Salti al enhavo
Diccon Masterman

La Asocio devas ĉesi esti eŭrocentrema

Rekomendataj afiŝoj

LA E(S)TONTECO DE UEA

Ni konsideru la financan aspekton de la Asocio.

La UK ĉiam celis fari profiton por la Asocio.  Enspezoj venis de la aliĝkotizoj, makleraĵoj pro la prizorgado de loĝigaj servoj kaj ekskursoj, luado de ĉambroj en la kongresejo, reklamoj, donacoj k.c.  Kompare kun komercaj internaciaj kunvenoj la UK estas nekredeble malaltekosta sed ĉiam estis plendoj pri la kosto.  La problemo – kiu ankoraŭ subfosas la aktivadon de la Asocio – estis kaj ankoraŭ estas la kurzo.  Aliĝo al UEA, aliĝo al la UK, aĉeto de libroj, abono al la Revuo – ĉio devas esti pagata en la kurzo de la sidejo de la Asocio.  La sidejo de UEA ĉiam estis en unuamonda lando kaj fiksis siajn kotizojn ĉu en svisaj frankoj, britaj pundoj aŭ nederlandaj guldenoj.  Nun en eŭroj.  Fondaĵo Canuto, kiu celas subvencii homojn en nepagipovaj landoj, kaj reduktitaj aliĝkotizoj por homoj en duamondaj kaj triamondaj landoj nur povis grati la problemon kiu estas ulcero kiu, kiel la kronviruso, estis antaŭenportata ĝis grava malsaniĝo, malsaniĝo kiun ni nun atestas jam de pluraj jaroj.

La sama principo aplikiĝis kaj aplikiĝas al ĉiuj servoj de UEA: la libroservo, la revuo, la salajroj de la oficistoj, la domo, la maŝinaro, vojaĝado ktp – ĉio devas esti pagata per eŭroj.  La oficistoj ĉiam laboregis ĝis la noktaj horoj kaj ricevis magran salajron (mi kalkulis ke mi gajnis ĉ. £8000 jare pro kio mi nun ricevas nederlandan pension de ĉ. €400 jare), sed tio ne sufiĉe mildigas la bazan problemon.

La situacio en la lastaj jardekoj grave malpliboniĝis pro la universaleco de la interreto kiu signifas ke, ekzemple, ne eblas enspezi makleraĵojn pro la Loĝiga Servo de la UK ĉar oni povas mendi loĝadon rete je malpli alta kosto.  Oni nun povas esti interreta E-isto sen la bezono aliĝi al UEA kiel pruvas la kriza falo de la membraro.  Antaŭ 100 jaroj UEA havis ĉ. 7000 membrojn kaj nun havas preskaŭ la duonon (depende de kiel oni kalkulas la membraron pro la malsamaj kategorioj).  Sed tiu falo ne spegulas la kvanton da E-istoj en la mondo.  Tute male.  Kaj UEA neniam povas esti indikilo de tiu kvanto ĉar la financa diskriminacio kreita de la kurzo malebligas universalan aliĝemon. 

En 1980 mi ĉeestis la UK-on en Brazilio.  Post la malfermo de la kongreso centoj da brazilaj E-istoj aliĝis al la kongreso kaj ankaŭ al la Asocio ĉar ili rajtis pagi favorpreze en realoj sen alfronti la problemon de la kurzo.  En tiu jaro Brazilo havis rekordan nombron de membroj de UEA pri kiuj ni neniam antaŭe konsciis… dum nur unu jaro.  Poste ili ne plu povis pagi la membrokotizon kaj tiuj centoj da brazilaj Esperantoj kvazaŭ malaperis en la amazonian ĝangalon.  Tiu ekzemplo perfekte substrekas la kernon de mia tezo rilate la financan situacion.

Ni nun konsideru la aspekton de la Asocio kiu koncernas ĝiajn rilatojn kun la ekstera mondo.

Mi vetas ke ne estas eĉ unu el vi kiu ne devis respondi al la demando “Kiom da homoj parolas Esperanton?”  La respondo, kompreneble, estas ke oni nur povas tre proksimume taksi ĉifron pri kiu ĉiuj daŭre pridubas.  Sed la sekva demando povas esti “Kiom da membroj estas en UEA?” – ege embarasa demando.  “Ĉu la movado kreskas?”.  Kiel aserti jese sen statistika pruvo?

