Dennis Keefe 25 Afiŝita 11an de aŭgusto, 2020 Estas spertaj Esperantistoj kiuj starigis multajn, longdaŭrajn, sukcesajn, ripeteblajn projektojn kaj strategiojn pri, per, kaj por (vidu, Didier Janot, supre, kaj ankaŭ eksterliste Germain Pirlot) nia lingvo en la lastaj dek jaroj. Plejparte ili “entreprenikas”, kaj tion ni bezonas. Helpos al ni en nia tasko pripensi strategion se ili skribos siajn ideojn kaj rekomendojn en la Forumo de UEA ĉi tie. Jen kelkaj el tiaj Esperantistoj: Chuck Smith Emilio Cid Francesco Maurelli Laszlo Szilvasi Lu Wunsh-Rolshoven Peter Balazs Richard Delamore Zlatko Tisljar Ni bezonas lerni de ili. Lerni. Eble tio estas alia fundamenta ŝtono en la domo de nia Strategio. LERNO-ORGANIZO (Senge, “The Fifth Discipline). Tie la ideoj de Stefan MacGill kaj TEJO estas kernaj kaj meritas pli da pripensado, kunpensado, kunpensigado (universitato.io grupo). Kiel prilumi nian lernovojon, por ke UEA estu pli efika rilate INFORMADON, INSTRUADON, KULTURON (libroj, revuoj, jutubaĵoj, muziko, ktp) kaj la utiligadon de INTERRETO por antaŭenigi la bazajn celojn de la Asocio? 1 Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Roland Schnell 4 Afiŝita 11an de aŭgusto, 2020 Bv. klarigi al mi, kial mia nomo "Roland Schnell" ne estas en la listo? Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Dennis Keefe 25 Afiŝita 11an de aŭgusto, 2020 Ĉar Dennis Keefe havas malbonan memoron 😀 Ek, Roland. Nun estas via vico. Vi scias strategion tre bone. Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Roland Schnell 4 Afiŝita 11an de aŭgusto, 2020 Dankon Dennis por la respondo. Mi iomete hezitas investi tro da laboro en ĉi tiun agadon, ĉar la altaj tavoloj de UEA de jaroj sisteme ignoras proponojn de spertuloj kaj fidas la amatoroj. Precipe, kiam ili estas senpagaj (kaj senefikaj). Aŭ maljunaj. Mi sekvis la dramon de malproksime kaj preferis investi mian labortempon loke. Kaj ankaŭ tie necesas herkula batalo kontraŭ veteranoj. Almenaŭ nun oni ne plu povas riproĉi, ke mi estas junulo sen spertoj. Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj