Ĉaba 1 Afiŝita 10an de aŭgusto, 2020 Multaj agadas enrete utile, kaj vaste. Post iom da tempo tamen perdiĝas iliaj laboroj. Kial? Pro morto, ĉeso de la laboro, malapero de la retservanto, ktp. Estus, bone se ekzistus paĝaro - en kies kadro ĉiuj povus kontribui sian laboron - kiu ne dependus de sola persono aü de malgranda grupo - kiu estus spegulita sur pliaj retlokoj 1 Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
renato_corsetti 14 Afiŝita 10an de aŭgusto, 2020 Mi supozas, ke Emiljo kolektas ĉiujn praktikajn sugestojn en unu dokumenton, ĉu ne, Emiljo? Amike Renato Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Michela Lipari 1 Afiŝita 10an de aŭgusto, 2020 gravas konservi por ke la estonto povu antaueniri, kaj ne rekomenci chiam de nulo. La arbo sen la radikoj….. Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Radioamatoro 1 Afiŝita 11an de aŭgusto, 2020 Prave, ĉe BitArkivo (https://bitarkivo.org/) estas ia interesa solvo! Ĉio estas eterne konsultebla ĉe http://archive.org tiel ke la tuta laboro de la volontuloj ekzistu eĉ se malaperas retejo, monresursoj, forpasas gvanto(j) ks. Ivan Garcia mem diris ke li ne certas kiom longe li vivos aŭ ĉu li malaperos/kabeos kaj tiucele ĉio iras al Wayback Machine! Estos treege utila havi ion simila por ĉiuj e-projektoj, ke ili postvivu ties kreintoj!😃 Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Emilio Cid 31 Afiŝita 11an de aŭgusto, 2020 Je 10/08/2020 at 03:34, Ĉaba diris: Estus, bone se ekzistus paĝaro - en kies kadro ĉiuj povus kontribui sian laboron - kiu ne dependus de sola persono aü de malgranda grupo - kiu estus spegulita sur pliaj retlokoj Tiu estas unu el la celoj de ĉi tiu forumo. En ĝi la temoj estas taŭge organizitaj kaj facile retroveblaj. Esperinde, ĝi gastigos novajn laborgrupojn. Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj