Salti al enhavo
Rodica Todor

Proponoj de IFEF pri kunlaboraj projektoj

Rekomendataj afiŝoj

Proponoj de IFEF

Mi forte subtenas la iniciaton okazigi retajn Forumojn pri diversaj temoj, ĉar tiuj rektaj kontaktoj povus alporti bonegajn ideojn pri diversflanka kunlaborado por subteni la Strategian laborplanon de UEA. Por interesigi la celitan publikon ĉu ene de UEA, ĉu ekster ĝi, kaj por esti efikaj, krom pluraj aliaj trajtoj (esti koncizaj, instigaj, engaĝigaj, ktp), la teoriaj gvidlinioj de la Strategio devus esti flekseblaj kaj adekvataj al la rapida evoluo el ĉiuj vidpunktoj de la nuna mondo. Pro tio la celaro de la Strategio povu esti rapide spegulita per  realigeblaj portempaj agadplanoj. 

IFEF kutimas agadi per konkretaj projektoj, kiuj etendiĝas unu, du aŭ plurajn jarojn. La temoj de tiuj projektoj ne nepre instigas la lernadon de E-o, sed celas varbi pri E-o kiel pontolingvo utila en pluraj medioj, pere de kiu oni povas pliriĉigi la konojn diversflanke. 

Ĝis kiam la nuna diskuto pri Strategio de UEA konkretiĝos per gvida dokumento por la membraro, IFEF proponas al UEA por pristudi du kunlaborajn projektojn.

Kvankam historie IFEF estas ligita ĉefe al fervojo, la agadkampoj estas diversflankaj, same kiel la profesioj de siaj membroj. Krom lokomotivestroj, trajnestroj, fervojtrafikistoj, inĝenieroj pri instalaĵoj, inter IFEF membroj troviĝas informadikistoj, universitataj profesoroj, kuracistoj, psikologoj, filatelistoj, modelistoj, konstruistoj, ktp. Tiel ke la kunlaboro povas esti pri:

1a projekto

Kunlaboro internacia de Teknikaj Fakultatoj kun sekcioj pri intergrita transporto diversfaka (ne nur fervoja), por organizi Seminariojn por studentoj pere de Esperanto.

Ĝisnunaj realigoj:

-          En marto 2019 okazis Seminario por studentoj de Universitato Pardubice. La esperantistaj fakuloj de IFEF el 5 landoj (Ĉeĥio, Danio, Germanio, Italio, Rumanio) prezentis 6 diverstemajn prelegojn en E-o, kiuj estis tradukitaj nacilingven de loka esperantista inĝeniero.

Sekve:

IFEF subskribis kunlaboran kontrakton kun la Dekano de la Teknika Fakultato por organizi pliajn seminariojn.

Du studentoj esprimis deziron partopreni per prelegoj en IFEF kongreso.

-          Septembre 2019 okazis vizito al Teknika Fakultato en Poznano (Pollando). Seminario por studentoj estis proponita por februaro 2020. La pandemio malpermesis organizi ĝin.

Kunlaborantoj (eblaj):

-          fakuloj de IFEF,

-          Universitatoj,

-          UEA, per laborgrupo de universitataj profesoroj, kiuj povus helpi por krei ligojn inter fakuloj en diversaj landoj; IFEF havas inter siaj membroj universitataj profesoroj esperantistaj, kiuj pretas helpi al kreado de reto de tiaj fakuloj,

-          TEJO, per siaj kontaktoj kun studentoj,

-          ILEI,

-          ktp.

2a projekto:  2021 la „Eŭropa Jaro de Fervojoj”

Kialoj:

-          Por subteni la atingon de la celoj de la Eŭropa Media Interkonsento, la 11an de decembro 2019 la Eŭropa Komisiono difinis Eŭropan Verdan Pakton por EU kaj ĝiaj civitanoj, kiu celas klimatan neŭtralecon ĝis 2050. El tiu vidpunkto fervoja transporto estas la sola transporta maniero kiu preskaŭ konstante malpliigis siajn emisiojn de karbona dioksido ekde 1990, malgraŭ la kresko de transportaj volumoj.

-          Estas preokupo komuna al tiuj de UEA kaj UNESKO pri daŭripova evoluo kaj klimatŝangoj.

-          2021 markas plurajn gravajn datrevenojn por fervoja transporto: la 175-a datreveno de la unua fervoja ligo inter du eŭropaj ĉefurboj (Bruselo kaj Parizo), 40 jaroj de TGV kaj 30 jaroj de ICE. Memorfestos ankaŭ la centjariĝon de la starigo de UIC (Union Internationale des Chemins de Fer- Internacia Fervoja Unio), kun kiu IFEF havas longtempan terminaran kunlaboron.

Dum 2021 serio de eventoj, kampanjoj kaj iniciatoj antaŭenigos fervojan transporton kiel energi-efika, ekologia, daŭripova, noviga, moderna, sekura kaj kohera sistemo de transporto.

Inter tiuj eventoj la internacia arta festivalo EŬROPALIA, okazonta en Belgio de oktobro 2021 ĝis januaro 2022, por la unua fojo en sia historio ne elektis landon, sed preferas specifan temon por sia sekva ekspozicio. La temo estas „Trajnoj kaj Reloj”. Krom la historio de la fervojoj de Eŭropo la ĉefa rigardo de la festivalo koncentriĝos sur la estontecon de la trajnoj kaj pritraktos pli larĝajn aktualajn aspektojn, kiel moviĝeblo kaj ekologio.

