Salti al enhavo
renato_corsetti

formo de la labor-plano

Rekomendataj afiŝoj

la antaŭa labor-plano estis literatura verko. la nuna estu io, kion, ĉiu esperantisto povas legi [maksimume unu A4-a paĝo] kaj kompreni. mi proponas, ke oni reiru al la iama tri kampoj: informado, instruado, organizado, tuj komprnebleja de iu ajn. En tiu okazo la laborplano povus konsisti el tri A4-paĝoj, unu por ĉiu kampo.

 

Amike

 

Renato

  • Ŝati 4

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jes, kaj ankaŭ eblas relegi la ĉapitron “Kian strategion ni bezonas?“
en la unua paĝo de la dokumento “Strategia vizio por UEA” de marto 2012
https://uea.org/l/teko/strategio/Strategia_vizio_por_UEA_2012.pdf
kiu ŝajne estis forgesita poste dum verkado kaj aprobo de la strategia "laborplano" (ĉu vere laborplano?) de 2013-2017.

UEA ne estas firmao kun sufiĉe da financaj rimedoj kaj ebloj dungi multe da profesiuloj por realigi la taskojn.

Ni devas kalkuli kun la membroj kaj volontuloj, kiuj faras tion, kion ili emas, kapablas, povas…

Certe tamen necesas gvidlinioj por niaj agadoj, sed ni ankaŭ devas profiti el la oportunoj.

 

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Oni foje elspezu por ke oni povu enspezi. Tiurilate mi prioritatigas la AKSO-projekton.
En la budĝeto por oficistoj al mi ne estas tre klara ĉu sufiĉe da mono iros tien. Tio maltrankviletigas min.

La nuna retejo estas malalloga kaj labirinta.
Estas supozeto mia ke multaj anoj de la Duolingo-generacio provis aliĝi al UEA, sed rezignis pro kiom malfacila tio estas.
Bona retejo venigos novajn membrojn, kaj la ebleco aŭtomate renovigi membrecon helpos pli facile teni jamajn membrojn.

Redaktite de Marko

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jes la nuna retejo estas malnova kaj eble ne alloga por novuloj, sed la nunaj uzantoj alkutimiĝis.

Mi esperas ke la nova kaj allogos novulojn kaj kontentigos la nunajn uzantojn.


 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara komitatanoj.

El viaj respondo al mia demando mi konkludas, ke interesas vin nur la membroj de UEA. Oni ĉie rimarkas, ke estas akra strebado gajni membrojn. Supozeble reago al la finaca situacio (deficito). Por gajni membrojn ekzistas diversaj pruvitaj strategioj. Unu estas donacoj kaj varbekzempleroj, ekzemple de la revuo.

Aliflanke mi konstatas en la loka Movado de Berlino, ke UEA membroj ĵaluze gardas siajn ekzemplerojn, kaj evitas montri al la vasta publiko. Eĉ pli: Ili rifuzas informi la aliajn, ke ili estas membroj  aŭ delegitoj de UEA kaj  ke oni povas profiti de diversaj avantaĝoj. Interesitoj ne aliĝas pro teoriaj prezentoj, sed kutime pro praktikaj spertoj.

De jaroj mi provis ŝanĝi tion inklinon, sed tute vane. Dum jardekoj okazis nur du kunvenoj de UEA-membroj: la unua antaŭ eble 35 jaro pro premo de mi en la leĝera atmosferoj de kafejo, la alia lastjare sub la premo de la financa krizo kaj tute kaŝe. La proponoj de la membroj, kiujn mi tamen eksciis, estis  fuŝaj kaj ignorendaj.

La lokaj membroj eĉ rifuzas informi pri sia partopreno en kongreso. Oni kutime nur hazarde ekscias kaj povas instigi ilin almenaŭ al raporto. Kutime -depende da la kongresurbo - estas dudeko de Berlinanoj, kiuj ofte eĉ aktive partoprenas per prelego aŭ ricevis premiojn. Sed oni nur hazarde kaj kutime tro malfrue ekscias.

