Salti al enhavo
Fernando Maia Jr.

Sveda Akademio kaj Nobel-premio pri Literaturo

Rekomendataj afiŝoj

La Sveda Akademio (Svenska Akademien) estis fondita en 1786. Ĝi havas 18 seĝojn (membrojn). Ĝia devizo estas Talento kaj Gusto aŭ Snille och Smak, svede. Ekde 1791 ĝi eldonas la gazeton Post-och Inrikes Tidningar (PoIT), oficiala ŝtata sveda registara gazeto fondita en 1645. Ĝi eble estas la plej malnova ankoraŭ aperanta gazeto de la mondo. La jarkoleko de 1645 ĝis 1721 estas ciferecigita de projekto Tiden (ĉ. 2001) por la Reĝa Biblioteko en Stokholmo. En 2007 ĉesis aperi la papera formato kaj de tiam ĝi aperas nur sur la interreto. Oni presas laŭ Vikipedio nur tri ekzemplerojn por la universitatoj.

La Sveda Akademio ankaŭ publikigas unuvoluman vortaron nomatan Svenska Akademiens ordlista (SAOL) kaj multvoluman vortaron similan al Oxford English Dictionary, nomatan Svenska Akademiens ordbok (SAOB). De 1901 la Akademio decidas ĉiujare, kiu ricevu la Nobel-premion pri literaturo (Nobelpriset i litteratur) donata laŭ la testamento de la granda donacinto Alfred Nobel.

La Nobel-premio pri literaturo estas ne malkonata temo en Esperantujo. Se oni volas iom scii pri la Akademio per pli malpli aktualaj artikoloj en Esperanto troveblaj rete, jen du rekomendoj ĉe La Ondo: (2019) https://sezonoj.ru/2019/12/nobel/ kaj (2018) https://sezonoj.ru/2018/11/kirschstein-2/. Iom da skandaloj, iom da repuriĝo? Leganto juĝu. Pri la indeco al Esperanto ĝui lokon en tiu premio jen du rekomendoj: (La Ondo, 2018) https://sezonoj.ru/2018/11/johansson-3/ kaj (Libera Folio, 2018) https://www.liberafolio.org/2018/11/29/nobelo-au-stultajo/. En la unua la svedo Sten Johansson trovas neinde rekomendo pri Esperanto al Nobel-premio. En la dua la italo Carlo Minnaja portas alian perspektivon.

Du grupoj, kiuj nature ligiĝas al tiu afero estas la Esperanta PEN-centro kaj la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), antaŭe EVA.

Per tiu ĉi afiŝo en la Forumo ni kreas spacon en UEA por diskuti la temon. Kion devus fari UEA tiurilate? Ĉu enplektiĝi por (re)krei la terenon por esperantaj verkistoj en la Nobel-premia afero? Aŭ entute ne enmiksiĝi? Kelkajn rimarkojn por provoki pensojn kaj diskutoj vi legas sekve:

a) ĉu UEA devus strebi al kreo de rilatoj kun la Sveda Akademio aŭ la akademianoj individue? Ĉu indus plani konsciigan agadon pri la nuntempo de Esperanto al la Akademio ĝenerale kaj al unuopaj akademianoj? Ĉu iam estis artikolo Esperanto-rilata en PoIT? Ĉu indas labori por apero de artikolo pri Esperanto en PoIT?

b) Minnaja proponas, ke E-literaturo estu tradukita nacilingven por konsciigi pri la valoro de Esperanto. Svedio ĝuas unu el la plej viglaj libro-merkatoj de la mondo. Ĉu ne indus kunordigi aperigon de niaj juveloj ekz-e en la svedan por konsciigo pri Esperanto cetere en socio lego-amanta kiel la sveda?

Kion vi opinias? Vizitu ankaŭ la afiŝon pri Esperanto en Svedio:

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara Fernando,

mi respondas nome de Akademio Literatura de Esperanto (ALE).

Laŭ la reguloj de la Sveda Akademio, nur asocioj kiel ekzemple ALE rajtas proponi kandidaton por la Nobel-premio pri literaturo.

