Salti al enhavo
Chen Ji

Aldoni freshajn enhavojn en la laborplano

Rekomendataj afiŝoj

Karaj,

Mi legis la Strategian Laborplanon de UEA 2013-2017, laŭ mi ĝi estas perfekta kaj praktikebla, la problem estas, ke kun la disvolviĝo de la movado kaj la teknologio, ni povas pli perfektigi ĝin per aldono de novaj informoj, ekzemple

1.    En la plano estas pluraj retejoj, kiuj havas diversajn rolojn en Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo, tamen tiuj retejoj servas chefe por komencantoj, kiuj chefe havas bazon en lernado de la lingvo, ni nun bezonas pli da homoj ekscii la lingvon Esperanton por havigi al ni pli da subtenantoj kaj lantentaj e-istoj, do pli bone, ke ni turnu nin al sociaj retejoj, kiuj kolektighas plejmulto de junuloj kaj retumantoj, ekzemple UEA fondas komisionon aŭ organizon, kiuj havas du chefajn taskojn nome plifortigi la laboron pushi la Espernaton al publiko, kaj en diversaj sociaj platformoj diskonigi Esperanton, ekzemple en TikTok, facebook, Twitter au aliaj, kvankam nun UEA havas konton en facebook tamen tiuj kontoj servas nur inter e-istoj, sed ne por la publiko, nun ni bezonas, ke la publiko eksciu Esperanton.

2.    Pli diversigi la enspezajn manierojn: la nunua chefa enspeza maniero por UEA dependas de kotizo kaj subvencio, sed UEA multe investas en konstruado de retejoj, kiuj havas rolon lernigi la lingvon, do povas pripensi iom shanghi la senpagan lernigon al paga, tio helpos al tiuj retejoj plibonigi la homforton kaj produkti plibonan enhavon, kaj samtempe redukti la sharghon de UEA. 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La monavida etoso, kiu pli kaj pli regas la pensadon de multaj esperantistoj, ne povas gvidi al la dezirat celo. La senpaga instruo estas la vaste malfermita enirejo al la movado. Se on malgrandigas la pordon per la postulo de mono, oni tuj perdas lernanojn.

Por UEA gravas nur la Esperantistoj, kiuj parolas Esperanton. La kategorio "simpatianto" sen kompreni la lingvo eble teorie ekzistas kiel deziro. Ĝi postulus flegdon de la kontakto en la koncerna nacia lingvo. Tial UEA lasas ĉi tion al la landaj asocioj. Sed eĉ tiuj plejparte ignoras la eblecojn. Sola ekzemplo estus la kontaktoj al UN kaj UNESCO kun duba rezulto rilate la financaj efikoj.

Oni povas el la spertoj de la lastaj jardekoj supozi, ke oni bezonas 1.000 lernantojn, de kiuj eble 1 % restos fidela al la lingvo, kaj el tioj nur malgranda parto individue aliĝas al UEA.

Kompreneble UEA povas sekvi la primitivan neoliberalan manieron kaj ĉie postuli monon. Tio nur funkcias, se la mono por la pagantoj estas bona investo pro la utilaj servoj.

En la altaj tavoloj de UEA regas la fikcio, ke UEA estas valoro en si mem. Oni konstante petegas pri "subteno" kaj subteno nur estas financa. Pri aliaj formoj de subteno oni nek pripensas, ne havas strategion.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 11 horoj, Chen Ji diris:

ni povas pli perfektigi ĝin per aldono de novaj informoj,

Tre bona ideo, mi kunsentas, Chen Ji, daŭrigi konstruante super la jam ekzistanta ellaborita bazo kaj aldoni ion dezirindan novan, kiel konvenas.

 

Citaĵo

plifortigi la laboron pushi la Espernaton al publiko, kaj en diversaj sociaj platformoj diskonigi Esperanton,

Pli forte puŝi Esperanton al la publiko povus laŭ mi konduki al iom malsamaj efikoj, depende de kiel oni volus tion fari. Vaste reklami la ideon, povus bedaŭrinde ankaŭ provoki, ke multaj homoj ne bone komprenus kaj komencus malatenti (aŭ eĉ tute turni sin for).

Supozeble tre dependus de la situacio kaj interrilato (aŭ ankaŭ de kutimoj, kiuj povas ja esti rimarkinde malsamaj en malsamaj landoj aŭ kulturoj). Se eblus pli vaste oferti interesan enhavon, almenaŭ parte en Esperanto, tio ja tre verŝajne povus havi interesigan efikon.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 10 horoj, Roland Schnell diris:

Oni konstante petegas pri "subteno" kaj subteno nur estas financa. Pri aliaj formoj de subteno oni nek pripensas, ne havas strategion.

Mi ja kredas ke en UEA devas esti pli da eblecoj aktiviĝi por vasta aro da celoj:

Kontribuado per agado en pli da malformalaj laborgrupoj, kiuj tamen kunlaboru inter si.

  • grupo da teĥnikistoj
  • grupo da grafikistoj
  • grupo de tradukemuloj
  • grupo pri genra egaleco
  • grupo pri kongresoj
  • grupo pri aktivula trejnado
  • grupo pri eksteraj rilatoj
  • grupo pri infana kaj adoleska agado
  • grupo pri universitata agado (kiel dum la VK kreiĝis universitato@groups.io)

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Pli ĝenerale, ni devas pensi pri kreskigo de rimedoj - ĉefe homaj kaj financaj. Evidente la du estas kunligitaj, simple pri la fakto, ke homoj ofte havas limigitan eblecon investi sian tempon kaj energion en senpaga laboro. Sed ili ne estas samaj, kaj mi kredas ke UEA povus multe pli bone mastrumi siajn volontulajn fortojn (kaj investi pli en kapabligo/trejnado).

