Salti al enhavo
Marko

Strategia kaj Realigaj Planoj

Rekomendataj afiŝoj

Laŭ peto de Komitatano Keefe mi kreas ĉi tiun novan fadenon, post riĉiga komento de fare de Charlotte, Komitatano de TEJO:
"Aldone al la strategia plano, kio estas mallonga dokumento por longa tempo, por la jaroj 2018 kaj 2019 estis ankaŭ kreitaj detalaj realigplanoj, Ili detaligas kielmaniere realigi la strategion, kun klaraj atingoj dum la jaro. En internaj dokumentoj ankaŭ estas menciitaj respondeculoj. Tiu ekzemplo povas montri kielmaniere de tia strategio povas esti kreita pli detala agado. Efektive por TEJO 2021-2025 ni planas kreadon de io simila strategia plano. (Mi estis parto de la teamo en 2017/2018, kiu kreis tiun Strategian Planon)."

Laŭ Komitatano Keefe:
"Tio montras kiel dividi Strategion (la longdaŭra, pli ĝenerala, pli translima agadoj) kaj REALIGOJN (kiuj povas konsisti el multege da projektoj kun limdatoj, responsuloj, kaj eventuale buĝetoj kaj mezurado-kriterioj, ktp).  Tiaj organizaj principoj, komprenataj de ĉiaj Esperantistoj, meritas iel atingi ankaŭ la Planon de UEA. 

Tia divido helpos ankaŭ la interdiskutadon pri Strategio morgaŭ la 13an de aŭgusto, je la 13a UTC en la UEA-diskutado pri Strategia Laborplano."

Mi konsentas ke en UEA apud Strategia Plano ankaŭ ekzistu Realigplanoj, por ke ni kunigu abstraktajn celojn kaj konkretajn agadojn.

 

 

Redaktite de Marko

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi plene konsentas. Ne bone funkcias provi fari strategion kaj laborplanon en la sama dokumento, precipe se oni celas, ke la strategio estu konciza kaj inspira.

Indas pensi ankaŭ pri celdeklaro kiel parto de la strategio. Celdeklaro devas resumi la kernajn valorojn kaj vizion de organizo; ĝi estas do eĉ pli longperspektiva ol la strategio mem, kiu devas respondi al la konkretaj sociaj kaj historiaj kondiĉoj de difinita periodo.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton,

mi forte opinias pri la neceso de strategia plano kaj realigplano kiel du apartaj dokumentoj. 

En Forumo Junulara Eŭropa, iam ni eĉ havis 3 malsamajn dokumentojn: 

- Strategiaj prioritatoj (6-jaraj)
- Laborplano (2-jara, do samkiel la mandato de la Estraro)
- Realigplano (1-jara, kaj farita de la Estraro mem)

 

Mi pensas ke indus havi pli ĝeneraln dokumenton kun:

- Misio - Vizio - Valoroj

- Fokuskampoj 

- Strategiaj prioritatoj

Tio estu sinteza dokumento kiu alvenu al plejeble multe de niaj membroj. 

Poste eblus havi pli detalajn (kaj mallongperspektivajn) realigplanojn kie por ĉiu strategiaj prioritato, ni havu SMART-celojn kaj por ĉiu celo en skemeca formo ni povus difini indikilojn, sukcesfaktorojn, respondeculon kaj buĝeton. Tio estu je interna uzo de la Estraro, de la Oficejo kaj eventuale de la Komitato kaj de komisionoj laŭ ties specifa agadkampo.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi volis prikomenti la du vortojn VIZIO kaj MISIO.  Tiuj du terminoj rutine internacie uzadas en entreprenoj kaj ĉiaj organizoj kiam oni parolas pri la plej altnivelaj celoj, principoj kaj valoroj de la organizo.  Tio estas normala, kaj neniu en iu ajn firmao pensas pri la religiaj kromsignifoj de tiuj vortoj.  La problemo estiĝas kiam ni Esperantistoj volas uzi ilin por komuniki al nefakaj publikoj ene aŭ ekstere de UEA.  Pensu, ke pro tio, ke tiuj du terminoj estas FAKVORTOJ, multe da eĉ bone edukitaj Esperantisotj ne komprenas la signifon spite al pli kaj pli da eksterfaka uzado en la lastaj jaroj.   Do la uzo de VIZIO kaj MIASIO estas estas komunikado-problemo.  La termino CELDEKLARO, uzata de Mark supre, estas bela solvo, ĉar komprenita de fakuloj kaj nefakuloj, kaj samtempe sen kromsignifoj kiuj povas iom konfuzi homojn.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi bone povus vivi kun VIZIO kaj MISIO, precepe ĉar esperantistoj devas alkutimiĝi al la nuntempaj metodoj de grandaj entreprenoj kaj organizoj, anstataŭ etene resti en sia propra kaĉo (tradicio), kiu estas el la mezo de la 20a jarcento, se ne pli frue. La malefikaj decidaj kaj adminstraj strukturoj (komitato, estraro) estas alia problemo.

Eble la solvo de "Esperanto Ltd." ne estis la plej malbona ideo, sed kaŭzis proteston.

Kvankam mi persone preferus "esperanto.coop", retadreso kiun komitatano Weidmann (CH), blokis antaŭ kelkaj jaroj, sed nenion faris. Kelkaj francaj Eo-strukturoj estas surpapere "Kooperativo" - tute ne temas pri komunismo aŭ socialismo, kiel multaj timas. Eĉ en Germanio Bankoj kaj Agrikulturistoj estas "Genossenschaft" kaj la ideo iĝas pli kaj pli populara, eĉ ĉe "Startups" kun sociaj kaj ecologia respondeco.

Redaktite de Roland Schnell
tajperaro

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.