Salti al enhavo
Michael Boris Mandirola

Kiel ni konstruos nian strategian planon?

Rekomendataj afiŝoj

Post kelkaj horoj okazos strategia kunsido, sed mi ankoraŭ ne havas ideon pri kio okazos tiam.

Mi legis plurajn interesajn pripensojn en la forumo, sed mi ne trovis iun proponon pri kiel ni konstruu nian strategion. Mi pensas ke vasta konsultado estas ege grava kaj necesa, sed ni ne bezonas simple kolekti ideojn por kunmeti ilin aĉetolistece. Ni bezonas strukturon.  

Mi proponas ĉi tie iun eblan procedon: 

1) Fiksi vizion, mision, valorojn. Pri vizio kaj misio, ni jam havas tiujn de la pasinta strategia laborplano; ĉu ili daŭre respegulas nin?

2) Fari FLOM-analizon (Fortoj-Lamaĵoj-Oportunoj-Minacoj) pri UEA. 

3) Surbaze de la FLOM-analizo, difini la fokuskampojn kaj la strategiajn prioritatojn.

Poste en alia "realigplano".

4) Por ĉiu prioritato, difini la atingindajn SMART-celojn (SMART = Specifa, Mezurebla, Ambicia, Realigebla, Templimigita).  

5) Por ĉiu celo difini indikilojn, sukcesfaktorojn, respondeculojn kaj buĝeton. 

 Por ĉiu paŝo (krom la 5-a kiun mi lasus al respondeca estrarano plus aktivuloj en al specifa kampo), mi kredas ke indus vastan konsultadon tra la forumo, niaj retlistoj, sociaj retejoj, specifaj kunsidoj, formularoj, por atingi plej da niaj membroj kaj esperinde eĉ ricevi rimarkojn de landaj kaj fakaj asocioj, komisionoj kaj aliaj agantoj,  Tia konsultado certe prenos tempon (multaj paŝoj kaskadindas), sed mi opinias ke ĝi ĝuste estus pli utila kiam ĝi okazas strukturite kaj ke oni pli ligiĝus al la plano se ĝi estus rezulto de ofta konsultado en kiu oni mem partoprenas. 

Evidente, tio estas simple unu propono pri kiel antaŭeniri, mi ĝojus vidi alternativojn sed mi ŝatus ke komence estu decido pri kiel antaŭeniri kaj konstrui la novan strategion de UEA.

Redaktite de Michael Boris Mandirola

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Boris, plejparte via skemo estas sekvinda.  Bone.   Se ni sekvas ĝin, antaŭ ĉio, mi dirus, ke ni ne iru tro rapide, sed finfine la skemo kiel vi priskribis ĝin, certe povas preventi la danĝeron de fulmodecidoj.  Estas momentoj en organizo-vivo, kiam fulmorapidaj reagoj estas ege oportunaj.  Ni ĵus vidis, laŭ mi, la plej bonan ekzemplon de tio: tre rapide kaj tre efike organizita Kongreso de Esperanto.  

Tiu ĵusa Kongreso probable profunde ŝanĝos multon en nia organizo.   Al mi plaĉus havi longan kaj profundan interdiskutadon ĝuste pri tiu sukceso.   Mi ne emas pripensi novan strategion sen povi kompreni ĝuste tion kio okazis kaj okazas je ĉiaj flankoj de la organizo ene kaj malene.  Tamen, mi timas, ke la hasto en ni kondukos nin al rapide verkita dokumento kiu ne kaptas la novan epokon.

Do, pri via skemo:  hodiaŭ la 13an de aŭgusto la kunveno jam estas planita, kaj Duncan bone elektis la formaton de libera interdiskutado en la formo de cerboŝtormo, ĉu ne?   Ne gravas.  Tio estas komenco.  Poste, estus bone havan longan diskutadon pri kiu vojo elekti, en via terminologio, Vizio kaj Misio.  Tie eble kelkaj el ni havas novajn ideojn pri ĉu ESPERANTA aŭ ĉu LINGVORAJTAJ vojoj, ekzemple (mi ne scias kiel esprimi la dividon, tamen tio apartenas al la Vizio kaj Misio sekcioj).

Amike,

Dennis

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.