Salti al enhavo
renato_corsetti

formo de la labor-plano

Rekomendataj afiŝoj

Je 2020-8-14 at 16:00, ivocyrille diris:

La nombro de kursanoj de Duolingo kaj de aliaj retaj kursoj por eklerni Esperanton montras ciferojn, pri kiuj ni, antaŭ kelkaj generacioj, eĉ ne kuraĝus revi. Do unuflanke la kvanto da personoj kiuj eklernis Esperanton kreskas dum aliflanke la organizita movado malkreskas. Klaras ke UEA ne sukcesas “kunigi la personojn, kiuj interesiĝas, eklernas kaj volas praktiki Esperanton en komunumo sen lingva diskriminacio”. (La frazo inter citiloj povus esti parto de la misio de UEA). Do la organizo ne allogas la personojn, kiuj volas konatiĝi kun Esperanto kaj ĝiaj eblecoj.

 

Lu: La fona demando estas, kun kiu celo ekzistas UEA. Ĉu por prizorgi kaj amuzi la parolantojn per jarlibro kaj revuo ks. (celo de 1908)? Ĉu por progresigi Esperanton (celo de 1920)? Laŭ mia impreso en la praktiko UEA pli ol 90-procente estas organizaĵo por krei servojn. La por-Esperanto-agado estas nur eta aldonaĵo, kiu okazas laŭ la emo de tre tre malgranda rondo de homoj. 😞
La UEA-demokratio ekzistas nur surpapere - kaj eĉ tie klare videblas, ke la Individuaj Membroj validas proks. neniom kaj la Landaj Asocioj povas regi laŭ deziro (kion ili en la praktiko ne faras, ĉar iliaj komitatanoj plejparte malmulton komprenas kaj ne interesiĝas; do la ĉeffunkciuloj agas laŭ persona plaĉo.)


Laŭ mi ne havas multe da senco por dediĉi multajn horojn por ellabori detalan stategian planon, kiu montriĝis ĝis nun ĉefe kolekto de deziresprimoj, kiu plejparte ne realiĝis. Sufiĉas ke la estraro fiksu kelkajn (!) kampojn, kiuj havu prioritatan atenton. La oficistaro ŝrumpiĝas al nepra minimumo. Do la agado dependas nur de volontula laboro. Volontuloj malfacile direkteblas por iu plano elkovita de aliaj personoj.

Lu: Grandparte jes. Strategia Plano devas esti la komuna plano de ĉiuj, kiuj kunlaboru laŭ ĝi. La malon ni vidis en la Manifesto de Prago kaj en pli frua "Strategia Plano".
En la fino ĉi tie ni vidu, ĉu iu multe dankos kaj nur vortumos siajn privatajn dezirojn - aŭ ĉu iu honeste kunigos la diskutojn kaj instigojn.

Redaktite de Lu Wunsch-Rolshoven
Formato

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankon, Lu. Mi konsentas kun vi, sed ĉu vi povus donaci al ni duonan paĝon [ne ion pli longan] pri viaj celoj post kvin jaroj rilate al kontraŭado de disfamigoj de Esperanto kaj pri la vojoj por atingi tiujn celojn?

 

Amike

 

Renato

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.