Salti al enhavo
Orlando E Raola

Semo de nova Strategia Plano

Rekomendataj afiŝoj

 

La Nova Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio 

 

(sema teksto proponita de Orlando Raola, reviziita 2020-08-03)

 

UEA fondiĝis en 1908 kun la celo kunigi ĉies fortojn por propagandi kaj disvastigi  Esperanton. Tiucele ĝi kreis vastan gamon da servoj kaj densan delegitan reton, kiu ebligis al la homoj utiligi la komunikadajn eblecojn provizitajn de la lingvo kaj tiamaniere naskiĝis kaj evoluis la komunumo kaj ĝia kulturo.

 

Hodiaŭ, en 2020, surbaze de sobra analizo pri la tute alispeca monda komunika ordo kaj pri la atingoj de teknologio, transporto kaj socia evoluo, ni, la membroj de Universala Esperanto-Asocio, adoptas novan strategian planon:

 

--la ĉefa celo de nia Asocio estas prizorgi la stabilan kaj daŭripovan evoluon de nia lingva komunumo, homoj kiuj lernis kaj uzas Esperanton por internacia komunikado por ĉiuj aspektoj de la homa vivo. Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj, ni alstrebas vivteni en plene funkcianta formo nian lingvon, tiel ke kiam la homa evoluo postulos la alprenon de komuna lingvo por ke la homaro fariĝu unu vera monda komunumo, ni estu preta proponi nian solvon kaj kapablaj konvoki per faktoj kaj rezultoj pri la taŭgeco kaj dezirindeco de ĝia disvastigo.

 

--En la strategio por efektivigi nian celon, ni subtenas ĉiujn iniciatojn kiuj povas kontribui al ĝi: edukajn, organizajn, kulturajn, teknologiajn. Ni kunlaboras kun ĉiuj bonvolaj homoj kaj ni sisteme raportas, per niaj propraj kanaloj kaj en la sociaj retoj, pri niaj progresoj kaj defioj.

 

--La detalojn de nia agado, la manieron akiri kaj uzi niajn rimedojn kaj  la taktikajn paŝojn al nia strategia celo, estas deciditaj de jaro al jaro pere de demokratie malferma kaj egalece travidebla procezo de diskutado kaj kunkreado. Ni daŭrigas la tradicion de jara kunfestado en la Universala Kongreso kaj en la renkontiĝoj regionaj, tutlandaj kaj kontinentaj. 

 

--Ni ankaŭ celas periode (proksimume ĉiun kvinan jaron) revizii tiun ĉi strategian planon por sukcese adapti ĝin al la ŝanĝiĝontaj kondiĉoj de la estonteco.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Por pridisuti la strategian laborplanon mi proponas:

Cxar cxiuj dissendolistoj en [...@yahoogroups.com] estos neniigitaj gxis la fino de novembro 2020, mi kreis novan modernan E-dissendoliston [esperanto-rus@googlegroups.com], kiu funkcios anstataux gxisnuna [esperanto-rus] en 'yahoo' kaj dauxrigos la 18-jarajn tradiciojn de libero kaj sendependeco en la E-mondo.
Por aligxi bv sendi private al mi vian elektronikan adreson.
Amike, Vladimir MININ 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ŝatas, ke Orlando Raola menciis pri neceso esti "Konsciaj pri la defioj altruditaj de tutmondiĝo kaj nekonscia homogenigo de la kultura heredaĵo de la popoloj". Jes, kaj mi aldonu, ke tutmondiĝo trudas ankaŭ homogenigon de popoloj fare de truda invado, truda miksado de popoloj, truda ŝanĝo de la suvereneca principo ke "Lando X apartenas al popolo X". Zamenhof ne revis pri truda miksado kaj homogenigo de la homaro. Bedaŭrinde UEA fariĝis operaciulo de la UN por tiu ĉi nenobla celo, pri kio mi jam skribis ĉi tie: http://JudeoChristianAmerica.org/ResonoElUsono/NeutralecaPerfido.htm  

  • Malŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.