Salti al enhavo
Dennis Keefe

Historia kaj Nuntempa Perspektivoj pri Strategio

Rekomendataj afiŝoj

Estus bone komenci lokigi antaŭajn strategiajn laborplanojn de UEA, kaj listigi alireblajn retligojn al ties fontoj se eblas.   Mi iam legis la planon antaŭ tiu de 2013, eble verkita ĉirkaŭ 2001, kaj mi trovis ĝin tre profesie redaktata.  Tiu plano kaj ĉiuj aliaj planoj iam verkitaj en la historio povas helpi informi al ni.

Krom la ene de Esperantujo strategiaj planoj ekzistas, kompreneble, strategiaj planoj de aliaj organizoj, ĉu profitcelaj aŭ ne.  Ankaŭ plej probable ekzistas literaturo kiu rilatas strategiajn ŝanĝojn kaj eĉ la procedurojn por starigi novajn planojn.  Tiaj publikaĵoj povas helpi informi nin ankaŭ. 

Bona deirpunkto de tiaj informoj estas la HBSP, "the Harvard Business School Publishing".  Ekzistas  libroj pri strategio, centoj, tio estas certa, sed tio kio eble plej bone helpos nin estas ekvidi la tielnomatajn KAZO-STUDOJN, aŭ STUDO-KAZOJN kreitajn ĉefe de Harvard en la lastaj 50 jaroj, kaj ofte vendeblaj, eĉ al individuoj je malalta prezo.

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jen Strategia Plano de TEJO, kiun mi jam ŝatas pro tio ke ĝi estas klare ordigita kaj ĝi ne estas longega dokumento.

Mi pensas ke ĝiaj ĉeftitoloj (blankaj literoj sur verda fono) estas rekte kopieblaj, kaj ni povus aldoni enhavon sub ili kiu pli taŭgas en la kunteksto de UEA.

Jen skizo, ĉefe bazita sur la plano de TEJO, sed kun kelkaj modifoj:

Movade:

  • Krei kunlaboron kun aliaj organizoj kaj sentebligi pri lingva justeco
  1. Akreditigo de UEA en internaciaj organizoj por pledi ĉe ili
  2. Aktiveco en internaciaj organizoj
  3. Partneriĝo kunlabore kun aliaj lingvorientitaj organizoj
  4. Kreado kaj pluevoluigo de reto da kontaktoj kun decidfarantoj
  5. Kunkampanjado pri inkluziveco, kontraŭdiskriminacio, lingvaj rajtoj kaj lingva justeco
  • Havi pli kvalitan aleksteran komunikadon
  1. Provizado de reuzeblaj, bonkvalitaj varbmaterialoj
  2. Liverado de profesiaj retpaĝaroj, ankaŭ por landaj sekcioj
  3. Kolektado de personaj spertoj diskonigindaj de aktivuloj kaj esperantistoj
  4. Kreado de tradukteamo, ĉefe por varbmaterialoj, subtekstoj, projektoj kaj kampanjoj
  5. Okazigo de pli kvalita alekstera informado per evoluigo de la UEA-paĝaro
  6. Engaĝado de landaj sekcioj en komunaj projektoj eŭropaj kaj ekstereŭropaj.

Organize:

  • Krei sistemon por engaĝado en UEA kaj pli forta ligo kun landaj sekcioj
  1. Disvolvado de strategio por varbado kaj mobilizado de novaj homfortoj
  2. Prizorgado de sistemo kiu faciligas la enposteniĝon kaj ekagadon (trejnistaro kiu kapablas trejni novajn komitatanojn, komisiitojn, ktp)
  3. Atingado de pli bona mezurado de nia agado kaj komunikado pri ĝi (eventuale ankaŭ UEA dungu oficiston pri komunikado)
  4. Kapablokonstruado de niaj landaj sekcioj
  • Certigi daŭripovan financan strukturon en UEA
  1. Reformado de la membreco-sistemo, kiu havas influon sur niaj financaj rezultoj.
  2. Esplorado pri novaj monfontoj
  3. Organizado de subvencipetado kun niaj landaj sekcioj kaj aliaj partneroj
  4. Progresigo de analizado, monitorado kaj raportado pri niaj financoj.
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Marko, dankon!!  Jen ekzemplo de TEJO de tre klara, bone verkita Stragegia Laborplano.  Videblas la ligo inter realo kaj alstrebataj celoj.   Ĉu eblas, ke ĉiuj Komitatanoj de UEA legu kaj pripensu tiun dokumenton de TEJO antaŭ la sesio de ĵaudo, la 13an de aŭgusto?   Nu, ne estas tiom urĝe se ni ne tro hastas pri la starigo de nova strategio.  Mi pensas, ke indas, ke oni havu tutan apartan horon aŭ du horojn por priparoli, BABILI pri ĝi, pripensi ĝin, komenci koni kaj absorbi la dokumenton.  Estus bone vidi ĝin laŭ pluraj anguloj, ĉar tiu Strategia Laborplano estas vere elstara.  Ni povas lerni de ĝi.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankon pro levi la strategian planon de TEJO. Aldone al la strategia plano, kio estas mallonga dokumento por longa tempo, por la jaroj 2018 kaj 2019 estis ankaŭ kreitaj detalaj realigplanoj, Ili detaligas kielmaniere realigi la strategion, kun klaraj atingoj dum la jaro. En internaj dokumentoj ankaŭ estas menciitaj respondeculoj. Tio ekzemplo povas montri kielmaniere de tia strategio povas esti kreita pli detala agado. Efektive por TEJO 2021-2025 ni planas kreadon de io simila strategia plano. (Mi estis parto de la teamo en 2017/2018, kiu kreis tiun Strategian Planon). 

