Salti al enhavo
ivocyrille

strategio de uea

Rekomendataj afiŝoj

Saluton Dennis, 

Ne surprizas min via interesiĝo pri la temo. Mi ĝojas pri tio. Mi bedaŭras ke vi ne povas malfermi la .pdf-dokumenton.  Tial mi simple kopias la tekston ĉi sube.

Amikajn salutojn, 

Ivo 

UNIKA KOMUNUMO,

En sia libro “Pensi rapide kaj malrapide“ (Thinking, Fast an Slow/2011), la israela prikologo kaj Nobelpremiito, Daniel Kahneman montras superrigardon de tuta kariero da analizadoj pri la funkciado de nia decidoj. La libro enhavas interesajn sciigojn por ĉiu individuo sed direktas sin precipe al la homoj, kiuj okupiĝas pri agadpolitiko. Per aro da studoj kaj testadoj li kaj siaj teamoj malkovris kiel foje estiĝas gravaj eraroj. Enkonduke, por kompreni la artikolon, mi unue skizos tre supraĵe iun esencan elementon pri nia cerbo kiam necesas fari decidon. Kahneman klarigas ke ni pensas per 2 sistemoj. Konstante, sed nekonscie ni faras decidojn per nia sistemo 1a. ezemple : ĉu mi leviĝu tuj post sono de la vekhorloĝo aŭ ĉu mi prokrastu ĝin iom, ĉu mi duŝu unue aŭ nur post matenmanĝo, kiujn vestaĵojn mi portos hodiaŭ, ĉu entute aŭ kion mi manĝos, ĉu mi kontrolos mian poŝtelefonon ... ktp. Tiuj decidoj efektiviĝas aŭtomate, fulmrapide, senpene ... sed ankaŭ sen iu mensa kontrolo, Nur kiam prezentiĝas problemo, kiam leviĝas dubo, tiam ni transiras al la kogna sistemo 2a: malrapide, koncentrite, surbaze de jamaj spertoj ni provas fari decidon. Nur sistemo 2a povas bremsi sistemon 1a. Sed sistemo 2a pigras: kiam ne baldaŭ montriĝas solvo, la demando reiras al sistemo 1a kaj tiel multaj decidoj okazas nur intuicie, surbaze de sentoj. Feliĉe en nia vivo, tiuj 2 sistemoj kontentige funkcias kaj ni faras bonajn necesajn decidojn, plejofte sen scii kial.

De tempo al tempo montriĝas ke individuoj kaj instancoj tamen faras decidojn kun ege malagrablaj, foje katastrofaj rezultoj kaj tiam aperas la rolo de la scienco por pristudi kiel tiaj decidoj estiĝas kaj kiel eblas eviti ripeton de tiaj malagrablaĵoj. Unu el tiuj konstataj estas la taksado de valoraĵo, ĉu materia aŭ mensa. Ek de la momento kiam iu posedas objekton, la posedanto nepre supertaksas ĝian valoron. Kiam iu akiras iun fiksan ideon, tiu aŭtomate kreas argumentojn por pravigi, por defendi, por pligravigi ĝin. Alia fenomeno pri kiu Kahneman atentigas estas la granda timo por rekoni malsukceson. En entreprenoj kaj projektoj kiuj ne funkcias kiel planite, oni ofte emas investi maksimuman energion kaj monon. Kaj eĉ kiam la fiasko jam evidentas, oni kelkfoje ankoraŭ emas injekti jam anticipe perditajn rimedojn kaj eĉ preni nepravigeblajn riskojn. Tamen el la esploroj evidentas ke, se oni rekonas fiaskon, oni povas transformi la atendeblajn perdojn en gajnon por nova, pli vivkapabla projekto. Ĉi rilate li mencias ĝeneralan optimismon en novan projekton kun la konsekvenco de supertakso de siaj eblecoj. Por rimedi li konsilas sisteman esploradon de eblaj malhelpoj (kp. esploradojn de Thomas Åstebro) kaj la atento por konkurantoj. Nun mi provas projekcii tiujn du konstatojn al la Esperanto-movado.

Kiam mi en 1960 fariĝis Esperantisto kaj baldaŭ poste movada aktivulo, ni ankoraŭ firme kredis en la rolon de Esperanto kiel LA lingvo por la internacia komunikado. Ni protestis kontraŭ lingva diskriminacio kaj penadis por argumenti ke la angla ne taŭgas por plenumi la rolon de ĝeneraligita internacia komunikilo. Ni kvazaŭ militis. Intertempe la rolo de la angla en la internaciaj kontaktoj tiom disvastiĝis en ĉiuj eblaj facetoj de la internacia vivo, ke nuntempe mencii ke la angla ne taŭgas por tiu rolo fakte ridindigas nin. El tiu vidpunkto la origina ideo de Zamenhof evidente kaj nerefuteble malsukcesis.

