Salti al enhavo
Leandro Abrahão

Amikoj de Esperanto

Rekomendataj afiŝoj

antaŭ 2 horoj, Emilio Cid diris:

Certe jes !

@Emilio Cid, koran dankon! Kongrue kun la Ĝenerala Regularo de UEA, mi verkis tekston, kiu povas esti tradukata al naciaj lingvoj kaj sekve uzata por nacilingvaj formularoj.

Jen ĝi:

Amikoj de Esperanto estas senpaga membrokategorio de UEA - Universala Esperanto-Asocio (uea.org), situanta en Roterdamo, Nederlando.

Fariĝi “Amiko de Esperanto” signifas esprimi vian subtenon al la Internacia Lingvo, kreita de L. L. Zamenhof en 1887, eĉ se vi ankoraŭ ne estas Esperanto-parolanto.

Laŭ la regularo de UEA, “Amikoj de Esperanto” deklaras sian apogon informante la datumojn petitajn en la nuna formularo.

Se vi aĝas 35 jarojn aŭ malpli, vi estos konsiderata kiel “Juna Amiko”, kaj fariĝas membro ne de UEA, sed de TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

Per plenigo de la formularo vi deklaras esti konscia, ke UEA/TEJO sekure gardos viajn personajn datumojn, kaj konsentas, ke de tempo al tempo UEA/TEJO povos sendi retmesaĝon al vi kun informoj pri Esperanto.

Unufoje jare vi ricevos memorigan retleteron, kiu donos al vi la eblon eksiĝi per simpla klako aŭ responda mesaĝo.

Dankon pro via apogo!

----------------------------------

La formularo enhavu fakojn por:

Laŭleĝa nomo, loĝurbo, loĝlando, naskiĝdato kaj valida retadreso.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.