Salti al enhavo
Adonis Saliba

Internaciigo de Programo Mia Amiko

Rekomendataj afiŝoj

Esperantismo estas bazo por formi esperantistojn. La kreskiĝo de la movado dum la tuta historia vivo de Esperanto dependas de la pliiĝo de esperantistoj. Grava fakto estas ke nur esperantistoj fakte kaj praktike instruas Esperanton. Aldona fakto estas ke la esperantistoj disvolvas naturan amikecon en siaj rilatoj en la pli-ol-centjara Esperanto-movado. Do, la celo estas: 

Fari esperantistojn per amikeco, surbaze de esperantismo”. 

Tio proponas metodon, kiu nature burĝonas en la movado, sed ĝi ne estas uzata sisteme pro diversaj kialoj.

 

Oni jam havas sukcesan ekzemplon de tiu metodo, kreita en Brazilo: Programo MIA AMIKO (PMA), kiu ekzistas ekde 2011 en sendependa kondiĉo, tamen kun la apogo de Brazila Esperanto-Ligo. Ĝi estas simpla, preskaŭ senkosta, neburokratia kaj efektiva. Ĝi akceptas homojn el interreta mondo, ĉefe el la brazilaj retsociaj rondoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Ni proponas al ili la lernandon de Esperanto havante la helpon de “esperantista amiko”, en duopa skalo. El tiu ekanta amikeco, la interesito motiviĝas kaj fariĝas amiko de la esperantisto, kaj tiu portas la interesiton al la kondiĉo de lernanto de la lingvo, per la retmetodoj jam disponigitaj en la reto (lernu, duolingo, kape, ktp) aŭ adaptitaj instrumaterialaj tekstoj, kiel tiuj de Sylla Chaves, Josias Barbosa aŭ de Stano Marcek.  La esperantista amiko ĉiam parolas pri Esperanto, pri ties filosofio kaj historio. Pri aliaj kromaj kredoj de la esperantista amiko, oni petas ke li minimigu ĉefe pri politiko kaj religioj, por eventuale ne malhelpi la evoluon de la esperantistiĝo de la interesito/lernanto. Laŭ la evoluo de la lernado, ni enkondukas interesiton ene de la diversaj vacapaj grupoj, graditaj je Esperanto-kono, kie okazas la komunuma rilatiĝo kun aliaj lernantoj de PMA. El tio ekestas la amikeco en pli larĝa skalo. Tio estas la semo por esperantistiĝo kaj fiksigo de la interesito/lernanto en la movado. Ĉio estas farita per retmesaĝoj, vacapaj/telegramaj mesaĝoj kaj vivelsende inter la interesito kaj monitoro, per la diversaj interretaj sistemoj disponeblaj. 

Por internaciigo de Programo MIA AMIKO, oni devas havi centran internacian organizadon por kolektado de la interesitoj pri Esperanto mondskale, aŭ/kaj uzi la UEA-datumbazon de AMIKOJ DE ESPERANTO.  Distribui ilin al la diverslingvaj grupestroj, kiuj redistribuas ilin al la nacilingvaj esperantistaj amikoj.  ILEI, Lernu kaj Edukado.net povas helpi en la metodiko por Esperanto-instruado kaj helpi la "amikajn instruantojn" dum la esperantistiĝo.  La propono estas, ke UEA fariĝu la centra kolektanto kaj progreskontrolanto de la interesitoj pri Esperanto kaj ankaŭ iel administru la internacian reton de monitoroj (amikoj) en la diversaj lingvaj grupoj. En certaj lingvaj grupoj, pro la granda kvanto da landoj parolante la saman lingvon, oni devas subdividi ilin en landgrupoj sub la koncerna lingvogrupo.

La plene proponata projekto estas en ĉi LIGILO

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Estas 800 mil lernantoj de esperanto en Duolingo.  Eble granda parto el ili neniam aŭdis pri Zamenhof kaj supozas, ke Duolingo inventis Esperanton.   Ni ĝojas pri tiu granda nombro kaj ESPERAS, ke ili havu la iniciaton serĉi la movadanojn.  

Multaj restos en la movado se ili trovos ĉe ni amikiĝon.

Ni havas jam registritaj 700 Amikoj de Esperanto kaj ili ni ofertis nur unu bonvenigan mesaĝon.   

Mi opinias, ke la internaciigo de la programo MIA AMIKO estus tre interesa por eviti, ke lernantoj forlasu la kursojn kaj igu ilin movadanojn.

Mi forte apogas, ke UEA helpu la internaciigon de PMA. 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

mi ankaŭ estas por internaciigo de programo por gvidi lernantojn al la movado. Ĉu Adonis povus oferti la ni duonpaĝan [ne pli longan] projekton pri tio, kiononi devus fari kaj pri kiu helpo UEA bezonus por internaciigi lian projekton?

 

Amike

 

Renato

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kara Renato,
Jen miaj ideoj pri la starigo de internacia PMA fare de UEA. 

UEA - Unuaj Paŝoj por Internaciigo

  1. Arigi la homojn (ĉiuj ili devas esti vololuntoj) por administri la programon: ĉefadministranto kaj anstataŭanto, nacilingvaj reprezentantoj kaj la nacilingvaj monitoroj. 

  2. Arigi programistojn por prepari la retan platformon por registri la interesitojn kaj la monitorajn informojn per diverslingvaj formularoj.

  3. Elekti/prepari la esperantan lernilon, eble farita de ILEI, en html-paĝoj aŭ uzi disponeblan retmetodon  simplan kaj taŭgan por enkonduki Esperanton, kiel Kape, duolingo, lernu, kiuj estas uzendaj en PC aŭ kiel apoj en tabletoj aŭ saĝfonoj. Krei bitrekontiĝejojn por fortigi la interligojn de la interesatoj kaj ties monitoroj.

  4. Prepari la internacian bazon por amikiĝo kaj informado pri Esperanto-movado, kiel referencaj tekstoj, trejnado, plej-oftaj-demandoj, kion-eviti kaj informada gradigo dum la enkonduka Esperanto-instruado.

  5. Prepari la bazon por interreta reklamilo kaj proponi ĝin diverslingve. Lanĉi la anoncojn kaj diskonigilojn en la reto

aŭ.... plej simple:

Simpla starigo de Internacia PMA 

Formiĝo de PMA-skipo: ĉefadministranto kun malmultaj nacilingvaj nukleoj: (pri tio decidos UEA) kaj html-kodistoj/programistoj.  Tiu grupo decidos pri la formularaj enhavoj por registriĝo de interesatoj kaj evoluaj raportoj de la monitoroj.  Oni uzos Kape-metodon. La programistoj de la PMA-platformo ĉeestos la bitkunvenojn de PMA kaj helpos la faradon de la necesaj paĝoj. PMA-Skipo preparos la informojn pri Esperant(ism)o laŭ UEA-gvidlinio. Lanĉo de la programo laŭ UEA-decido en taŭga dato.

Plej amike,

Adonis

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.