UEA travivas financan kaj membraran krizon kaj la du branĉoj de la problemo estas ligitaj tiel ke la solvo de unu devus solvi la alian.  Mi estas forte konvinkita ke la nuna kruta forfalo de la membraro kaj la ligita katastrofa malekvilibro en la spezokonto de la Asocio neeviteble kaŭzos la morton de la Asocio se oni ne ŝanĝas la nunan politikon.  La morto estos malrapida, doloriga kaj hontiga en momento kiam Duolingo montras al ni ke milionoj da homoj interesiĝas pri Esperanto en mondo kiu bezonas Esperanton.

Multaj rezonas ke UEA bezonas prestiĝan sidejon.  Nu, ekzistas kvazaŭsidejoj de UEA en Bruselo, Parizo kaj Novjorko, urboj kiuj ĉiuj estas pli prestiĝaj ol Roterdamo.  Nenio malhelpas deklari unu el tiuj la sidejon de UEA eĉ se la stabo konsistas nur el kelkaj volontuloj kaj eventuale la Ĝenerala Direktoro.  La grava afero estas establi administran sidejon en dua- aŭ triamonda lando kies ĉefa celo estas varbi dua- kaj trialandajn membrojn de la Asocio kiuj nur devos pagi la ekvivalenton de kelkaj eŭroj por esti membroj.  Se ni solvos la problemon de la kurzo kaj povos fanfaroni pri centmila membraro, laŭ la principo de “malgranda profito – granda enspezo” ni povos fiere komuniki kun Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO nome di nia centmila membraro kaj ni ne plu devos embarasiĝi kiam oni pridemandas nin pri la membronombro de la Asocio.

Ĝis nun oni forte rezistis ĉi tiun solvon kiun oni pridebatas jam de multaj jaroj.  Ĝi estos tertremiga skuo por la nuna oficistaro kiu verŝajne perdos sian laboron sed tiu oficistaro jam estis skuita kaj parte detruita.  La nuna reduktita oficistaro absolute ne povas pravigi la daŭran uzon de la domo en Nieuwe Binnenweg.  Oni parolas pri parta ludonado de ĝi, sed tio estas nura egoismo fare de la Estraro.  La domo devas esti vendita kaj la administrado de la Asocio devas esti bazata en lando kies kurzo ebligas al ĉiuj pagi la aliĝkotizon. 

Antaŭ pluraj jaroj mi verkis artikolon ĉi-teme por la Revuo en periodo kiam Probal Dasgupta estis Prezidanto de UEA kaj mi sugestis ke Hinda Unio povus esti kandidato por la relokiĝo.  La redaktoro rifuzis publikigi mian artikolon.  Mi sendis miajn proponojn cirkulere al la tuta Estraro.  Neniu estrarano eĉ agnoskis ĝin.  Mi pridiskutis la temon kun Humphrey kiu ankaŭ ne favoras la ideon, kaj mi forte respektas lian saĝecon.  Tamen, nenio intertempe igis min ŝanĝi mian opinion.

Antaŭ ol foruzi la kapitalon de la Asocio tio devos esti konservita prudente por daŭre generi interezon por la ceteraj aktivecoj de la Asocio.  Laŭ la nuna direkto la kapitalo forkonsumiĝos.

Oni protestas ke Biblioteko Hodler devas havi taŭgan hejmon.  Tio ne devus esti nesuperebla problemo.  Eble la Internacia Muzeo en Vieno estos preta teni ĝin.

La UK devos daŭri kaj se oni sukcesos organizi ĝin plejparte en tria- kaj duamondaj landoj ĝis restabiliĝo de la financa bazo de la Asocio (verŝajne tio bezonos kelkajn jarojn), ĝi verŝajne povos esti pli/malpli finance memstara.  Tamen, oni notu ke la spezokonto de la UK ne entenas la salajron de la KKS kiu tial devus esti dungita en la lando de la administrejo; la sama principo aplikiĝu al la Libroservo.

Resume, ni jam vidis ke la Asocio parte agnoskis ke la siatempa sistemo ne plu funkciis tiel ke la redaktorado de la Revuo devis ĉesi esti farata de salajrata oficisto; la Ĝenerala Direktoro devis fariĝi fluganta fantomo bazita en du landoj kiuj ne estas Nederlando; granda parto de la stabo devis esti maldungita.  Sed la domo, kiu tial fariĝis granda anomalio, daŭre ekzistas kaj drenas la rimedojn de la Asocio kune kun ĉiuj ceteraj elspezoj pro salajroj kaj ceteraj unuamondaj kostoj.

Se iu volas protesti ke tre malalta aliĝkotizo signifos ke estos tre malaltaj enspezoj, mi atentigas ke la kotiztabeloj de UEA ĉiam diskriminaciis inter aliĝemuloj el malsamaj landoj.  Tiu diskriminacio daŭru tiel ke unuamondanoj daŭre pagos multe pli ol alilandanoj kaj tiel subvencios la Asocion anstataŭ pagi la prezon de la merkato, por tiel diri.  Mi menciis la artikolon kiun mi verkis antaŭ deko da jaroj, en kiu mi promociis la ideojn kiujn mi nun priparolas, kiu neniam estis publikigita.  Ĝia titolo estis: “Mortu Fondaĵo Canuto”.  Tiu fondaĵo kiu ankoraŭ ricevas donacojn estas absurdaĵo kiu nur povas esti utila por ebligi manplenon da homoj ricevi subvencion por aliĝi al la Asocio.  Laŭ mia projekto tiu fondaĵo ne plu estos necesa.

Mi kredas ke kombino de tradicio, eŭrocentrismo kaj inercio infektis la pensmanieron de tiuj kiuj ĝis nun alfrontis ĉi tiun problemon.  Sed ĉiuj kiuj daŭre rifuzas konsideri la eblecon movi la administrejon de UEA al triamonda lando devus memori ke la unua vorto de la nomo de la Asocio estas universala.  Por esti vere universala necesas rekoni ke la Asocio devas ĉesi esti eŭrocentrema kaj fariĝi vere tutmonda. 

 

  • Ŝati 1
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ĉiam havis tiun revon, ne nur pro tio, ke mi loĝas en la tria mondo (Brazilo), sed precipe ĉar eblas fari aliaj landoj 4-oble pli per la sama roterdama mono.   La atingoj de la asocioj estus pli vastaj kaj samtempe ĝi helpos krei multajn esperantistojn en tiuj landoj, kie ĝenerale la akcepto al Esperanto estas pli granda ol en Eŭropo.

La novaj bazaj kotizoj ja jam multe helpas, sed ni povas antaŭeniri pli.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

🇮🇶 Eble oni povas rekomenci en Bagdad....

🏴󠁧󠁢󠁥󠁮󠁧󠁿

Citaĵo

En Bagdad proksimume 50 junuloj, el diversaj nacioj, decidis fondi Esperanto-Societon kaj, samtempe, Esp.— Bibliotekon. [.....] ĉar en Bagdad ĝis nun ne ekzistas publika biblioteko, kaj ni Esperantistoj volas esti tiuj, kiuj ĝin fondos kun la nomo “Internacia Biblioteko Publika de Bagdad,” kaj ĝia monproĥto per librodispruntado servos sole la plifortigon de la Esp.—movado en nia urbo kaj regiono. }am ni prosperadas ; se Vi helpos nin, ni prosperadegos. Al ĉiu sendonto tutkore ni dankas !

El raporto de la germano Rudolf Sprotte, kiu instruis Esperanton en Bagdad ekde 1911. La fama brita Esperantisto kolonelo Pollen, kiu vizitis la regionon kelkajn jarojn pli frue, menciis 66 diversajn lingojn parolatajn en la urbo. Ekde 1912 estis delegito de UEA ( Raoul Leòr kun adreso Sejd Sultan Ali,1 ).

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Diccon Masterman bone analizas la problemon kaj skizas solvon.


Unu sola administra oficejo (ĉu en multekosta lando aŭ ĉu en malmultekosta lando) ne plu taŭgas. Estus bone ne plu havi ĉion en nur unu loko. Situacio rapide ŝanĝiĝas kaj taŭga urbo en 2020 por instali administran oficejon povas fariĝi maltaŭga post iom da tempo. Anstataŭ kotizoj pagitaj en nur unu valuto en nur unu oficejo, eblus imagi ke eblus pagi kotizojn al proksima oficejo en loka valuto; problemo por aliĝi ne nur rilatas al nivelo de kotizoj sed ankaŭ al pagmanieroj. Pri administraj taksoj la modelo de Esperanto-revuo estas bona; anstataŭ laborigi dungiton en iu oficejo, ni havu kontrakton por la atingi rezulton. Verŝajne tiu modelo povus taŭgi por aliaj taskoj.

