Salti al enhavo
Emilio Cid

Landaj Asocioj aŭ Landaj Sekcioj de UEA ?

Rekomendataj afiŝoj

Ĉu indas aldoni novan strukturon por UEA ?

  1. estas malfacile fondi novajn landajn asociojn, aŭ pro manko de homfortoj (Paragvajo), aŭ pro registaraj burokratioj (Turkujo).
  2. burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision.
  3. urbaj, regionaj, fakaj kaj  landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn.

La sekcioj de ILEI estas bona ekzemplo por faciligi la oficialigon de lokaj aŭ naciaj grupoj.  Vidu la statuton: https://www.ilei.info/dok/2014-01-01 Statuto kun Interna Regularo.pdf

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Ĝenerale eo-asocioj pli okupiĝas pri burokrataĵoj ol pri siaj celoj. Je ĉiuj niveloj dum kunvenoj eo-asocioj okupiĝas pri si mem kaj ne pri projektoj. Jes ILEI funkcias malpli formale ol UEA, sed tamen kun tro da burokrataĵoj. Same en Francio.

Novaj homoj kiuj kutimas rapide decidi per la reto ne ŝatas malnovajn asociojn kun pezaj strukturoj. Asocioj novaj plu necesas por kunagadi. Tiu diferenco inter malnovaj kaj novaj asocioj mi konstatas ankaŭ ĉe ne-Esperantaj organizoj.

Anstataŭ aldoni novan regulon, pli bone simpligi kaj mallongi niajn statuton kaj regularon. UEA devas helpi membrojn kaj asociojn agadi ne postuli burokrataĵojn.

  • Ŝati 1
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Sed kiuj estas la aliaj celoj? Mi ne konas multajn Esperantistojn, sed el tiuj multaj ne eĉ povas imagi alian agadon ol tiun, kiun oni jam havas: oficialajn kunvenojn kaj la devigajn lingvajn kursojn. Laŭ Pola reta radio Edukado.net havas radikalan ideon: lasu iun spertulon rakonti pri sia profesio aŭ hobio (ekz. baristo rakontas pri kafo) kaj iu alia interpretas la paroladon en Esperanton. La baza ideo estas, ke oni uzas Esperanton por celo, kiu la Esperantistoj ne kutimiĝis: por iu utila, kiu ne temas pri la lingvo mem.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 22/07/2020 at 06:37, Juha "Metsiso" Metsäkallas diris:

Sed kiuj estas la aliaj celoj? Mi ne konas multajn Esperantistojn, sed el tiuj multaj ne eĉ povas imagi alian agadon ol tiun, kiun oni jam havas: oficialajn kunvenojn kaj la devigajn lingvajn kursojn. Laŭ Pola reta radio Edukado.net havas radikalan ideon: lasu iun spertulon rakonti pri sia profesio aŭ hobio (ekz. baristo rakontas pri kafo) kaj iu alia interpretas la paroladon en Esperanton. La baza ideo estas, ke oni uzas Esperanton por celo, kiu la Esperantistoj ne kutimiĝis: por iu utila, kiu ne temas pri la lingvo mem.

Tiu ideo de Edukado.net estus la celo de la fakaj asocioj.  Jen interesa eseo:

Martelo Unha 25mm Polido Master 40370/025|Anhanguera Ferramentas

LA MARTELISTOJ

PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONĜON. Tiel estis ke en la mondo por enbati najlon oni uzis ŝtonojn ĉar ne estis konata alia metodo.

Tamen antaŭ multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensaĵon nomis sin la "martelistoj". Ili organiziĝis en kluboj kaj asocioj. Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedaŭrinde anstataŭ uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo konvinki la aliajn pri ĝia utileco, ili senĉese disputis aŭ diskutis pri negravaĵoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por praktikaj celoj en la vera vivo. Eĉ ne malmultaj aldonis ŝanĝojn al sia martelo por ke ĝi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de ŝtono.

