Salti al enhavo
Telemo

La katatosfro de la 4 K-oj

Rekomendataj afiŝoj

Post la fruktodona VK venas al mi tiu opinio: la K-oj (kapabligo, konsciigo ktp) tute ne taŭgas por trafa strategio. Legante la diversajn agadojn indikitajn en la 4 K-oj oni vidas sinsekvon de proponoj, de agadetoj, estas kvazaŭ katalogo senfina kaj ĥaosa. Kiel trovi en tia katalogo motivon por alporti sian laborforton, por sukcese fari laŭ tre difinita plano?

Kaj legante la diversajn ĵus skribitajn proponojn mi konstatas ke tiu problemo estas la sama. Ekzemple mi legis la proponon de Probal: estas rilate al la poliglotaj rondoj (nu kial ne?) kaj li finas sian proponon per tiu eta frazo : "Ni plifortigu ilin". Nu refoje bone! Sed kie estas plano? Ne estas kaj estas normale!

Ni memoru la tre interesan rakonton de Duncan: (li almenau dufoje rakontis ĝin)

Nia prezidanto raportis pri iu ĉefo kiu sola pensis strategion. ĉiuj legis kaj neniu faris! Poste, ĉiu oficisto, ĉiu komizo alportis siajn ideojn kaj ĉiuj kune ili konstruis motivigan planon

Do de tiu VK mi retenas nur unu vorton por sukcesoj : KUNLABORO! ne nur por realigi sed antaŭ realigo unue por konstruo.

Sekve mia propono estas simpla :

Per la teknikaj rimedoj ni scias ke eblas virtuale kunsidi kaj konkrete kunlabori, do ni faru tion.

Do unua etapo : arigi membrojn por decidi pri agadkampo grava nun

Post tiu decido, dua etapo arigi membrojn kiuj deziras labori pri tiu agadkampo, kaj cerbumi pri la celoj (aŭ nur unu celo, kiel ekzemple enkonduki Esperanton en elementajn lernejojn aŭ iu alian celon)

tria etapo : fari diagnozon kaj trovi la diversajn ŝtupojn por atingi la celon, kaj paŝo post paŝo decidi ĉu la diversaj ŝtupoj estas trafaj, maltrafaj kaj adapti la agadplanon laŭ la malfacilaĵoj

Kompreneble necesas regule kunveni por adapti ktp

Kompreneble diversaj membroj laboras pri diversaj temoj laŭ la agadkampoj deciditaj.

Por trafa strategio necesas KONKRETAJ agadplanoj, kiuj ebligos sukcesigi Esperanton.

Kompreneble jam ekzistas tre gravaj agadoj en kunlaboro kun UN kaj Unesko ekzemple, kaj tiuj gravaj agadoj devas daŭrigi!

Amike

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.