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Charlotte, via aldona komento pri REALIGPLANOJ estas tre valora kaj trafa. 

Tio montras kiel dividi Strategion (la longdaŭra, pli ĝenerala, pli traslimaj agado) kaj REALIGOJN (kiuj povas konsisti el multege da projektoj kun limdatoj, responsuloj, kaj eventuale buĝetoj kaj mezurado-kriterioj, ktp).  Tiaj organizaj principoj, komprenataj de ĉiaj Esperantistoj, meritas iel atingi ankaŭ la Planon de UEA. 

Tia divido helpos ankaŭ la interdiskutadon pri Strategio morgaŭ la 13an de aŭgusto, je la 13a UTC en la UEA-diskutado pri Strategia Laborplano.

Se vi, aŭ ekzemple Marko, emas, kaj havas tempon, mi pensas, ke estus bone starigi novan fadenon ĉi tie en Strategia Laborplano pri ĝuste tia duflanka divido.  Ĉu vi emas lanĉi novan fadenon, ni diru STRATEGIO kaj REALIGPLANOJ?  Ĉiaokaze multan dankon pro la tre klara, trafa sistemo pri Strategio kaj ties realigo per konkretaĵoj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Estas tre esperige ke almenaŭ en TEJO oni ŝajne scias esprimi sin koncize. 

Alia afero tamen mankas al mi en la tuta diskuto: konkreteco. Precize kiujn celojn oni antaŭvidas atingi dum la venonta j kvin jaroj (aŭ kiel ajn longa estas la strategio)? Kiom da membroj en kiuj kategorioj UEA bezonas havi por atingi ilin? Se la ekzisto de Delegita Reto ne kreskigas la membraron, ĉu ne estus pli ŝage malfondi ĝin, eĉ se tio devigos nin reinventi la Asocion de nulo?

Krome, eĉ se la planoj dum la lastaj jardekoj estis terure malkonkretaj, samtempe ili estis nesufiĉe teorie bazitaj. Oni ekkomprenis (inter la unuaj, fakte) ke lingva diverseco necesas, sed aliflanke oni ne ŝatas forlasi la ideon de Esperanto kiel "la (pli) bona lingvo", kvankam ĝi ne vere havas sencon en mondo kie rasismo ne plu estas superrega. Eble ni devas esti pretaj ellabori planojn kiuj forpuŝos konsiderindan parton de la membraro, sed plifaciligos al la restontoj rekreskigi la Asocion per novaj membroj. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi konsentas ke la plano de TEJO estas bele konciza kaj klara. Kelkrilate ĝi similas al la listo de strategiaj prioritatoj en la lasta Strategia Plano de UEA, kiu resumis la konkludojn de la granda dokumento. Mi redonas ilin ĉi tie, sen la plidetaligaj punktoj kiuj difinas kiel oni laboru por tiuj celoj.

Ĝenerala problemo en la strategio de UEA estas la komplikeco de la organizo. Oni volas have strategion kiu samtempe gvidas la prioritatojn de la Estraro kaj Oficejo kaj kiu estas inspira kaj helpa por la ordinara membraro, sed ankaŭ havas ion por diri al landaj kaj fakaj asocioj, al la regionaj komisionoj, la agado ĉe UN kaj Unesko, ktp. Mi dirus, ke por tio 12 prioriatatoj estas ankoraŭ tro multe. Prefere oni havu nur 4-6 grandajn prioritatojn, kiujn oni povas konkretigi diversmaniere, depende de la agadkampo kaj situacio.


1. KONSCIIGO

Strategia prioritato 1.1. Modernigi kaj kompletigi la publikan bildon pri Esperanto. Atingi, ke Esperanto estu vaste komprenata kiel moderna, vivanta lingvo kun unika historio kaj dinamika kulturo. 