Oni povas multe diskuti pri grandaj strategiaj ideoj, kiuj estas vanaj, se oni ne solvas la plej bazajn problemojn.

Redaktite de Roland Schnell
Gramatiko

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 8/10/2020 at 07:40, Roland Schnell diris:

Se mi ne eraras, la jaro 2020 estas nun. Ĉu estas spertoj pri la realigo de la menciitaj temoj? Ĉu la koncernata publiko scias pri la plano kaj aplikas en sia laboro?

Jes, daŭre estas 2020. La plej aktuala Strategia Laborplano de UEA eksvalidiĝis jam en 2017.

Jes, estas spertoj kaj aplikoj en la junularaj medioj.
Tamen, mi preferus nun fokusiĝi pri la laboro de UEA, kaj nur inspiriĝi de Strategiaj Planoj de aliaj - ne devojiĝi per diskutoj pri alia temo.

Redaktite de Marko
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ne komprenas la repondon. Se estas spertoj, kial ne eluzas ilin. Do unue oni devus scii pri ili.

Se la plano valdas de 2017 devus esti multaj spertoj. Ankaŭ ignoro estas sperton.

Ni havas spertojn pri amiciaj laborplanoj en Germana landa Asocio. Fakte la rezulto estis nulo. La karaj samidenoj aŭ ne sciis, aŭ ne konsciis, aŭ preferis agi laŭ propra deziro aŭ lokaj kondiĉoj. En Esperantujo validas la germana proverbo "multaj tribestroj, sed malmultaj indianoj"

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi sendis la strategian planon de TEJO por 2017-2020 ĉar ĝi estas ekzemplo de mallonga plano,  kiel Renato proponis en sia afiŝo. Ja la estraroj de 2017/2018 kaj 2018/2019 laboris laŭ tiu strategia plano kaj raportis pri ilia sukceso laŭ ĝi. Surbaze de la strategia plano estis kreitaj realigplanoj por specifaj jaroj, kun specifaj limdatoj kaj respondeculoj. Mia sperto estas ke estis sukcesa. Ne ĉio estis realigita, sed multe ja estis. Ne ĉiuj en la tuta movado konis ĝin - sed ili ankaŭ ne bezonis koni ĝin, se ili mem prilaboris nur unu specifan celon. Mia sperto estas ke la homoj, kiuj respondecas por realigi ion, bezonas ankaŭ esti enplektitaj en fari la limdatojn kaj difini aliajn kondiĉojn. Pro tio ni ja diskutas en ĉi tiu forumo, por ke ĉiuj estu parto de tiu kreado. Kion mi ŝanĝos en la kreado de nova strategia plano por TEJO estas ke pli da pretaj proponoj devas veni de la komisionoj, kaj jam havi laborgrupojn entuziasmaj pri la temo.

Sed ne tiom indas paroli pri TEJO, ĉar estas de la strategia laborplano de UEA de kio ni povas lerni, ĉar ĝi ja validas por UEA. 

Eble vi povas klarigi kial la laborplanoj de la germana asocio ne estis sukcesaj - se homoj ignoris ĝin, ĝi ja ne estis fakte bona dokumento por ili. Aŭ ili devintus esti enplektitaj en la kreado, aŭ la komunikado pri ĝi devintus esti alia. Indas lerni de tiu sperto kio fakte estis la problemo. Ĉu la Landa Asocio demandis la lokajn agantojn, kion ili planas fari? 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Rilate germanio vi povas trovi ion tie en Esperanto

https://www.esperanto.de/eo/node/168

Kaj kun pliaj en la germana

https://www.esperanto.de/de/enhavo/gea/positionen

La t.n. "Sunmontaj gvidlinioj...." estas relative novaj kaj vi povas demandi ankoraŭ vivantajn germanajn Esperistojn, ĉu ili konas ilin, la enhavon kaj ĉu ili ludas rolon en la ĉitaga laboro aŭ pli longa strategia planado. Mi estas scivolema.

Kelkaj punktoj estas tradicaj Movadaj postuloj (enkonduko en lernejoj kaj universitatoj), sed kion fari konkrete por realigi?