 

Eble en la estonteco estu

– Ĵura sidejo en iu prestiĝa urbo, sed en sufiĉe neŭtrala lando. Ne en iu potenca lando, kaj ne en lando kun fortaj rilatoj kun iu potenca lando. Kaj en stabila lando. En sia tempo sidejo en Ĝenevo esti bona loko. Provizore ĝi povus resti en Roterdamo.

– Oficejoj en oportunaj lokaj por regiona agado kaj kun Esperantistoj (por ke ili povu facile rilati, aliĝi al UEA…) kaj kun gravaj strukturoj: mondaj (UN, UNESKO…) kaj regionaj (ne nur Eŭropaj). Por funkciigi tiujn oficejojn, oni kalkulu kun la rimedoj de sur-lokaj volontuloj aŭ/kaj de loka kontrakto, kaj de la eblo dividi lokon kun loka eo-asocio, kaj kun la rimedoj kolektitaj sur-loke (ĝenerale lokaj rimedoj taŭgas por sur-lokaj kostoj).

– Kontraktantoj por kunordigaj internaciaj taskoj, sur la modelo de Esperanto-revuo, sen longdaŭra ligo kun specifa loko.

 

Nun kion fari? Ni ne konstruas de nulo. Ni ne povas tuj forĵeti tion, kio ankoraŭ funkcias. Ne urĝas vendi la Roterdaman domon; ĝi povas provizore resti ĵura sidejo kaj administra oficejo por Esperantistoj loĝantaj en eŭro-zono. Sed ni devas iom post iom transiri al nova modelo, aldoni novajn servojn, novajn eblojn aliĝi… sen forĵeti la nunajn anstataŭ bone funkciigi novajn. Funkciigi reton de oficejoj kaj de kontraktantoj estas nova afero por UEA. Ni ankaŭ devus esti atentemaj ke tiuj regionaj oficejoj restu UEA-oficejoj do sendependaj de landaj aŭ lokaj asocioj, kiuj havas siajn naciajn kaj lokajn problemojn.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Estas malfacile komprenebla, kiel komitatano sukcesas de ĝusta analizo transiri la (kutimaj) malĝustaj "solvoj",

Citaĵo

Diccon Masterman bone analizas la problemon kaj skizas solvon.

Proponoj por sidejo nur mencias multekostajn urbojn, kiuj estas ligitaj al eŭrocetra tradico. Menciindas la ekflamanta diskuto pri kolonialisma historio de Belgio en Bruselo.....

Malcentra labore el malmultekostaj lokoj ĉiukaze estas bona solvo kaj grandaj, internaciaj entreprenoj de longe faras tion. Ekzemple per "Call Center" por telefona komunikado kun klientoj en Asio. Ankaŭ biblioteko Hodler povas trankvile resti ie ajn en solida konstruaĵo. Sen katalogo ĝi estas senvalora por la scienca esploro kaj mi dubas, ĉu multaj esplorantoj (krom la legenda Ziko) utiligis ĝin. Gravas konservi la materialon kontraŭ akvo, fajro kaj malbona aero. Eble post 10 aŭ 20 jaroj la plifortigita movado povas prepari katalogon kaj skani la enhavon. La investoj kaj kostoj estas prognozeblaj, se oni pretas akcepti la solvon. Alkaze senĉesaj diskutoj okazas, oni elspezadas monon kaj finfine ĉio disfalas.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 7 horoj, Roland Schnell diris:

🇮🇶 Eble oni povas rekomenci en Bagdad....

🏴󠁧󠁢󠁥󠁮󠁧󠁿

El raporto de la germano Rudolf Sprotte, kiu instruis Esperanton en Bagdad ekde 1911. La fama brita Esperantisto kolonelo Pollen, kiu vizitis la regionon kelkajn jarojn pli frue, menciis 66 diversajn lingojn parolatajn en la urbo. Ekde 1912 estis delegito de UEA ( Raoul Leòr kun adreso Sejd Sultan Ali,1 ).