 

Laŭ nia statuto legebla en http://www.akademio-literatura.org/akademio/statuto ALE "transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa Esperantlingva Verkista Asocio, kies taskojn ĝi daŭrigas kaj laŭeble plilarĝigas." Ni plu laboras kiel fakasocio pri literaturo kadre de UEA. Do, la kandidato de ALE estis, fakte, ankaŭ la kandidato de UEA.

 

La tiama Esperantlingva Verkista Asocio kunproponis poeton Auld kun Esperanta PEN Centro kaj ni ĝojas pri tiu kunlaboro. Post la forpaso de Auld, PEN decidis agi alie kaj aŭtonome. Ni esperas je onta kunlaboro, sed ni ne enmiksiĝas en la decidoj de sendependa asocio.

 

Oni unue bone konu la regulojn de la Nobel-premio antaŭ ol enpaŝi al la Sveda Akademio kaj oni sekvu la oportunajn paŝojn. Interesan enkondukon pri la Sveda Akademio vi povas legi en Beletra Almanako 22 p. 74-76; ĝin verkis Sten Johansson. Samnumere vi trovos intervjuon kun Tomas Riad, membro de tiu Akademio.

 

Pri tradukado: certe nacilingvigo povas helpi.

 

Amike,

Nicola

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La rilatoj de UEA al la Nobel-premio pri literaturo dependas, de kiel UEA konceptas kaj alstrebas esperanton. Se ĝi estu lingvo, kiu simple faciligas la mondan komunikadon sur egaleca nivelo, por kiu necesas specife nek Talento nek Gusto, ĝi ne havas rilaton al la Sveda Akademio. Se la lastatempa interpreto de la Nobel-testamento estas premii aŭtorojn, “kiuj luktas kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Nobel-premio_pri_literaturo), certe UEA neniam luktis kontraŭ ajna aŭtoritato, klopodante, male, akiri favoron ĉe reĝimoj plej diverskondutaj koncerne la Homajn Rajtojn.

Sed la esperantlingva komunumo (esperantuloj) alvenis, hazarde aŭ laŭdestine, al stadio de beletra kreivo, do al kampo koncernata de la Nobel-premio. Laŭ mi alstrebi al tia prestiĝa agnosko, preter ĉiuj kritikoj kontraŭ la premio, estas rajto de la esperantuloj, rajto de ilia identeco: inter ili estas verkistoj al kiuj mankas nek talento nek gusto. Se oni legas la motivadojn de la atribuo de la premio dum la jaroj, jen unu, jen alia perfekte kongruus kun la literatura produktado de, ekzemple, Steele, Štimec, Nemere, Fernández, de Kock, Mallia, kiuj krom produkti originalaĵojn, ankaŭ abunde transpontis kulturojn per tradukoj, helpante tiel al diskonigo kiu favoru pacon, kaj tio estas kroma atuto praviganta kandidatiĝon al la premio, kiun etnolingvuloj ne nepre havas. Kiel pluraj Nobel-laŭreatoj, laŭ la motivadoj, spegulis kaj diskonigis la edifajn kvalitojn de sia etno, kelkaj el la niaj agis same per la valoroj de nialingva komunumo, alstrebanta egalecon ne nur lingvan, sed ankaŭ ekonomian kaj kulturan.

Kion faru UEA, se ĝi kredas je tio? Ĝi disvastigu tradukojn al etnolingvoj de tiuj valoroj de egaleco; kiel? Ekzemple financante kaj eldonante tiajn tradukojn, komisiante al etnolingvuloj tradukojn, donacotajn al bibliotekoj tra ESF, substrekante ke ekzistas la Esperanta PEN kaj ĝia jam kvindekjaraĝa revuo Literatura Foiro (neniam menciata en la UEA-publikaĵoj) kaj ke la Akademio Literatura de Esperanto havas nun tre belan modernigitan startopaĝon. Mi ĝojas, ke la supra komentariinto Nicola Ruggiero favoras kunlaboron inter la du establoj. Ĉu tiu labora kaj financa engaĝo helpas al la celoj de UEA? Ĉu eĉ eventuala atingo de Nobel-premio pri literaturo estas utila al tiuj celoj? Laŭ mi jes, indas provi, ankaŭ por doni kuraĝon kaj fidon al ni mem. Se oni ne provas, certe oni nenion atingas.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.