La opinion, kiun mi kaŝe aŭdis, esti, ke vi povas utiligi la gvidliniojn kiel tapeto de la necesejo.

Pri la pli fruaj, kiuj nur ekzistas en germana versio, oni povas diri, ke ile preskaŭ senescepte celas al instruado. Supozeble, ĉar la aŭtoro estis, kiel tro ofte en Esperantujo, instruistoj. La kontakto al la socia vivo por ili gravas. Ni havas aliajn spertojn en Berlin per la somera festo sur Esperanto-Platz en Neukölln kun la kvartalaj grupoj.

Citaĵo

Esperantoplaco – aŭgusto 2019 – somera festo por la klimatprotekto

Rerigardo al la 7-a Somera Festo sur Esperantoplaco la 28-an de aŭgusto 2019 Klimatprotekto parolas multajn lingvon – tio tuj evidentiĝis dum “Bonveno sur Esperantoplaco”. Eksonis la saluto unue germane kaj Esperante kaj poste pole, angle, france, kroate, turke, itale, … Continue reading

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Estis Vi, kiu demandis pri tio, kion la germanoj produktis. Mi  supozis, ke venos formala kritiko. Tamen mi ne havas la impreson, ke la plano de tejo estas multe pli konkreta.

Sed mi ĝis nun ne vidis respondon al mia demando pri rezultoj de la laborplano, kiu validis ekde 2017! Oni nur deziras rigardi en la estontecon.....?  🔭

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Vi ja parolis pri ambiciaj laborplanoj de la germana asocio, do tial mi demandis kio okazis kaj kion ni povas lerni de tio. 

Mi mem ne deziris kritiki ĝin, sed demandis kion *vi* trovis lernebla de tio. Vi ja scias pli pri ĝi ol mi. 

Se vi ne trovis ĝin konkreta, ĉu vi rigardis entute la realigplanojn? tie ja estas la konkretaj atingoj priskribitaj. Ili estas kreitaj surbaze de la Strategia Plano. La Strategia plano mem ne estas tiom konkreta. 

Pli ampleksa analizo de la Strategia Plano 2017-2020 venos, sed ankoraŭ ne. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2020/8/4 at 19:14, renato_corsetti diris:

la antaŭa labor-plano estis literatura verko. la nuna estu io, kion, ĉiu esperantisto povas legi [maksimume unu A4-a paĝo] kaj kompreni. mi proponas, ke oni reiru al la iama tri kampoj: informado, instruado, organizado, tuj komprnebleja de iu ajn. En tiu okazo la laborplano povus konsisti el tri A4-paĝoj, unu por ĉiu kampo.

Oni povas apartigi la strategion kaj la plano, la strategio fokusas en la celo de perspektivo de UEA por venontaj 5-10 jaroj, kaj plano temas pri la praktebla metodoj kaj aktivecoj por unu au du jaroj.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La nombro de kursanoj de Duolingo kaj de aliaj retaj kursoj por eklerni Esperanton montras ciferojn, pri kiuj ni, antaŭ kelkaj generacioj, eĉ ne kuraĝus revi. Do unuflanke la kvanto da personoj kiuj eklernis Esperanton kreskas dum aliflanke la organizita movado malkreskas. Klaras ke UEA ne sukcesas “kunigi la personojn, kiuj interesiĝas, eklernas kaj volas praktiki Esperanton en komunumo sen lingva diskriminacio”. (La frazo inter citiloj povus esti parto de la misio de UEA). Do la organizo ne allogas la personojn, kiuj volas konatiĝi kun Esperanto kaj ĝiaj eblecoj.

 

Laŭ mi ne havas multe da senco por dediĉi multajn horojn por ellabori detalan stategian planon, kiu montriĝis ĝis nun ĉefe kolekto de deziresprimoj, kiu plejparte ne realiĝis. Sufiĉas ke la estraro fiksu kelkajn (!) kampojn, kiuj havu prioritatan atenton. La oficistaro ŝrumpiĝas al nepra minimumo. Do la agado dependas nur de volontula laboro. Volontuloj malfacile direkteblas por iu plano elkovita de aliaj personoj.