La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub ĝia organizo kuniĝis la ĉefaj martelistoj en ĉiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio malantaŭ longa tablo sidiĝis la organizestroj sub la grandega flago de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo. Martelistoj el ĉiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia per granda martelbato salutis la ĉeestantojn, venintajn el la tuta mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia kunvenego. Sed ĝia efiko por diskonigi la avantaĝojn de martelo en la socio estis preskaŭ nulo eĉ se partoprenintus dekmiloj da personoj. Tamen de la martelistoj ĝi postulis monon pro la kotizo kaj ankaŭ energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-Asocio foruziĝis por la preparo de la kunvenego. Komence de la historio de martelo la unuaj pioniroj uzis ĝin en la praktiko sed poste ĉar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por organizi aŭ partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj ĝenerale konsideris la martelistojn kiel frenezuloj verŝajne pro la strangaj ritoj. Ofta argumento kontraŭ martelo estis ke ĝi estas artefaritaĵo kontraŭe al la ŝtonoj, kiuj estas naturaj.

Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoliĝis de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis aĉeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte ke ĝi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili ne uzis ĝin por enbati najlojn, sed okupiĝi pri martelo fariĝis celo en si mem. Multaj el ili eĉ konsideris, ke martelo estas tro nobla ilo por malpurigi ĝin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis tiajn ritojn kaj okupiĝis pri tiaj frivolaĵoj estis nomata "bona martelisto". Se iu provis instrui aŭ vendi servojn rilatantajn al la avantaĝoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj ĉiam estis kiuj ĉizis kaj aldonis ornamaĵojn al sia martelo kaj pro tio ĝi fariĝis ne plu uzebla.

La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili eĉ nomis ĝin Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaŭ himnon kies rekantaĵo estis

vivu martel'

vivu martel'

vivu la sankt' martel'

Tute ŝvitite mi vekiĝis. Ĝoje mi konsciiĝis ke tio estis nur premsonĝo. La vekhorloĝo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide prepariĝis por partopreni la sabatan kunvenon de la #Esperanto-klubo...

Thierry Salomon 2005,

ISBN 963 218 213 8

El:

"La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Emilio skribis:

  • burokratioj kutime konsumas la tutan tempon de la asocio, kiu finfine ne kapablas plenumi sian mision.
  • urbaj, regionaj, fakaj kaj  landaj asocioj konkurencas inter si por varbi membrojn.

Jes vi pravas. Germanio eĉ havas la lukson de propra organizo por ĉiu federacio lando. Tio inkludas ĉiam minimume tri postenojn edkaj tial la samideano ne havas tempon. La efiko de ĉi tiuj organizoj estas nula.

En Berlin kaj Brandenburgio ni celis dum 30 jaroj kunmeti la organizojn. Tiam la politikistoj planis kunmeti la du federaciajn landojn. Brandenburgio estas restaĵo de GDR, kie la Esperantistoj tuj komencis detrui la tutlandan organizon GDREA kaj fundi landajn asociojn, kiuj vegetas ekde tiam. Neniu bezonas  ilin. Kutime estas unu aktiva centro en granda urbo, pli precize urba regiono, kiel Berlino kaj la t.n. "larda zono" ĉirkaŭ. Estas vere ridinda, ke eĉ la Esperantistoj en limregiono, pri kiuj abundas Germanio, flegas sian hobion de propra organizo anstataŭ transliman, komunan strukturon.

La argumento kutime estas, ke oni povas akiri subvenciojn de la koncerna  federacia lando. Sed tio neniam okazis ĝis nun. Alia argumento estas, ke la "edukado" en Germanio estas afero de federacaj landoj (propra ministerio) kaj tial landa organizo estus necesa por la enkonduko de Esperanto en lernejoj. Ankaŭ vana argumento, ĉar neniu paŝo okazis en tiu ĉi direkto dum la lastaj jardekoj.

Oni preskaŭ mortigis min, kiam mi aŭdacis proponi la dissolvon de la strukturo, kiu nur absorbas laboron sen utilo.

Tamen konkurenco ne ekzistas, ĉar estas piramida strukturo. Se vi estas membro de urba asocio vi devige estas membro de la federacia kaj tutlanda strukturo - finfinde UEA. Sed ankaŭ  tio ĉi ne utilas, ĉar ofte membroj ŝatas subteni sian lokan kluban, sed la nacian asocion, sed tio formale ne eblas. Tipa "pafo en la genuon" kiel diras germana proverbo.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 22/07/2020 at 06:37, Juha "Metsiso" Metsäkallas diris:

Sed kiuj estas la aliaj celoj? 

Laŭ la statuto de UEA; disvastigi la uzadon de Esperanto.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.