Salti al enhavo
probal53

Esperantismo, poliglotoj kaj la laborplano

Rekomendataj afiŝoj

Karaj,

Mi pensas ke la _esperantismo_ lastatempe evoluis kaj arigis aliancanojn precipe en la poliglotaj rondoj. Ni pli kaj pli ofte diras al la publiko, prave, ke la lernado de Esperanto plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Ne cxiam temas pri la 'propedeuxtika valoro de Esperanto', kvankam ankaux tiu faktoro havas rolon. Foje temas simple pri tio ke homoj kiuj interesigxas pri la lernado de lingvoj ankaux allogigxas al Esperanto kaj gxojas trovi ke Esperanton ili sukcesas lerni tre rapide.

Kial fari apartan fortostrecxon por kapti tiujn personojn (kiuj ne nepre aligxas al la porEsperanta movado) kaj reteni ilin kiel amikojn? Utilas ilin reteni ecx pro instrumentaj motivoj. Se ili restos ligitaj al nia movado, deflanke, ili informados pri tio, kaj iliaj parencoj eventuale emos lerni Esperanton kaj aligxi al la vera movado.

Kia estu tiu fortostrecxo?

(A) Laux mi, utilas havi por ili apartajn arangxojn dum niaj UKoj, nacilingvo-cxefigajn -- eble emfazante ke estas plej bonvenaj tiuj poliglotoj kiuj scias la cxeflingvon de la kongresa lando, kaj do uzante tiun lingvon kiel laborlingvon de la apartaj arangxoj -- por ke ili havu la okazon sperti la 'veran' kongreson deflanke.

(B) Laux mi, utilas krei por ili apartajn eventojn en la horaro de la landaj asocioj -- sur tiu nivelo mi ne rekomendus ke ni enlasu ilin en la landan _kongreson_, cxar ofte la celo de la landa kongreso estas doni al la komencantoj okazon por plibonigi sian konon de Esperanto, kaj kun tiu celo ne bone sidas la bonvenigado de poliglotoj ne nepre bone konantaj Esperanton. Mia rekomendo estus ke ni havu por poliglotoj eble unu-du Malfermajn Tagojn jare en la sidejo de la landa asocio, ekzemple. Cxiu lando kiu emas enprogramigi tiun cxi ideon devos elekti propran strategion: la diverseco de situacioj estas tro granda ol ke eblus fari unu samon rekomendon cxie validan.

(C) Laux mi, landaj asocioj kun stabile funkcianta (papera kaj/aux reta) revuo, cxiuokaze devante uzi ankaux la cxeflingvo/j/n de la lando por atingi la publikon, povus krei angulon por interesi la poliglotojn. Denove, la ebleco kaj indeco de tia enprogramigo dependu de la ebloj kaj emoj en cxiu unuopa landa movado.

Eble la poliglotoj ne estu nia sola alianca sektoro. Lige kun pli vasta 'esperantismo', oni povas pensi laux similaj linioj pri -- ekzemple -- tradukistoj. Sed tio estas pli aventura fadeno, cxar ne ekzistas objektivaj pruvoj ankoraux ke Esperanto allogas tradukistojn. Ni restu cxe tio kion ni scias. Pri poliglotoj jam ekzistas konkretaj atingoj. Ni plifortigu ilin.

Amike

Probal

 

 

 

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Pli ĝenerale, lernado de lingvoj el Esperanto ŝajnas al mi multe pli taŭga ol el nacia lingvo.

Ekzemple ĉe Duolingo, multaj lingvoj lerneblas nur el la angla. Se oni malbone regas la anglan, tio ĝenas. Sed eĉ kiam oni lernas el sia gepatra lingvo ne estas tiel facile, ĉar traduko de frazoj al iu nacia lingvo ne estas tiel fidela (ekzemple rilate al strukturo de frazoj) kiel estas Esperanto. Tio ege gravas ĉe lernilo kiel Duolingo kiu ĉefe uzas tradukon de frazoj por lernigi.

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankon pro la reagoj, Charlotte kaj Didier. 

Mi esperas ke la temo trovos nicxon ie en la Strategia Laborplano, kaj ke gxin aparte sxatos iuj el la landaj asocioj. Gxuste sur la landa nivelo eblos longperspektive teni la neesperantistajn poliglotoj en amikema proksimo al nia movado. Doni okazon nur en UK-oj ja ne estos bona aliro se oni volas apudteni ilin apud ni.

Didier, mi konsentas ke lerni aliajn lingvojn surbaze de Esperanto estas koncepte tre bona aliro. En la praktiko, realigi tiajn lecionarojn kaj administri ilin estas defio preter la kapablo de la nunaj homfortoj. Sed estas bona ideo meti gxin sur la longperspektivan tagordon. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Volonte, Probal. 
En kuntekstoj ekster esperantaj eventoj, indas rigardi lingvajn kafejojn. Mi konas kelkajn bonajn ekzemplojn de tio. Temas pri homoj kiuj renkontiĝas por paroli fremdajn lingvojn. Surtable oni metas flagojn de la priparolata lingvo, do povas esti unu tablo por la franca, unu por la angla, unu por la sveda.... kaj unu por esperanto. Se aldone estas ejo kun libera libroxranko, eblas donaci librojn en Esperanto por libera pruntepreno al ĝi. Sed estus bela se la homoj, kiuj iras al la lingva kafejo, ne nur propagandas pri esperanton, sed estas malfermaj al lernado de multaj lingvoj. 

Aligatorejo ja estas enesperantuja afero, lingva kafejo eksteresperanta. Sed kiel Judith montris dum la Poliglotaj Renkontiĝoj, eblas "eksporti" la koncepton de aligatorejo al aliaj kuntekstoj ekster-Esperantujo.

Se loka esperanta klubo estas malforta, eble ili povas rigardi ĉu eblas starigi lingvan kafejon anstataŭ? Tiel eblas renkontiĝi ie por paroli esperanton, sed samtempe esti malferma al aliuloj. 

Redaktite de Charlotte S.
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi povas konfirmi ke en la lingvokafejo kiun mi helpis organizi estis efika ke homoj vidis ke Esperanto estas parolata, kelkaj konis ĝin kaj tiel eksciis ke ekzistas esperantistoj en la urbo kaj aliaj simple venis por demandi pri Esperanto kaj lernis pri ĝi de ni.

Ni ne uzis flagojn tamen, sed printitaj tabuletoj kun la nomo de la lingvo en la nacia lingvo kaj en la cellingvo.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara Probal, 

Mi tre ŝatis vian proponon. Mi mem jam organizis etan poliglotajn rekontiĝojn kaj ĝi estis tre favora al esperanto.  Mi iris al ĉiuj lingvo-tablo kaj informis pri la apo Amikumu en Esperanto, uzante facilajn vortojn kaj malrapide paroladon, kaj ĉiuj miris, ke ili kapablis kompreni. 

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.