Salti al enhavo
Dennis Keefe

Divido de la Strategia Laborplano

Rekomendataj afiŝoj

En la lastaj sep jaroj la Strategia Laborplano dividiĝis en kvar grandaj kategorioj, la KVAR K: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo.  Tamen mi dubas, ĉu multe da niaj membroj bone komprenas, aŭ eĉ kapablas memori tiajn kategoriojn.  Ni bezonas ion pli simplan kaj klaran kiel bazon de strategia dokumento. 

Mi pensas, ke pli bona eliro estas komenci per INFORMADO kaj INSTRUADO.  Ĉiuj komprenas kio estas informado, kaj multaj membroj povas kontribui konkretajn ideojn tiurilate.  Instruado ankaŭ bone kompreneblas.  

En la parto INFORMADO, unu el la ĉefaj demandoj estas kiamaniere daŭre publikigi informojn pri Esperanto, kaj kiel mezuri tiun informadon.  La ilo por tion fari, laŭ mi, estas publikaj rilatoj, ne merkatiko (tamen tiu lasta povas ludi etan rolon de tempo al tempo).  Ni bezonas lerni kiel elpensi interesajn, homajn, kortuŝajn artiklolojn pri Esperanto, kaj publikigi ilin en ĵurnaloj revuoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj nun antaŭ ĉio, aperigi ilin VASTE sur sociaj medioj.

Pri INSTRUADO, la demando pritraktas la starigadon de kursoj ĉeestaj kaj retaj.  Stargi kursojn en elementaj lernejoj bezonas apartan strategion, ĝuste kiel starigi mezlernejajn, kaj ankaŭ universitatajn kursojn bezonas sendependan, unikan aliradon.  Oni ne povas miksi la strategiojn en tiuj subkampoj.

TIuj du partoj meritas siajn specialajn lokojn en Strategio, kaj ili povas esti la centro de la Strategio, aŭ almenaŭ la deirpunkto.  Perdi ilin en la antaŭa 4-K klasifika sistemo ne estas oportuna por klareco kaj motivado de niaj membroj.  Ni devas esti klaraj por partoprenigi ĉiajn membrojn.

 

 

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jes, eblas organizi agadojn alimaniere ol la 4 K, ekzemple laŭ
– PorEsperanto celante homojn kiuj ankoraŭ ne konas aŭ ne scipovas la lingvon
– PerEsperanto por homoj kiuj jam atingis nivelon de lingvo-uzo

PorEsperanto kun
– informado al ĝenerala publiko kaj al gravuloj (desuba kaj desupra agado)
– instruado al komencantoj/intoj kaj progresantoj ĝis nivelo de lingvo-uzo

PerEsperanto kun
– movada informado
– supera instruado de Esperanto
– ĉiuj aliaj multenombraj uzoj de Esperanto, inkluzive instruadon en Esperanto

Tamen la vortoj informado kaj instruado rilatas al nia agado. El la vidpunkto de la publiko temas pri ekkono kaj lernado de Esperanto, do gravas ĉiam atenti kiel vidiĝas niaj agadoj el la vidpunkto de la celatoj.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

DIdier, dankon pro viaj aldonaj komentoj pri POR kaj PER strategioj.  Mi ŝatus paroli iomete pri tio, sed hodiaŭ mi volas aldoni du aliajn partojn de strategio:  KULTURO kaj INFORMADIKO.  Do, nun mi pensas pri kvar partoj de strategio: INFORMADO, INSTRUADO,  Fakte mi pensas, nur miaopinie, ke la plej grava parto de la tuto estas KULTURO: libroj en Esperanto, legantoj de tiuj libroj, muziko, jutubaĵoj, ktp.  Tamen la apogo-strukturo nuntempe de la tuto estas la informadiko kaj la lerta utiligado de la reto.  Mi atendas ideojn de la informadikistoj, ideojn kiuj antaŭenigas Informadon, Instruadon, kaj Kulturon.

Se oni organizas strategiajn forumojn, kiel nia kutimo estas en la UK-oj pri K, K,  K kaj K, malfacile Esperantistoj scias precize pri kio temas, kaj la kunvenoj (mi ĉeestis multe da ili, kaj ofte prikomentis multe) ne havas klaran fokuson.  Aliflanke se vi havos kunveno pri INFORMADO aŭ INSTRUADO aŭ KULTURO aŭ INTERRETO, homoj scias multe pli bone kiel aliri la aferon.  Sed strategio estas multe pli profunda ol ĉio ĉi, ĉu ne?