Aŭ Irano, kie viglas la movado. Fakte irananoj multe helpis organizi la Virtualan Kongreson.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Diccon, Mi konsentas kun vi pri la translokiĝo de la Centra Oficejo de Nederlando al iu alia lando, kie kostoj estas multe, multe pli malaltaj.  Sed ni pensu ne nur pri la lando, sed pri la elekto inter urbego, urbo, aŭ urbeto.  Oni devas trovi eblojn, alternativojn unue.  Kaj poste fari alternativajn analizojn, kun monfluo-kalkuloj tra la jaroj, ktp.  

Dum mia vivo mi vidis de tempo al tempo eĉ ofertojn de registaroj de preskaŭ senpagaj konstruaĵoj por iu organizo kiu pretis instaliĝi kaj zorgi pri ĝi.  La ekomomia kaj demografia vivo ŝanĝiĝas.  Estas urboj, sur la kamparo, en multaj partoj de la mondo, kie konstruaĵoj (antaŭe uzataj, nun malplenaj), kiuj atendas homojn (ekslernejoj, eksmonaĥejoj, ekshospitaloj, ktp, ktp, ktp).  Sed ia serĉado por tiaj lokoj devas esti longa, ĉu ne?  Ĉiaokaze, daŭrigu vian komentadon, Diccon.  Ni lernas de vi.  

Didier, eble mi ne bone komprenas, sed kiamaniere pluraj regionaj centroj de Esperanto povas helpi al la budĝeto de UEA?  Ĉu vi antaŭvidas, ke loka servado kreos pli da enspezoj ol elspezoj.  Pardonu, eble mi ne komprenas vin.  En alia mesaĝo, Roland parolis pri la Esperanto-Laden de Berlino, kaj ŝajnas, ke ĝi ne estas kostefika.  Mi konas aliajn lokajn servo-centrojn aliloke, kaj estas simila kosto-problemo.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Rilate "Esperanto-Laden" en Berlin oni tute ne pensis, ke iu enspezo per servoj povas kovri la kostojn. Ĉefe estas oficejo, kiu same efike povas esti en iu vilaĝo. Sed la Esperantistoj antaŭ kelkaj jaroj kredis, ke oni devus havi representejon en la ĉefurbo. Sed kial? Neniu politikisto aŭ reprezentanto de la registaro aŭ de grava organizo intencis viziti la oficejon ĝis nun. Mi provis klarigi, ke en Germanio "edukado" ne estas centra afero, sed sur la nivelo de federaciaj landoj. Sed oni deziris "ludi" imponan organizon.

Post la konflikto en "Esperanto-Domo" la estraro devis rapide trovi solvon kaj hazarde estis la oferto de ĉi tiu vendejo. Ne estis iu strategia pripenso.

Eterne estas inter Esperantistoj la revo pri "librovendejo" sur komerca bazo. Sed la vendo de Esperanto-libroj kaj -aĵoj estas tiom malgranda, ke ĝi neniam kovras la kostojn. Oni povas pripensi ligi la Esperanto-parton (eböe 10%)  kun naci- aŭ fremdlingva librovendejo (bv. kompari la modelon de Bagdas 1911). Sed ni spertas formorton de la malgrandaj librovendejoj. Certe efiko de Amazon kaj alaj retaj vendejoj. Kutime ili nur travivas, se ili havas kafejon aŭ organizas legadon aŭ koncerton. Ĉiukaze oni devas pensi kiel entreprenisto, ne kiel romantika samideano.

En Berlino ni havas la institucion de "Spätkauf". Estas malgranda vendejo por lastmomentaj nutraĵoj kaj grandparte alkoholo (multaj diversaj bieroj). Eĉ ili ne plu kapablas travivi kaj ili nun pli kaj pli estas deponejo por la pakaĵoj de la retvendejoj, kies ricevantoj ne ĉeestas kaj ne deziras iri al la fora centra deponejo (ekzemple la pli kaj pli raraj poŝtoficejoj) kaj atendi en longa vico.

La negativa flanko de la komerca aspekto estas, ke la Germana Asocio postulas monon de la loka grupo por la uzado de la salono entute dum 6 vesperoj. Ili ne rigardas interesajn prelegojn kiel varbado por Esperanto, ĉar tio altiras publikon kaj finfine menbrojn. La primitiva monavida sinteno de Esperantistoj estas mortiga por la komuna afero.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 8/13/2020 at 14:41, Emilio Cid diris:

Aŭ Irano, kie viglas la movado. Fakte irananoj multe helpis organizi la Virtualan Kongreson.

Mi tro alte taksas la valoron de Homaj Rajtoj por vere konsideri tiun eblon.