 

Do la rolo de la estraro estu atenti pri aktivuloj, kiuj lanĉas novan iniciaton, kiu kontribuas al la allogo de tiu komunumo,  kaj morale kaj - laŭbezone finance – subteni ilian projekton. Se mankas la rimedoj ĉe UEA, tiam la estraro povas alvoki pere de siaj komunikiloj al mona subteno per donackampanjo.

 

Ni ne havu ambiciajn esperojn pri la efiko de strategia plano. Pli da atento meritas la bona funkcio de la servoj en la Esperanto movado, kiuj povus allogi la centmilojn, kiuj konatiĝis kun la lingvo sed apenaŭ montras vivsignon ĝis nun en la organizita movado.

Ivo Durwael

 

 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 16 minutoj, ivocyrille diris:

La nombro de kursanoj de Duolingo kaj de aliaj retaj kursoj por eklerni Esperanton montras ciferojn, pri kiuj ni, antaŭ kelkaj generacioj, eĉ ne kuraĝus revi. Do unuflanke la kvanto da personoj kiuj eklernis Esperanton kreskas dum aliflanke la organizita movado malkreskas. Klaras ke UEA ne sukcesas “kunigi la personojn, kiuj interesiĝas, eklernas kaj volas praktiki Esperanton en komunumo sen lingva diskriminacio”. (La frazo inter citiloj povus esti parto de la misio de UEA). Do la organizo ne allogas la personojn, kiuj volas konatiĝi kun Esperanto kaj ĝiaj eblecoj.

[...]

Do la rolo de la estraro estu atenti pri aktivuloj, kiuj lanĉas novan iniciaton, kiu kontribuas al la allogo de tiu komunumo,  kaj morale kaj - laŭbezone finance – subteni ilian projekton. Se mankas la rimedoj ĉe UEA, tiam la estraro povas alvoki pere de siaj komunikiloj al mona subteno per donackampanjo.

Ni ne havu ambiciajn esperojn pri la efiko de strategia plano. Pli da atento meritas la bona funkcio de la servoj en la Esperanto movado, kiuj povus allogi la centmilojn, kiuj konatiĝis kun la lingvo sed apenaŭ montras vivsignon ĝis nun en la organizita movado.

 

 

 

Mi estas unu el tiuj personoj kiuj eklernis la lingvon en 2017 per Duolingo. 

Mi bedaŭras konstati ke la libroj elŝuteblaj senpage en la reto estas ofte je pli bona kvalito ol kelkaj aĉeteblaj paperaj libroj de la libroservo de UEA, kvankam bone funkcianta libroservo kiu kontraŭ malalta prezo vendas ciferecajn librojn povus laŭ mi esti alloga UEA-aĵo.

Mi ne nepre aliĝis al UEA, mi aliĝis al TEJO. En TEJO, por mi kiel juna eŭropano, estas multaj eblecoj partopreni en interesaj projektoj kiuj aldonas al miaj spertoj kaj kapabloj, kaj samtempe mi konatiĝas kun junuloj de la tuta mondo. La revuo de TEJO, kiu cetere estas ne nur por TEJO-aĝuloj, estas bela ekzemplo de agado per Esperanto kaj ne pri Esperanto.

Se vi demandus min kio mankos al mi post kiam mi ne plu estos TEJO-aĝa, estas la eblecoj kiel ordinara membro engaĝiĝi en la agado de la organizo.
Se mi bone komprenas, nuntempe multaj tre aktivaj esperantistoj ne trovas lokon en UEA post kiam ili ne plu estas TEJO-aĝaj. Laŭ mia vidpunkto ni devos krei lokojn kie eksaj junuloj povos kontribui en maniero kiun ili jam kutimas de TEJO, kaj tio estu ponto inter la TEJO- kaj UEA-generacioj.

