Salti al enhavo
DidierJanot

Pri Universalaj Kongresoj de Esperanto

Rekomendataj afiŝoj

La krizo pro KOVIM-19 montris ke pluraj UK-programeroj (prelegoj, kunvenoj…) povas okazi rete kaj tiel allogi homojn kiuj ĝis nun ne povis veturi al UK-oj. Pro tio oni antaŭvidas hibridajn kongresojn.

– Ĉu estos same sukcesaj kaj efike organizi prelegojn kaj kunvenojn kaj por sur-lokaj kaj por retaj partoprenantoj?

– Ĉu veturi al UK por ĉeesti prelegojn aŭ partopreni kunvenojn kiam eblas tion fari rete, utilos kaj allogos?

– Kial ne organizi retajn prelegojn, kunvenojn… ne ene de unu kongresa semajno, sed ene de unu monato, aŭ eĉ dum la tuta jaro?

– Anstataŭ venigi homojn al UK-oj por ĉeesti eventojn, kiujn oni povas ĉeesti rete, kial ne pripensi movi la prelegojn kaj kunvenojn al reta-eventejo kaj organizi plurajn temajn fizikajn kongresojn kun pli da tempo por eventoj en rilato kun la loko?

Ĉiujare homoj rezignas pro tro langa veturado aŭ pro tro altaj surlokaj prezoj. En nia komunumo ekzistas homoj pretaj pagi por longaj veturadoj kaj komforta restado, kaj aliaj kiuj preferas mallongan veturadon kaj/aŭ restadi en pli malmultekostaj lokoj. Pli da malgrandaj eventoj kun diversaj temoj povus kontentigi sume pli da homoj.

Post kiam mi esperantiĝis, mi partoprenis ĉiujn UK-ojn ekde 2008 en Roterdamo (kaj de ILEI ekde 2015 en Ostende). Mi multe ŝatis. Sed ĉu tio estas kontentiga por nia movado? Post la ĉi-jara krizo?

Ekde iom da tempo, mi legis aŭ aŭdis pri reinvento de UK-oj. Ĉu la momento ne venis pripensi pli serioze la aferon?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton, Didier, mi konsentas kun vi, ke estontaj kongresoj devos okazi en miksita formo, ĉeeste por tiuj, kiuj povas ĉeesti kaj rete por aliaj. Cetere ankaŭ la reta komunikado inter kongresoj eble ŝanĝiĝos, ĉar fakaj asocioj povos aranĝi tra la jaro vid-kunvenojn por siaj membroj..

 

Ĉio tia, laŭ mi, estu sub la punkto 'utiligado/kunordigo'.

 

Amike

 

Renato

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Estus bela se oni dum estonatoj UK-oj atentas pri ebloj de malpli kostaj partoprenebloj, specife por allogi pli junajn partoprenantojn. (Jen TEJO-vidpunkto, ĉu? ;-))

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 6 horoj, Charlotte S. diris:

Estus bela se oni dum estonatoj UK-oj atentas pri ebloj de malpli kostaj partoprenebloj, specife por allogi pli junajn partoprenantojn. (Jen TEJO-vidpunkto, ĉu? ;-))

Eble ankaŭ konsideri kompenson, rabaton kontraŭ volontulado dumkongrese, eĉ antaŭe se LKK bezonus.

Redaktite de Leandro Abrahão

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 15 horoj, Charlotte S. diris:

Estus bela se oni dum estonatoj UK-oj atentas pri ebloj de malpli kostaj partoprenebloj, specife por allogi pli junajn partoprenantojn. (Jen TEJO-vidpunkto, ĉu? ;-))

Tre prave, Charlotte. Tio ne nur tuŝas junajn partoprenantojn. 
Dum la pasintjara UK en Lahtio mi dormis en la amasloĝejo, efektive tie estis multe pli da homoj ekster TEJO-aĝo ol TEJO-aĝaj homoj.
Eĉ estrarano (kaj mi, do komitatano) de UEA elektis la amasloĝejon.

Prelegojn eblas bone registri kaj meti en Jutubo. Prelegoj en Jutubo tre taŭgas pro tio ke dum prelegoj ne estas interagoj krom demandoj je la fino, demandojn oni povas meti en la komentejo, kaj la preleginto povas laŭplaĉe respondi ilin. Tiel prelego povas atingi multe pli da homoj.

Mi pensas ke dum UK-oj al mi foje mankas la pli interagaj programeroj, kie oni pli aktive povas partopreni (diskutrondojn, kvizojn, trejnadojn, rolludojn, ktp)
Mi ne ŝatas kiam pli-malpli la solaj ebloj estas longe sidadi kaj aŭskultadi. Ili povas esti tute bonaj, sed necesas havi diversajn programerojn por la diversaj celgrupoj.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Lastjare en la Forumo mi proponis alternativan analizon pri Kongresoj: ĉiujara kongreso, ĉiudujara kongreso, ĉiukvarjara kongreso.  Mia timo, tiam kaj nun, estas ke la kosto ĉeesti kongresojn estas pli kaj pli peza, ne nur mone sed tempe.  Nun en mia propra kazo la pandemio ne tuŝis min finance, sed familianojn jes ja, kaj mi havas devon helpi al ili.  Multaj aliaj homoj (gepatroj kaj geavoj) kiujn mi konas en Hispanio estas en la sama situacio. 

Nun oni ĵus povis sperti vere bone organizitan kongreson (mi miris fakte pri la kapablo de kelkaj starigi la tuton tiel rapide, tiel efike, tiel klare -- preskaŭ ĉio en la retejo de la kongreso estis klara), kaj valoras la penon pripensi tiun kongreson profunde.   Estas multe da lecionoj belaj ene.  Tio kion mi mem volas de kongreso estas aŭdi la ideojn de la Esperantistoj, ĉu en IKU, ĉu en la parto Esperantologio, ĉu en aliaj programeroj.  Sed nun videblas, ke la registrado estas je tre alta, bonsona nivelo.  Tio ŝanĝas ĉion.  Mi persone preferas la sekvan modelon: ĉeesta kongreso ĉiudujare aŭ ĉiukvarjare, kaj virtuala kongreso kiel hibridaĵo de tiuj ĉeestaj kongresoj, kaj virtuala kongreso kiel anstataŭiganto en la neĉeestaj jaroj. 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jes, estu virtualaj kongresoj similaj al la ĉi-jara - kun konsidero de la sperto.

Vere, por tre multaj e-istoj ĉeesti UK-on apenaŭ eblas: oni devas ŝpari monon, kaj en multaj landoj estas problemoj pri vizoj ks.

Eĉ en relative bonstataj landoj iuj homoj vivas malriĉe - kaj e-istoj ja kutime ne riĉas, ĉar ne mezuras ĉion per mono, gravas la ideo... Kaj pensu pri afrikaj landoj...

Mi mem partoprenis UK-ojn en 2005 kaj 2009 - en proksimaj landoj, do la kostoj estis tolereblaj; kaj mi ne planis partopreni plu. Mi neniam havos monon por atingi Monrealon aŭ Belfaston. Ĉi-jara virtuala kongreso estis por mi vere agrabla.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.