Salti al enhavo
Dennis Keefe

Nepraj Voĉoj pri Strategio kaj UEA

Rekomendataj afiŝoj

Estas spertaj Esperantistoj kiuj starigis multajn, longdaŭrajn, sukcesajn, ripeteblajn projektojn kaj strategiojn pri, per, kaj por (vidu, Didier Janot, supre, kaj ankaŭ eksterliste Germain Pirlot) nia lingvo en la lastaj dek jaroj.  Plejparte ili “entreprenikas”, kaj tion ni bezonas.  Helpos al ni en nia tasko pripensi strategion se ili skribos siajn ideojn kaj rekomendojn en la Forumo de UEA ĉi tie.

Jen kelkaj el tiaj Esperantistoj:

Chuck Smith
Emilio Cid
Francesco Maurelli
Laszlo Szilvasi
Lu Wunsh-Rolshoven
Peter Balazs
Richard Delamore
Zlatko Tisljar

Ni bezonas lerni de ili.  Lerni.  Eble tio estas alia fundamenta ŝtono en la domo de nia Strategio.  LERNO-ORGANIZO (Senge, “The Fifth Discipline).  Tie la ideoj de Stefan MacGill kaj TEJO estas kernaj kaj meritas pli da pripensado, kunpensado, kunpensigado (universitato.io grupo).  Kiel prilumi nian lernovojon, por ke UEA estu pli efika rilate INFORMADON, INSTRUADON, KULTURON (libroj, revuoj, jutubaĵoj, muziko, ktp) kaj la utiligadon de INTERRETO por antaŭenigi la bazajn celojn de la Asocio?

 

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankon Dennis por la respondo. Mi iomete hezitas investi tro da laboro en ĉi tiun agadon, ĉar la altaj tavoloj de UEA de jaroj sisteme ignoras proponojn de spertuloj kaj fidas la amatoroj. Precipe, kiam ili estas senpagaj (kaj senefikaj). Aŭ maljunaj.

Mi sekvis la dramon de malproksime kaj preferis investi mian labortempon loke. Kaj ankaŭ tie necesas herkula batalo kontraŭ veteranoj. Almenaŭ nun oni ne plu povas riproĉi, ke mi estas junulo sen spertoj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.