Kompreneble mi admiras niajn iranajn samideanojn por ilia vigleco kaj aktivado, tamen mi bedaŭrinde ne deziras konsideri Iranon kiel gastigan landon por la Centra Oficejo de UEA.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2020-8-13 at 18:41, Dennis Keefe diris:

Didier, eble mi ne bone komprenas, sed kiamaniere pluraj regionaj centroj de Esperanto povas helpi al la budĝeto de UEA?  Ĉu vi antaŭvidas, ke loka servado kreos pli da enspezoj ol elspezoj.  Pardonu, eble mi ne komprenas vin.  En alia mesaĝo, Roland parolis pri la Esperanto-Laden de Berlino, kaj ŝajnas, ke ĝi ne estas kostefika.  Mi konas aliajn lokajn servo-centrojn aliloke, kaj estas simila kosto-problemo.

UEA-oficejoj ne nepre postulas multe da elspezoj. Gravas ke oficejoj estus kostefika rilate kaj la celojn kaj la elspezojn. Kiel mi klarigis en mia supra respondo, la celoj de oficejoj ne estu fari la nunan laboron  de la Centra oficejo sed agadi sur-loke por regiona agado (detalo en  la supra mesaĝo). Por ĉiu oficejo estu kaj celoj kaj buĝeto.

La nunan laboron de la CO (administradon de la asocio) farus kontraktantoj sur la modelo de la redaktado de Esperanto-revuo. Tio helpus al la buĝeto de UEA.

Problemo de la nuna prezento de la buĝeto (https://uea.org/l/teko/komitataj/Buĝeto_Spezokonto_2021.pdf), estas ke

ne eblas klare vidi al kio utilas la elspezoj
ekzemple ne eblas scii al kio utilas la salajraj kostoj inter 
– ĝenerala funkciado de la asocio
– produktado de servoj: kongresoj, libroservo…
– agado por atingi celojn,

ne eblas klare vidi por kio oni enspezas :
ekzemple en la  kotizoj de membro-abonantoj kaj dumvivaj membroj, kiom estas por la aliĝo kaj kiom estas por la paperaj servoj?
kiom oni enspezis por realigi projektojn?

Certe ni devas forigi la deficiton,
sed ĝenerale ni bezonas buĝeton ne kun malgrandaj elspezoj sed kiu ebligas bone uzi la enspezojn kaj kompreneble sen deficito.

 

Redaktite de DidierJanot

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 14/08/2020 at 11:06, Marko diris:

Mi tro alte taksas la valoron de Homaj Rajtoj por vere konsideri tiun eblon.

Kompreneble mi admiras niajn iranajn samideanojn por ilia vigleco kaj aktivado, tamen mi bedaŭrinde ne deziras konsideri Iranon kiel gastigan landon por la Centra Oficejo de UEA.

Laŭ mia kompreno ni ne bezonas radikalan movon de la CO, almenaŭ ne nun.  Sed plurajn oficejojn.  Tiel Irano povus havi oficejon, sed iranaj esperantistoj tion volus.  Se estas lando, kie ne regas demokratio, precipe en tiu lando esperanto devas flori.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ne komprenas la respondon. Se oni parolas pri oficejo, ne temas pri reprezentejo kun granda skribotablo por iu ĉefa reprezentanto, sed pri laborejo. Estas malfacile prognozi la laborojn sen scii la "vizion" de la entrepreno UEA. Ekzemple libroservo (papera) aŭ arkivo povas facile esti ie en trankvila vilaĝo, kie la kostoj por ĉambroj estas multe pli malaltaj ol en la multekosta metropolo R'damo.

Por simbola reprezentado en metropolo sufiĉas leterkesto apud la muro de domo de iu fidinda samideano. Mi neniam vidis, ke altrangaj gastoj vizitis la CO en R'damo. Oni povas renkontiĝi en ilia oficejo aŭ du, trifoje en la jaro lui salonon en hotelo por eta konferenco. Tion eĉ mondfamaj kompanioj faras senhonte.

Antaŭ la decido pri konkretaj lokoj necesas decido pri la organiza strukturo - sen antaŭjuĝoj kaj sen glua je la pasinteco.

Mi timas, ke nek la komitatanoj, nek la estraro pretas fari tion.

Tial oni nun supozeble ĵetas la nomojn de eblaj "oficejojn" en la diskuton....

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.