Strategia prioritato 1.2. Varbi kaj prizorgi subtenantojn kaj kunagantojn. Atingi, ke la socia valoro de Esperanto kaj UEA estu vaste rekonata, tiel ke multaj homoj kiuj ne mem uzas Esperanton tamen morale kaj finance subtenas ĝin aŭ kunlaboras kun Esperanto-organizoj por komunaj celoj. 

Strategia prioritato 1.3. Varbi, interligi kaj trejni aktivulojn. Disvolvi mondvastan reton de multaj registritaj kaj lertaj aktivuloj pri informado, eksteraj rilatoj, kaj esploro kaj dokumentado. 


 
2. KAPABLIGO
 
Strategia prioritato 2.1. Kursoj kaj ekzamenoj. Plimultigi la homojn, kiuj sukcese trapasis registritan kurson kaj internacian ekzamenon pri Esperanto, i.a. por pli fidinde pritaksi, kiom la lingvo disvastiĝas ĉiujare. 

Strategia prioritato 2.2. Trejnado de gvidaj aktivuloj. Starigi programojn por la trejnado de movadaj organizantoj (de projektoj, renkontiĝoj kaj kongresoj, asocia administrado kaj financo, monvarbado, k.s.), instruistoj, tekstumantoj (prizorgantoj de retpaĝoj, revuoj k.s.), tradukantoj, terminologoj, kaj informaktivuloj. 

Strategia prioritato 2.3. Esperanto kiel eduka movado. Kunlabori kun organizoj je ĉiuj niveloj de la movado por doni al instruado, trejnado, kaj tutmondeca edukado pli altan prioritaton en la planado, komunikado kaj agado.

 
3. KOMUNUMO
 
Strategia prioritato 3.1. Plivastigi kaj disvolvi la uzadon de la servoj de UEA. Temas ne nur pri pligrandigo de la nombroj de uzantoj, sed ankaŭ pri pliprofundigo de la uzanto-sperto. 

Strategia prioritato 3.2. Fari pli facila, alloga kaj kontentiga la partoprenon en konkretaj kulturaj kaj fakaj agadoj. Per tia partopreno oni firmigas senton de aparteno al la movado (kaj al UEA), kaj krome pludisvolvas la proprajn lingvajn kapablojn kaj kulturan kleron. 

Strategia prioritato 3.3. Disvolvi la solidaran helpagadon. Multaj homoj donacas al la fondaĵoj de UEA, iuj kluboj kaj asocioj entreprenas la proprajn solidarajn agadojn, kaj diversaj individuoj helpas aliajn individuojn, klubojn, projektojn ktp. La kampon eblas multe plifortigi per bona komunikado pri bezonoj, subten-ebloj, rezultoj kaj simile.
 
 
4. KUNORDIGO

Strategia prioritato 4.1. Evoluigi pli aktivan kaj koheran organizan kernon. La ĝisnuna sistemo Estraro-Komitato-Centra Oficejo malbone funkcias diversrilate. Necesas krei pli grandan kernan teamon kiu laboras sub komuna strategio, komunikas intense kaj efike inter si, kaj interkonsile prizorgas la ĉefajn agadkampojn. 

Strategia prioritato 4.2. Restrukturi kaj plivigligi la rilatojn kun la diversaj aliĝintaj kaj kunlaborantaj landaj asocioj. En la nuna sistemo, aliĝo kaj kunlaboro havas precipe formalan signifon kaj ne estas rekte ligitaj al specifaj formoj de kunagado. Necesas reformi la sistemon por pli bone kombini la fortojn de la diversaj asocioj kaj disvolvi kulturon de kunlaboro kaj kunplanado. 

Strategia prioritato 4.3. Plisanigi kaj plivastigi la financojn per kreskigo de rimedoj kaj pliefikigo de servoj. La kapitalo de UEA multe kreskis en la lastaj tridek jaroj, sed kreskis ankaŭ la kostoj kaj malkreskis la enspezoj (precipe pro ŝrumpo de la membraro). El tio sekvas konstanta premo al la buĝeto kaj manko de rimedoj por novaj iniciatoj. Necesas do provi plibonigi ambaŭ flankojn de la spezokonto – malaltigi la kostojn kaj altigi la rimedojn. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kiel vi vidas, la plano de TEJO certe estas inspirita de la plano de UEA. Inter alie mi volis montri ĝin ĉar estis diskutoj pri la longeco de la plano. Certe ĉiu plano farita bezonas kovri la kampojn, en kie estas laboremaj homoj. Kaj kiel Mark skribas, UEA havas vastan agadkampon, do ne eblas krei tro malvastan strategian planon.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.