Kvankam mi estas engaĝita en kaj UEA kaj TEJO, mi sentas ke la plejparto de la junularo aŭ freŝe eksa junularo ne sentas ke ili eĉ povas aparteni al la UEA-membraro. 
Alloga servo ne nepre devos kosti, ĝi povas ankaŭ esti laborgrupoj kie membroj  vere povas utili al la movado.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi trovis tiun laborplanon de TEJO tre utila: https://docs.google.com/document/d/1obyUOSt-mPbc2SmehXB95AXue3M3tbvUbA9qiNH6WyU/edit - ĉefe ke ni siatempe ĉiumonate, samtempe kun la cirkuleroj, faris komenton pri kio intertempe realiĝis.

Pro teknikaj kialoj la komentoj por vi ne videblas, do mi aldonas ekzemplon pri kiel ili aspektis (tie troviĝas miaj komentoj, ĉar temas pri mia respondeckampo, pri aliaj temoj aliaj faris similajn komentojn).1786410579_Screenshot(836).thumb.png.6cd15b043b2c7e6ffb0100d99e9ae9fa.png).

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 8/14/2020 at 16:31, Marko diris:

Se vi demandus min kio mankos al mi post kiam mi ne plu estos TEJO-aĝa, estas la eblecoj kiel ordinara membro engaĝiĝi en la agado de la organizo.
Se mi bone komprenas, nuntempe multaj tre aktivaj esperantistoj ne trovas lokon en UEA post kiam ili ne plu estas TEJO-aĝaj. Laŭ mia vidpunkto ni devos krei lokojn kie eksaj junuloj povos kontribui en maniero kiun ili jam kutimas de TEJO, kaj tio estu ponto inter la TEJO- kaj UEA-generacioj.

Kvankam mi estas engaĝita en kaj UEA kaj TEJO, mi sentas ke la plejparto de la junularo aŭ freŝe eksa junularo ne sentas ke ili eĉ povas aparteni al la UEA-membraro. 
Alloga servo ne nepre devos kosti, ĝi povas ankaŭ esti laborgrupoj kie membroj  vere povas utili al la movado.

Jes! Kiam mi envenis en la movadon antaŭ ĉ. jardeko, al mi same mankis la eblo engaĝiĝi - ĉar tiam TEJO havis kunlaborstrukturon kiel tiu de la nuna UEA. Por krei malfermajn, funkciantajn komisionojn, necesis multe da engaĝiĝo por ke nun ili aspektu kiel la kutimo. Do, eblas ŝpari iom da pripensoj, ĉar eblas lerni de la spertoj de TEJO (ekzemple por ne ripeti la erarojn, nur la funkciantajn ideojn).

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La eldiroj iomete mirigas min:

Citaĵo

Se vi demandus min kio mankos al mi post kiam mi ne plu estos TEJO-aĝa, estas la eblecoj kiel ordinara membro engaĝiĝi en la agado de la organizo.

Kiel estrarano de la Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio (veterano) mi konstante provas kontakti la pli junanj Esperantistojn en la regiono. Mi ankaŭ ofertis kunlaboron al tejo (ekzemple al univesitata agado, ĉar en nia regiono estas cento da universitatoj kaj centmiloj da studentoj). Sed mi nur spertis reziston, malintereson, ignoron eĉ insultojn.

Mi ne volas malkaŝi la nomojn kaj la respondojn.

Mi havis la impreson, ke la tejo-aktivuloj deziras faris sian propran aferon sen kontakto al la maljuna parto de la movado. Ili mem ne scias pri junuloj en la regiono kaj eĉ konsilis al mi serĉi ilin. Tio ne estas mia vizio pri kunlaboro.

Mi povas kompreni, ke junuloj havas negativajn spertojn kun la maljunaj organizoj. Mi mem havis ĉi tiujn spertojn, kiam mi ekaktivis kiel studento en la 1970aj jaroj. Sed mi aktive serĉis kontaktojn kaj kunlaboron. Ekzemple en la fino de la 1970aj jaroj ni havis belajn seminapligariojn kun la naturamikoj en naturamika domo.

Sed estas unika afero en la ĉirkaŭajo de Frankfurt. La naturamikoj ne kapablis rilati al junuloj, pliaĝiĝis kaj finfine dissolvis la renoman asocion pro manko da laborfortoj. Hodiaŭ la nacia kaj nacilingva organizo de Naturamikoj povus esti forta partnero pri similaj celoj. Sed oni cedis la terenon al la "Civito" kun sia dubinda strategio kaj malklaraj ambicioj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Charlotte demandis

Citaĵo

Mi mem ne deziris kritiki ĝin, sed demandis kion *vi* trovis lernebla de tio. Vi ja scias pli pri ĝi ol mi. 

Mi lernis, sed tion mi sciis antaŭe, ke la investo da tempo ne indas.

Estas unuopulo aŭ malgranda grupo, kiu produktis grandajn planoj, kiujn devus realigi aliaj. Sed ĉi tiuaj aliaj aŭ ne ekzistas, aŭ ne scias pri la planoj aŭ havas siajn proprajn ideojn.

Foje la planoj estas nur por la ekstero, ĉu UEA, ĉu naciaj organizoj, al kiuj oni deziras ŝajnigi imponan aktivecon. La realice estas kutime pli banala.

Mi spertas kiel estrarano de la regiona organizo, ke niaj membroj eĉ ne vere deziras havi kontakojn kun la ekstera mondo. Jes, ili krias, ke la aliaj, nome la gazetaro, devus respekti kaj rekoni Esperanton. Sed en la praktiko hezitas kaj timas fari ion. Ili preferas sidi en sia konko kaj paroli pri la gloraj temoj. La kapablon, kiun mi en profesia kaj scienca vivo aplikas kiel "Networking" ili ne havas kaj ne deziras praktiki.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi tre konsentas kun Renato, ke Strategia Plano kerne devas esti mallonga. La esenco por la publiko troviĝu eble sur unu paĝo.

Eble ni konsideru la vortojn de la titolo, "Strategia Plano".
- Oni do volas unuflanke "strategion", do vojon por atingi celon. Por tio eblas ekzemple skribe fiksi, kie la Esperanto-komunumo troviĝas hodiaŭ kaj kie UEA, kaj sekve demandi sin, kie oni volas proksimume esti post kvin jaroj kaj post du jaroj kaj post ses monatoj. Indas iom post iom adapti tiun celan pozicion al tio, kio estas realisma kadre de niaj rimedoj homaj kaj financaj kaj pro la inerteco, la interesoj ktp. de la ekstera mondo.

Ekzemplo pri praktika realigebleco: La anglistoj vivas de la pozicio de la angla. La anglistoj pro la vasta lernado de la angla formas plimulton inter la lingvistoj. La lingvistoj en Britio kaj Usono formas grandegan kaj fortegan grupon inter la lingvistaro de la mondo; ili regas multajn lingvistikajn gazetojn, kiuj ofte eldoniĝas en anglalingvaj landoj. Neniel estas en la intereso de la anglistoj nek de la anglaj denaskuloj rekoni la veran pozicion kaj sukceson de la Esperanto-komunumo nek tio povas esti en la ĝenerala intereso de la aliaj lingvistoj, kiuj ja parte dependas de sia renomo en la lingvista komunumo kaj do povos nur tre singarde esprimi sin pri tiom tikla temo kiel Esperanto, la potenciala konkuranto de la angla. Ni do havu nur tre limigitan esperon pri progreso inter lingvistoj. Kp. Upton Sinclair:  "It is difficult to get a man to understand something, when his salary depends upon his not understanding it!" (Estas malfacile igi homon kompreni ion, dum ties salajro dependas de la nekomprenado.) 😮

Ŝajnas al mi ke pasintece la t.n. strategiaj planoj similis pli al listoj de taskoj, kiujn fari estus bone, kaj malpli al klara prezento de nuna pozicio, estonta celo kaj ebla vojo al ĝi.
Mi ne kontraŭstaras al plua listigo de belaj taskoj, al kiuj ni donas duan prioritaton, sed ni klare elstarigu etan liston de nur kelkaj taskoj, kiuj ŝajnas gravaj kaj iom realigeblaj (eĉ se nur etskale, ekz. "5 % de la ĵurnalistoj en iu regiono ricevis dum unu jaro ĉiun duan monaton informon pri Esperanto". La ceteraj belaj taskoj kaj ideoj eble troviĝu en speco de anekso.