La festivalo ofertos plurajn artajn projektojn en Belgio sed ankaŭ en diversaj eŭropaj landoj. La artaj eventoj estos prezentitaj en diversaj muzeoj kaj lokoj de kulturo, sed ĉefe en trajnoj kaj stacidomoj. La Trajna Monda Muzeo (Train World) en Brusela urbo Schaarbeek ludos centran rolon.

Rimedoj:

-          ekspozicioj de fotoj,

-          kolekto de artaj desegnaĵoj en kaj pri stacidomoj,

-          aliaj artaĵoj pri fervojo,

-          seminarioj kun prelegoj ligitaj al la vasta temo pri: historio de fervojo kaj daŭripova evoluo, klimatŝangoj, protektado de la naturo, kohereco inter diversaj transportaj rimedoj, avantaĝoj por civitanoj, ekonomio kaj klimato, ktp.

Kunlaborantoj (eblaj)

-          IFEF, pere de Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj,

-          diversaj respondeculoj pri la eventoj,

-          ĵurnalistoj,

-          UEA

Rodica Todor, IFEF

 

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La „Eŭropa Jaro de Fervojoj” 2021 estus grava temo, kaj la fervoja metropolo Berllino volonte partoprenos. Sed antaŭ  la plantita kongreso TRAKO 2020 en Frankfurt (Odro) - 1 h fervoje de Berlino  - mi spertis nenion pretecon de la fervojistoj al kunlaboro. Ili planis tute sendepende progamerojn, eĉ en Berlino (eta trajno en FEZ Wuhlheide), kvankam estas multe pli interesaj temoj. Sed oni obstine ignoris la lokan sperton.

Citaĵo

2a projekto:  2021 la „Eŭropa Jaro de Fervojoj”

Kialoj:

-          Por subteni la atingon de la celoj de la Eŭropa Media Interkonsento, la 11an de decembro 2019 la Eŭropa Komisiono difinis Eŭropan Verdan Pakton por EU kaj ĝiaj civitanoj, kiu celas klimatan neŭtralecon ĝis 2050. El tiu vidpunkto fervoja transporto estas la sola transporta maniero kiu preskaŭ konstante malpliigis siajn emisiojn de karbona dioksido ekde 1990, malgraŭ la kresko de transportaj volumoj.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Estas vere ke iu pli vasta estas la kunlaboro inter diversaj organizoj koncerne diverstemajn aranĝojn, despli kontentiga estos la rezulto. Se temas pri TRAKO en Germanio, ĝi estos konkreso komuna de 4 asocioj (IFEF, GEA, PEA, AIS). Mi proponas al vi denove kontakti la membrojn de LKK kaj fari viajn konkretajn proponojn por plibonigi la programon. Vi ankaŭ povas kontakti la estraron de IFEF. Pro la nuna pandemio, la ĉijara kongreso estis prokrastita al Majo 2021, do kontribuoj estas ĉiam bonvenaj. La temo  „2021-Eŭropa Jaro de Fervojoj” estas nova kaj certe devas trovi sian lokon por esti pritraktita dum venontjara kongreso.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

LKK ne ekzistas. Estas nur unu Esperantisto en Frankfurt (Oder). Tial oni decidis ne havi LKK kaj GEA organizis la programon. Ne necesas denove alparoli ilin, ĉar ili ignoris ĉiujn proponojn.

Mi tradukis tekston de Theodor Fontane, konata verkisto en Germanio, kiu loĝis en Berlin. Bone, temas pri vojaĝo sur vaporŝipo sur la rivero, kiu intertempe estas la limo. De Frankfurt al Schwerin.

https://esperanto.berlin/fontane-ffo/

Sed Fontane ankaŭ multe ŝatas trajnojn kaj vojaĝis al Frankfurt kompreneble per la nova trajnolinion, kiun la plej multaj kongresanoj de okcidente uzus. Krome situacioj en Frankfurt ludas rolon en siaj romanoj. Sed la organizantoj de la kongreso ne konsciis pri la graveco de loka literaturo.

Simile pri la fakto, ke en Germanio kaj Pollando estas diversaj elektraj sistemoj pro trajno. La lokomotivoj de la trajnoj inter Berlino kaj Varsovio estas dusistemaj kaj povas pasi la limon sen interrompo. Mi parolis pri "Esperanto sur reloj" kaj proponis prezenti tion. Sed la fervojistoj decidis viziti la malnovan instalaĵon, kie oni interŝanĝas la lokomotivojn.

Intertempe eĉ la noktaj trajnoj de Vieno pasas Frankfurt kaj uzas la samajn lokomotivojn.

Sed Esperantistoj ŝatas vivi en la pasintenco kaj ignoras la estontajn sistemojn. Mi estas kaj spertulo pri fervojo kaj la regiono. Sed neniu demandis min pri konsiloj. Tial mi ne multe ŝatis partopreni la kongreson 2020, kiu aspektis same enuiga, kiel la kongresoj de la antaŭaj jaroj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.