Salti al enhavo
Bernhard Westerhoff

celo de uea: modela tutmonda komunumo

Rekomendataj afiŝoj

Leginte la "semon" de Orlando - dankon, Orlando, por ĝi - revenis en mian kapon la diro de LLZ ke lia vera vivcelo ne estis Eo sed la unueco de la homaro kaj ankaŭn kion li diris dum 3a UK en Kembriĝo en 1907: "Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."
Ĵus spertinte la brilan VKn kaj havante en la kapo ankoraŭ kion Duncan unutage rakontis pri interkultura kleriĝo/klerigo mi volas atentigi pri la neceso - apud doni al ili komunuan lingvon - edukadi la homojn tiel ke ili komprenas kaj akiras la kapablojn pace, lerte, solidare kaj ame kunlaboradi tutmondsocie por povi vere kunvivi kiel "interfratigita homaro". Duncan ankaŭ dividis la resumon de iu dojeno de interkultura lernado, ke tre similas interpersonaj kaj interkulturaj rilatoj respektive ke, se homo tre kapable interrilatas kun siaj proksimuloj, li/ŝi probable ankaŭ bone sukcesas en interkulturaj rilatoj - kaj inverse. 
Do, por resumi: miaopinie indas en la strategio akcenti kiel celon, ke la E-komunumo volas fariĝi studinda kaj kopiinda kaj invitanta modelo de tutmonda komunumo kaj ke el tio rezultas duobla tasko:
a) konstante edukadi la anojn de la E-komunumo pri la antaŭkondiĉoj por krei tian komunumon - inkluzive de personaj ecoj, kiujn eble oni povas resumi per "senperforta komunikado" aŭ per virtoj kiel veremo, honesteco, pacienco, komprenemo, malmaliceco, evitado de klaĉado ktp.
b) prezenti tiun modelan komunumon al la ekstera mondo kaj inviti al partopreno en ĝi

Mi konscias kaj ke la E-komunumo povas kaj fieri pri brilaj atingoj kaj ke al ĝi konstante indas kaj endas tiudirekte plulernadi.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

"veremo, honesteco, pacienco, komprenemo, malmaliceco, evitado de klaĉado ktp." Bedauxrinde ecx inter la e-istoj ne ekzistas komuna interkonsento pri tio, kio estas honesteco kaj aliaj menciitaj kvalitoj. Kiuj do decidos, kio estas honesta/malhonesta krp?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Bernhard, se mi bone komprenas vian proponon, mi resumus ĝin tiel: "disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn al la neesperantista mondo" kaj ĝiaj valoroj estas , laŭ mi, esence interkompreniĝo, egaleco kaj paco inter la grupoj/nacioj"

 

amike

 

renato

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Bernhard,

En la tavoloj de strategia plano, ĉu eblas, kiel Renato aludis, enmeti viajn ideojn en la plej supran tavolon de strategio, en tiun de la misio, kiel Duncan en la Raporto de la Estraro en la  lasta kvarono de 2019 skribis? 

Mi citas la vortojn de Duncan:

"Kiuj do estas la elementoj de strategia plano? Kernaj estas tri: misio (en la pli filozofia senco de baza celaro kaj taskaro) -- (emfazo mia); valoroj kaj ĝenerale atingindaj celoj; specifaj celoj, iniciativoj, taktikoj. Oni komencu diskutante la unuan ĝis laŭebla interkonsento; la dua baziĝas sur la unua; kaj la tria fluas el la dua. Nia ideo estas komenci tiel la planadon . . . "  Fino de la citaĵo.

Vortumi la mision, por ke ĝi bone komuniku samtempe interne kaj ekstere de UEA estos bela defio.   Mi pensas, ke la homoj kiuj scias fari tion estas eble tiaj kiaj kutime verkas la tradiciajn rezoluciojn de la ĉiujaraj UK-oj.   Homoj kiuj pragmate, lirike kaj ege koncize povas esprimi niajn ideojn ĉe la plej supra nivelo de la strategio.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dennis, jen mia provo pri la plej supra misio de UEA:

 

Informi la mondon pri la monda lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj por protekti ĉies lingajn rajtojn kaj certigi daŭripova mondo en la kultura kampo. 

  • Ŝati 1
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jen unu el miaj provoj de antaŭ kelkaj jaroj, verki celdeklaron kiu estus komprenebla por homoj kiuj nenion scias pri Esperanto (do, kiu estus tradukebla en aliajn lingvojn sen bezono de pliaj klarigoj). La problemo ĉiam estas, ke tiaj priskriboj ne vere kaptas la fortan emocian ligon, kiun esperantistoj havas al sia lingvo, sen kiu UEA entute ne sukcesus vivteni sin.

 

NIA VIZIO

Ni laboras por lingva justeco tutmonde. Nia celo estas mondo de multaj florantaj lingvoj kaj kulturoj, kie ĉies lingvoj rajtoj estas respektataj, kaj ĉiuj homoj povas komuniki kaj kunlabori libere, efike, kaj pace.


LA MISIO

Por realigi tiun vizion, ni laboras por:

- konsciigi la mondan publikon pri demandoj de lingva justeco, kaj ilia rilato al aliaj gravaj sociaj kaj ekologiaj demandoj;
- kontribui al la ellaboro de sistemoj kaj al la disvastigo de rimedoj kaj metodoj por lingve justa komunikado;
- kreskigi interkulturan konscion, komprenon, kaj kunlaboron tutmonde.

En tiuj agadoj, ĉiuj lingvoj estas gravaj kaj valoraj. Por faciligi egalecan kaj inkluzivan komunikadon inter malsamlingvanoj, ni subtenas la disvastigon kaj utiligon de la internacia lingvo Esperanto. Estante kreita por tiu difinita celo, kaj same atingebla kaj lernenda por ĉiuj, ĝi estas laŭ nia sperto plej justa kaj efika lingva rimedo por kunlaboro kaj interkompreniĝo inter homoj de malsamaj kulturoj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.