Ĉu do mi pledas por likvido de la Esperanto-movado? Ne, por mi tiu movado restas valoraĵo en nia nuntempa socio. Ekzistas ja amaso da valoraj movadoj, kiuj provas prilumi kaj emfazi iujn facetojn, kiuj bezonas specialan atenton, kaj Esperanto estas iu el tiuj nepre subtenendaj movadoj. Same kiel en 1960, mi ŝatas partopreni klubkunvenojn, mi ĝuas (bedaŭrinde nuntempe malpli ofte) renkontiĝojn kaj kongresojn. La konscia paŝo por eklerni tiun ĉi lingvon ĝuste por transigi lingvajn diskriminaciojn kreas specifan, unikan etoson. La fakto ke Esperanto arigas homojn de ĉiuj eblaj mondopartoj, de plej variaj kulturoj, niveloj, interesiĝoj kaj profesioj, kaj ke ne sentiĝas iuj rezervoj daŭre allogas min. Kaj precipe nuntempe, kiam mi partoprenas ekzemple Zoom-renkontiĝon kaj subite aperas iu homo el fora lando, kiun neniu partoprenanto jam konas, kaj tiu homo sentas sin akceptata kaj bonvena, tio estas elemento, kiu havigas al Esperanto tiun unikan etoson, kiu evidente kontribuas al pliharmoniigo de la sociaj rilatoj.

Kiam mi menciis ĉi supre la studon de Kahneman pri la ebla gajno sekve de pli realisma agado, mi pensis precipe pri la ĝenerala etoso. En la pasintaj jardekoj stariĝis multaj iniciatoj por influi la instancojn favore al la uzo de Esperanto en lernejoj, en internaciaj servoj ktp. sen atenti pri la multaj eblaj obstakloj de la projekto kaj pri la aliaj iniciatoj, kiuj ankaŭ baraktas por oficiala interesiĝo. Kaj ofte la sekvo de serio da malsukcesoj estas perdo de iniciatemo, malespero … kaj kabeiĝo.

Konklude, mi opinias ke bonus se la estraroj de Esperanto-asocioj malferme rekonu la praktikan fiaskon de Esperanto kiel ĝenerale uzata internacia komunikilo. Tiel, anstataŭ perdi energion kaj tempon en senperspektivan projekton ni gajnos en kredindecon por la unikeco de niaj lingve sendiskriminaciaj internaciaj kontaktoj. Tiel ni povas doni maksimuman atenton al la disvastigo kaj disvolviĝo de tia internacia komunumo.

Ivo Durwael.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton, Ivo

Mi tre aprezas vian eseon pri strategio kaj la Esperanto-movado. 

Certe se oni aldonas la nocion fiaskon al la agado-laboro dum la jardekoj, tio povas helpi al ni pri bone kompreni ĝuste la nuntempajn cirkonstancojn.  En mia vivo mi scias, ke mi ofte fiaskis ekstere kaj ene de Esperantujo, kaj mi pensas, ke mia propra rekono de tio helpas al mi iom pli bone kompreni diversajn situaciojn, kaj pli bone sukcesi poste. 

Ĉiaokaze ni Esperantistoj ne bezonas tiajn homojn kiaj estas Trump, por ne paroli pri diktatoroj en diversaj landoj, kiuj neniam eraras.  Kaj iasence ĉiaj paŝoj konkretaj povas esti misaj, ĉar eksteraj cirkonstancoj daŭre ŝanĝiĝas, kiel vi bone montris kun via ekzemploj de la 60aj jaroj kaj nun.

Laŭ la sistemo de aŭtomataj decidoj kaj kompleksaj (speco 1 kaj 2 menciitaj de vi supre), al mi plaĉus, ke en la rekomendo- kaj decido-sistemo de UEA, (tiel kiel oni povas sperti ĝin en la tiel nomataj Forumoj de la Universalaj Kongresoj Forumo pri Kapabligo, Forumo pri Komunumo, Forumo pri Konsciigo, Forumo pri Kunordigo) ke oni rekomendu, decidu kaj proponu multe pli MALRAPIDE.  Oni unue devas KOMPRENI la problemon antaŭ ol proponi solvojn por tiu problemo.

Via eseo helpos al ni kompreni, kaj tial mi esperas, ke ĉiuj estraranoj kaj komitatanoj legos ĝin.  Eble pensindas komenci kolekti tiajn "artikolojn" kaj meti ilin en unu kolekton.  Tiamaniere ni havos pli kaj pli bonajn perspektivojn antaŭ ol provi lanĉi solvojn.

Estus bone ekhavi la opinion de Rakoen Maertens, kiu mem estas psikologo, kaj kiu povas doni pli da perspektivo al decido-procesoj kaj la valoro bone rekoni situaciojn.

Amike, Dennis
 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi vidas la titolon de la temo: Strategio de UEA.  Bone.

Mi konstatas, ke estas alkroĉita dokumento nomata forumodeuea.

Mi ne kapablas rekte malfermi tiun dokumenton.

Tamen estus bone ekscii pri viaj ideoj rilate strategion.

Mi povas vidi ĉion kion oni rekte skribas sur la forumo.

Amike,

Dennis Keefe
C-Komitatano

 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.