Kvankam neniu povas nei la gravecon de novaj lernantoj de Esperanto, ŝajnas al mi ke tio neniam en la pli ol 110-jara historio de UEA tio apartenis al ĝiaj respondecoj. Ĝi jes laŭ mi povus pli proksime kunlabori kun ILEI pri instruista trejnado ktp, sed ĝia celpubliko devas resti homoj, kiuj jam lernis la bazon de la lingvo. (La nova retejo uea-facila estas tamen genia ponto al tiuj novlernantoj.)

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2020/8/12 at 14:51, Roland Schnell diris:

La monavida etoso, kiu pli kaj pli regas la pensadon de multaj esperantistoj, ne povas gvidi al la dezirat celo. La senpaga instruo estas la vaste malfermita enirejo al la movado. Se on malgrandigas la pordon per la postulo de mono, oni tuj perdas lernanojn.

Jes, pagi por lernado aspektas iom monavida, tamen se UEA kaj ghiaj fakaj asocioj havas financan malfacilon, tio estas provebla solvo. 

 

 Oni povas el la spertoj de la lastaj jardekoj supozi, ke oni bezonas 1.000 lernantojn, de kiuj eble 1 % restos fidela al la lingvo, kaj el tioj nur malgranda parto individue aliĝas al UEA.

Jes, tio estas natura afero, junuloj ne estas tiel fidela al organizo, tamen se la lernigaj retejoj povas ludi rolon novan komunumon kaj iom pagigi la lernantojn, formighos tie novaj grupoj kiel kluboj, chu ne.

 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

 

Citaĵo

Jes, pagi por lernado aspektas iom monavida, tamen se UEA kaj ghiaj fakaj asocioj havas financan malfacilon, tio estas provebla solvo. 

La mono iras al la kaso de la institucio, kiu organizas la instruadon. Ĉu UEA estas lernejo? Kutime kursoj por komencantoj estas afero de lokaj grupoj. La spertoj pri pagendaj kursoj estas malsamaj, sed ne estas afero, per kiu iu gajnas monon. Tiuj kursoj estas pilota agado por akiri membrojn. La barilo ne estu tro alta.

Citaĵo

Jes, tio estas natura afero, junuloj ne estas tiel fidela al organizo, tamen se la lernigaj retejoj povas ludi rolon novan komunumon kaj iom pagigi la lernantojn, formighos tie novaj grupoj kiel kluboj, chu ne.

Tio estas tipa revo iomete for de la realeco. Por formi novajn klubojn necesa "kritika maso" de lernantoj.

Oni devus alludi la problemon, kial la ekzistantaj kluboj ne estas allogaj por novuloj. Ni havas spertojn en Berlino.

Redaktite de Roland Schnell
tajperaro

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2020/8/13 at 05:02, Mark Fettes diris:

Kvankam neniu povas nei la gravecon de novaj lernantoj de Esperanto, ŝajnas al mi ke tio neniam en la pli ol 110-jara historio de UEA tio apartenis al ĝiaj respondecoj. Ĝi jes laŭ mi povus pli proksime kunlabori kun ILEI pri instruista trejnado ktp, sed ĝia celpubliko devas resti homoj, kiuj jam lernis la bazon de la lingvo. (La nova retejo uea-facila estas tamen genia ponto al tiuj novlernantoj.)

La rilatoj kun internaciaj organizoj sendube estas grava tasko de UEA, tamen kreskigho de membro de UEA estas sama grava, pripensu kiam UEA kreskighas al la asocio kun plej granda membronombro, chu UN ech Unesko ne emfazas ghian ekziston? Estas proponinde, ke en la nova strategio kreskigi membrojn, subteno al fakaj kaj landaj asocioj por diskonigi Esperanton.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 20 horoj, Roland Schnell diris:

Oni devus alludi la problemon, kial la ekzistantaj kluboj ne estas allogaj por novuloj. Ni havas spertojn en Berlino.

Junuloj havs ilian pensmanieron, do ni povas iom turni nin por konforme al ilia shanghigho.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 8/12/2020 at 23:02, Mark Fettes diris:

[...] mi kredas ke UEA povus multe pli bone mastrumi siajn volontulajn fortojn (kaj investi pli en kapabligo/trejnado). [...]

Je 8/12/2020 at 19:44, Marko diris:

Mi ja kredas ke en UEA devas esti pli da eblecoj aktiviĝi por vasta aro da celoj:

Kontribuado per agado en pli da malformalaj laborgrupoj, kiuj tamen kunlaboru inter si.

  • grupo da teĥnikistoj
  • grupo da grafikistoj
  • grupo de tradukemuloj
  • grupo pri genra egaleco
  • grupo pri kongresoj
  • grupo pri aktivula trejnado
  • grupo pri eksteraj rilatoj
  • grupo pri infana kaj adoleska agado
  • grupo pri universitata agado (kiel dum la VK kreiĝis universitato@groups.io)

Al mi ŝajnas ke tiuj du afiŝoj kune tre bone funkcias: ja endas ke la volontula forto havu kaj la bezonatajn lertojn kaj taŭgan lokon por povi kune agadi por UEA.

Pri lertoj: miasperte multaj volontuloj jam estas ege lertaj pro ilia profesia vivo kaj pere de interŝanĝoj en laborgrupoj ili povas samtempe plilertiĝi kaj plilertigi.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.