- Oni volas "planon". Plano estas ekzemple, ke dum la venontaj ses tagoj mi ĉiutage ekde unu horo post vekiĝo okupiĝu dum tri horoj pri mia libro. Mi tralegu dum tiu tempo ĉion jam skribitan, redaktu tion kaj poste enmetu la fontojn, kiujn mi jam kolektis. Tio estas iom realisma, ĉar laŭ la spertoj de la antaŭaj tagoj dum la antaŭtagmezoj neniu vere ĝenis min. (Alia demando estas motiviĝo kaj evitado de verkado por Esperanto-forumoj... 😮 )
Ĉe UEA mi havas la impreson, ke indas demandi sin, kiom da labortempo kaj kiom da mono - realisme, laŭ jamaj spertoj - estas je dispono por realigi iun ajn strategion. Kiom da libervoluloj estos motivigeblaj por labori ekzemple pri informado de ĵurnalistoj? Dum kiom da tempo semajne, jare, dum intensaj laborsesioj? Kiom pri aliaj kampoj de aktivado, ekz. informado en Tvitero aŭ Telegramo? Kiujn celojn ni pripensantaj aktivuloj deziras atingi - kaj por kiuj celoj iuj kunlaborantaj homoj pretos efektive labori?
Iu katolika ordeno havis (laŭ mia memoro) la principon, ke ĉiu homo kaj ĉiu organiza unuo metu al si klarajn celojn por la tempo post ses monatoj kaj post du jaroj. Post ses monatoj oni reviziis la celojn, komparis kun la konkretaj atingoj kaj adaptis. Kaj plu tiel. - Mi tre kredas, ke tia agmaniero estas tre efika. Ni difinu (kiel lasta paŝo de la verkado de strategio, celoj, vojoj, paŝoj, listo de volontuloj ktp.), kiel ni volas progresigi la aferon de Esperanto dum la venontaj ses monatoj kaj du jaroj - kaj post la ses monatoj ni rekunvenu, prijuĝu la progresojn kaj difinu, kion ni konkrete planu por la tiam venontaj ses monatoj kaj du jaroj, depende de la vere ekzistantaj kaj disponeblaj laborhoroj de volontuloj.

Eble mi donu konkretan ekzemplon, de mi mem kaj miaj konvinkoj kaj celoj:
Mi supozas, ke la klare montrebla misfamigo de Esperanto kaj de la Esperanto-komunumo flanke de lingvistoj, literaturistoj, lingvofilozofoj, EU-funkciuloj, anglaj, francaj kaj alilandaj edukministeriaj funkciuloj, fremdlingvaj instruistoj, interpretistoj, tradukistoj, ĵurnalistoj k.a., viraj kaj virinaj, ne estas kontraŭbatebla alimaniere ol per misfamigo de tiuj homoj surbaze de iliaj asertoj. Kaj mi supozas, ke indas kontraŭi la pluan disvastigon de tiuj malveraj onidiroj, kiu laŭ mi estas multoble pli ofta ol la tuta pozitiva informado pri Esperanto, kiun ni Esperanto-parolantoj kaj la subtenantoj sukcesas fari. Ŝajnas ke onidirojn kaj la ligitan historion eblas kontraŭbatali ĉefe per pli belaj onidiroj kaj historioj, ĉi-foje prefere veraj, 🙂 do niakaze per la historio de la misfamigo de Esperanto flanke de homoj, el kiuj multaj misfamigas pro tre personaj motivoj. Indas atentigi, ke multaj lingvistoj ŝajne havas la opinion, ke la esplorado de Esperanto kaj aliaj "artefaritaj" lingvoj estas ekster la kampo de lingvistiko - el kio sekvas ke lingvistoj kutime estas nefakuloj pri Esperanto; indas krome atentigi pri tio, ke lingvistoj kutime kredas multajn erarojn pri Esperanto - ekzemple ke ne ekzistus denaskuloj kaj ke sekve ne temus pri "vivanta" lingvo.
Miaj celoj ĉi-rilate do estas: Informi la Esperanto-parolantaron pri la multobla misfamigo, iom detale. Informi la ceteran publikon en pluraj lingvoj pri la misfamigo. Verki libron aŭ eble librojn pri la faktoj kaj la reala situacio de Esperantujo. Mi planas finverki la unuan bazon de koncerna libro dum la venontaj ses monatoj.
Krome mi intencas informi la publikon pri la grandaj malavantaĝoj de la angla, do iusence misfamigi la anglan kaj ĝiajn porparolantojn:
- La angla bezonas la kvaroblan lernotempon kompare kun Esperanto (validas ankaŭ por ĉinoj k.s.).
- La angla estas maljusta. La eta maljustaĵo ekzistas por okcidenteŭropanoj (kaj sudamerikanoj kaj aliaj parolantoj de la koloniaj lingvoj franca, hispana kaj portugala) kompare kun angladenaskuloj. La granda maljustaĵo konsistas en la avantaĝo, kiun la nomitaj anglalernantoj ĝuas antaŭ la orienteŭropanoj kaj (ekz.) azianoj - ja estas tiel, ke okcidenteŭropano bezonas eble mil horojn por certa nivelo de la angla, orienteŭropano eble du mil horojn kaj aziano (ĉino, japano; same arabo) eble tri mil horojn aŭ pli por la sama nivelo. Sekve estas klare ke la procentaĵo de la anglalernintoj el ĉi tiuj lastaj lingvokomunumoj restos ankaŭ estonte signife sub tiu el la okcidenteŭropaj lingvokomunumoj - kio grave kontribuos al plua malekvilibro en la internaciaj intelektaj kaj politikaj dialogoj. (Jes, simile por Esperanto, sed la diferenco estas nur kvarono kaj do pli facile superebla.)
- La tekstoj en la angla estas plejparte verkitaj de angladenaskuloj, grandparte de usonanoj kaj angloj. La angla do redonas nur tre malekvilibre la pensadon de la mondo, ĉefe tiun el Anglio-Usono. (Tio cetere validas ankaŭ por la scienco - estas raportoj, ke la anglalingvaj sciencaj tekstoj estas 80%e verkitaj de angladenaskuloj, nur 20%e de neangladenaskuloj. Do supozeble almenaŭ la duono de la scienca verkado publikiĝas en lingvo alia ol la angla. Se vi ne kredas tion, bv. helpi min trovi seriozajn _fontojn_ pri tiu demando. La priajn argumentojn mi jam konas, la _seriozajn_ kaj detalajn studojn mi ankoraŭ serĉas...)
- La estonteco de la angla kiel mondlingvo estas dubinda. Tre videblas, ke la procentaĵo de la angladenaskularo en la mondo malkreskis de proks. 10 % en 1950 al nun eble 6 %; plu malkreskos. Same malkreskis la anglalingva ekonomio de eble 40 % en 1950 al nun eble 25 % (ni ne diskutu la precizecon). Pro la pli granda populacia kresko ekster Anglio-Usono kaj la pli granda ekonomia kresko tie (proks. 5 % kaj ne 1 %) la potenco de la lingvokomunumoj ĉina, hispana-portugala, araba kaj hindia-urdua plu multe kreskos. Simile estos pri la scienca mondo. De la lingva ekvilibro ĉirkaŭ 1900 (angla, franca, germana) tra la superrego de la angla nun ni ĝis proks. 2050 denove alvenos al io simila al lingvo-ekvilibro kun tiuj kvin lingvoj (kaj pliaj). La historio de supreniro de regionaj kaj mondaj lingvoj montras ke la regno de la angla sekve supozeble grave suferos. Koncentriĝi pri la angla kiel ĉefa lingvo do ne ŝajnas saĝe. Ne estas en al intereso de ekz. Ĉinio subteni la anglan pli ol necese... Indas sekve permesi almenaŭ la libervolan lernadon de pliaj lingvoj inkluzive de Esperanto.
Amike  Lu

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.