Leandro Abrahão 1 Afiŝita 11an de aŭgusto, 2020 La tuta papera Jarlibro tre bone sidus en apo. Apo kun ĉiuj informoj, alireblaj por ĉiuj membroj. Cetere, plurfoje mi deziris kontakti nedelegitan membron, kaj en uea.org aperas nur informoj pri delegitoj. Certe tia apo kostus multe. Tamen, jen tre financinda afero. Mi elkore esperas pri tiaĵo. La enhavo estus parte alirebla. La ceteron oni alirus post membriĝo en UEA. La eblon membriĝi donus la apo mem. Nu, pensi pri tio igas mian koron ekbati alie (plej sincere)... Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Roland Schnell 4 Afiŝita 12an de aŭgusto, 2020 Tre taŭga propono. Oni povas filtri la adreson tiel, ke por nepagita aliroj estas prezentita nur la urbo aŭ regiono, sen adreso, telefono, ktp. Pasporta servo iam provis apliki similan sistemon, sed tiel fuŝe realigita, ke neniu ŝatas uzi ĝin. Do la varba efiko vaporiĝis. La kostoj de la Apo ne estas la problemo. La kostoj troviĝas en la datumbazo malantaŭ la apo. Se ne necesas inventi la radon, ĉar solvoj ekzistas. 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj