Salti al enhavo
Ĉaba

Centra reta deponejo

Rekomendataj afiŝoj

Multaj agadas enrete utile, kaj vaste. Post iom da tempo tamen perdiĝas iliaj laboroj. 
Kial? Pro morto, ĉeso de la laboro, malapero de la retservanto, ktp.

Estus, bone se ekzistus paĝaro 

- en kies kadro ĉiuj povus kontribui sian laboron

- kiu ne dependus de sola persono aü de malgranda grupo

- kiu estus spegulita  sur pliaj retlokoj

 

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Prave, ĉe BitArkivo (https://bitarkivo.org/) estas ia interesa solvo! Ĉio estas eterne konsultebla ĉe http://archive.org tiel ke la tuta laboro de la volontuloj ekzistu eĉ se malaperas retejo, monresursoj, forpasas gvanto(j) ks.

Ivan Garcia mem diris ke li ne certas kiom longe li vivos aŭ ĉu li malaperos/kabeos kaj tiucele ĉio iras al Wayback Machine!

Estos treege utila havi ion simila por ĉiuj e-projektoj, ke ili postvivu ties kreintoj!😃

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 10/08/2020 at 03:34, Ĉaba diris:

Estus, bone se ekzistus paĝaro 

- en kies kadro ĉiuj povus kontribui sian laboron

- kiu ne dependus de sola persono aü de malgranda grupo

- kiu estus spegulita  sur pliaj retlokoj

 

Tiu estas unu el la celoj de ĉi tiu forumo.  En ĝi la temoj estas taŭge organizitaj kaj facile retroveblaj.   Esperinde, ĝi gastigos novajn laborgrupojn. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2020. 08. 12. at 00:05, Emilio Cid diris:

Tiu estas unu el la celoj de ĉi tiu forumo.  En ĝi la temoj estas taŭge organizitaj kaj facile retroveblaj.   Esperinde, ĝi gastigos novajn laborgrupojn. 

Ni diru ekzemple kie eblas atingi la numerojn de Debrecena Bulteno,  kiu estas la materia heredaĵo de longa kaj utila esperantista vivo de Tibor Papp ?

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Unue ĉiu retejo havu minimume du respondeculojn, kiuj scias la administrajn identigilojn kaj eĉ iel konas la sistemon.

Ne estas realisme krei iun ligilaron kaj esperi, ke la ligiloj restu aktualaj. Pli bone estas, ke la retejoj kaj ties enhavoj estu serĉeblaj per serĉiloj, ekz. Guglo kaj  ties Esperanta versio Kukolo.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.