Permesu al mi diri, ke MI NE SCIAS kaj nun mi ne havas klarajn ideojn pri kiel verki Strategian Laborplanon.  La mondo ekster Esperantujo ŝanĝiĝis tiom en la lasta jaro (Briteliro, Trump, Koronviruso, kaj antaŭ kelkaj tagoj la SENdevigado lerni la anglan en Barato), ke mi eĉ ne scias kie komenci.  Nia strategio devas rapide adaptiĝi al la ekstera situacio (ekonomia, teknologia, socia, politika, interreta) Tamen, mi pli malpli certas, ke la 4-K Strategio ne povas esti sufiĉe bona gvidilo por optima strategia laboro.   La 4-K klasifikado estas brila, sed ĝi brilas pli kiel filozofia analizo, semantika klasifikado ol kiel normala strategia plano.

Daŭrigota eble.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mia konsilo estas ke nova laborplano estu:

a)  maksimume unu-paĝa

Kaj ke ĝi indiku:

b)  maksimume 3-5 celojn.  

Dum la pasintaj jardekoj ni travivis longajn dokumentojn, kiuj finfine efektivigis nenion.  En la reala mondo de Esperanto-parolantoj, temas pri klaĉado kaj ŝerĉado.  

Do.  Oni diru.  Malmultas homfortoj.  Malmultas mono.  Kiuj 3-5 aferoj estu niaj celoj?  

Se neniu povas aŭ pretas pripensi tion, la tuta strukturo de UEA simple kolapsos.  

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 16 horoj, Liĉjo diris:

a)  maksimume unu-paĝa

 

mi komencis legi la antauan laborplanon; kaj vere post duonhoro rezignis; ghi estas verko, ne estas labordokumento. En nuna epoko gvidokumentoj devas esti skemaj kaj tujkapteblaj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 03/08/2020 at 21:43, Dennis Keefe diris:

En la lastaj sep jaroj la Strategia Laborplano dividiĝis en kvar grandaj kategorioj, la KVAR K: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo.  Tamen mi dubas, ĉu multe da niaj membroj bone komprenas, aŭ eĉ kapablas memori tiajn kategoriojn.  Ni bezonas ion pli simplan kaj klaran kiel bazon de strategia dokumento. 

Mi pensas, ke pli bona eliro estas komenci per INFORMADO kaj INSTRUADO.  Ĉiuj komprenas kio estas informado, kaj multaj membroj povas kontribui konkretajn ideojn tiurilate.  Instruado ankaŭ bone kompreneblas.  

En la parto INFORMADO, unu el la ĉefaj demandoj estas kiamaniere daŭre publikigi informojn pri Esperanto, kaj kiel mezuri tiun informadon.  La ilo por tion fari, laŭ mi, estas publikaj rilatoj, ne merkatiko (tamen tiu lasta povas ludi etan rolon de tempo al tempo).  Ni bezonas lerni kiel elpensi interesajn, homajn, kortuŝajn artiklolojn pri Esperanto, kaj publikigi ilin en ĵurnaloj revuoj, radiaj kaj televidaj programoj, kaj nun antaŭ ĉio, aperigi ilin VASTE sur sociaj medioj.

Pri INSTRUADO, la demando pritraktas la starigadon de kursoj ĉeestaj kaj retaj.  Stargi kursojn en elementaj lernejoj bezonas apartan strategion, ĝuste kiel starigi mezlernejajn, kaj ankaŭ universitatajn kursojn bezonas sendependan, unikan aliradon.  Oni ne povas miksi la strategiojn en tiuj subkampoj.

TIuj du partoj meritas siajn specialajn lokojn en Strategio, kaj ili povas esti la centro de la Strategio, aŭ almenaŭ la deirpunkto.  Perdi ilin en la antaŭa 4-K klasifika sistemo ne estas oportuna por klareco kaj motivado de niaj membroj.  Ni devas esti klaraj por partoprenigi ĉiajn membrojn.

 

 

Kara Dennis Keefee, rilate al informado, fakte, ni devas konstrui reton por ofta redaktado kaj aperigo de novaĵartikoloj, ni ankaŭ, ja, devas havi profesian aliron al la amaskunikiloj por ke Esperanto fariĝu pli konata kaj respektata de la ordinaraj personoj, tiu temo kaj tiu faka agado devas aperi en la strategia plano kaj certe meritas konkretajn realigojn.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.