo en tiuj urboj.
  6. Malkovru potencialajn vivipovajn kunligojn, kontaktigu la ĝustajn homojn.
  7. Sekvu kaj subtenu.

 

Notoj:

  1. Ekzistantajn E-ĝemeliĝojn - fondjaro, historio, ĉesjaro se estas.
  2. Urboj kun kluba vivo aŭ kapablulo - plie esploru pri ĜU-emo.
  3. Malkovru la ĝemelurbojn de la potenciale kapablaj enlandaj urboj - el Vikipedio, la reto, aliaj fontoj. Ne indas laboregi listigi ĉiujn rilatojn, el kiuj 95% ne funkcios por Esperanto. Unue filtru, poste esploru.
  4. Esploru pri la E-vivo en tiuj urboj - tra Vikipedioj, landaj retejoj, LA, ILEI-sekcioj.
  5. Malkovru potencialajn vivipovajn kunligojn, kontaktigu la ĝustajn homojn - gravas trovi la 'motorojn' kiuj pelos la aferon antaŭen kun sufiĉa prudento kaj organiza kapablo.
  6. Sekvu kaj subtenu - jen la tasko de la centra kunordigo.
  7. Raporto de Dennis Keefe (majo 2018) kun analizo de la 60 Informilojn de la komisiito:  (https://uea.org/vikio/%C4%9Cemelaj_Urboj).

 

 

Rotario. Michael Cwik, belga samideano, rotariano, bedaŭrinde forpasita, aktivis pri Esperanto ene de la Rotaria movado, kontaktigis min kun RADE, Rotarianoj Amikoj De Esperanto (radesperanto org rotaryeclubesperanto.org). Mi planis esplori ĉu eblas trovi tie intereson pri Ĝemelaj Urboj sed mi ne faris.

Sister Cities International (https://sistercities.org/). Granda aktiva internacia usona organizo je la kampo de Ĝemelaj urboj. Pri Esperanto ili tute ne konas niajn aktivecojn kaj tute ne interesiĝas iamaniere kunlabori. Laŭ mi tute konata usona posteno. Ŝajnas ke Orlando Raola havas kontaktojn kun ili. Indas plia esplorado tiun fadenon, eble kun Orlando.

Multegaj informoj, ideoj kaj eblaj projektoj pri ĜU estas en UEA-Vikio kaj Vikipedio (https://uea.org/vikio/%C4%9Cemelaj_Urboj) (https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C4%9Cemelurbo&stable=0).

 

Informfluo post demisio de Wu

Wu kreis multajn bonegajn Informilojn ĉar (mi supozas) li ricevis multe da informoj en sia (ret)poŝtkesto. Kie iras nun tiun informon post sia demisio? Laŭ mi neniu organizis ion por daŭrigi tiun fadenon. Tiu informo estas bezonata almenaŭ por verki estontajn Informilojn. 

  

 

Spertitaj problemoj

Alvoko de la komitato

La komitato jam 1 aŭ 2 fojoj alvokis LA-ojn nomumi Landajn Respondeculojn pri ĜU, povus esti laŭ initiativo de Wu. Mi ne vidis reagojn kaj poste neniu LR-on estis nomumita.

 

Krei komisionon

Post demisio de Wu en 2017 mi serioze klopodis krei komisionon pri ĜU laŭ liaj konsiloj kaj indikoj. Diversaj personoj kiuj mi demandis ne volis aliĝi, escepto Raymonde Coquisart do mi rezignas kaj informis la membraron, inkluzive la estraro, sen iuj ajn respondo.

 

Nura verkanto en UEA-Vikio kaj Vikipedio pri Ĝemelaj Urboj

Mi kreis rubrikon kaj diversajn paĝojn en UEA-Vikio. Eĉ en Esperantujo mi ne vidis aŭ ricevis reagojn. Ĉiuj povas konstati ene de UEA-Vikio (vidu Historio ĉe la koncerna paĝo) ke estas nur mi, neniu alia membro, gravulo, estrarano ktp kiu aktivas en tiuj ĉi paĝoj, malgraŭ miaj diversaj publikadoj pri tio.....

Ene de Vikipedio mi vidis ege malmulte da personoj kiu enhave kontribuis al la temo Ĝemelaj Urboj.

 

Rolon de membraro kaj estraro

Kiel mi jam indikis kelkajn fojon mi bedaŭrinde konstatas kaj spertas ke ene de UEA, certe la membraro, mi neniam vere sentis intereson pri ĜU, malgraŭ vi vere ne povas imagi kiom da alvokoj, proponoj, initiativoj ktp al UEA membroj, estraro, gravuloj ktp. ktp.

 

Rolo de delegitoj

En kunlaboro kun la tiama Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, en 2014 mi sendis poŝte (do ne rete) kun alfrankita respondkoverto la demandaron “Ekkonu vian Urbon” (vidu UEA-Vikio) al ĉiuj 35 delegitoj en Nederlando kaj Belgio por kompletigi iliajn urbopaĝojn en Vikipedio. Nur kelkaj delegitoj respondis kaj ne okazis eksplodo de Vikipedio...

 

Aktivecoj dum UK-oj

Laŭ inspiro de la Belga samideano, Michael Cwik, bedaŭrinde forpasita, mi organizis la projekton “Fariĝu ambasadoron de via urbo ĝemelita kun la urbo de la UK” (vidu UEA –Vikio) dum la UK-oj de Hanojo (2012), Rejkjaviko (2013) kaj Bonaero (2014) sed mi ne notis eksplodon de ĝemeliĝoj….

 

Mia funkciado

Post 77 jaroj mi konas min mem kaj scias ke gvidi iun ajn komisionon, estraron k.s., ne estas mia plej granda kvalito. Mi estas entuziasma idealisto bone je kunlabori, havi ideojn.

 

Kaj UEA ŝatas ke mi iĝos kunrespondeculon pri ĜU?

 

Tamen kiel mi multegajn fojojn ripetas, ĉar estas mia vera opinio, mi daŭre kredas en Ĝemelaj Urboj en si mem kaj speciale por Esperanto.

 

Pieter Engwirda decembro 2018

 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Ensaluti por sekvi tion  

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.