Radioamatoro 1 Afiŝita 26an de novembro, 2020 Mi rimarkis ke estis giganta laboro de pluraj esperantistoj cele al esperantigo de Liches.org. Ĝis nun la retejo estas je 60% kaj ĝi havas relative bonan lingvan nivelon (kvankam erar(et)oj estas). La plej gravaj partoj estas preskaŭ fintradukitaj (100% kaj 98%). La plej grava tasko nun laŭ mi estas voĉdoni por la plej bonaj tradukoj (kio plifaciligus oficialigon de la traduko). Nun Esperanto havas nur 1% da aprobitaj tradukoj. Mi petas atenti/kontroli la tradukojn ĉe crowdin.com/translate/lichess/59/en-eo ĉar ili temas pri mono kaj donacoj por Lichess, sufiĉe komplika temo! reviziu la 2 plej gravaj temoj: (100%) crowdin.com/translate/lichess/50/en-eo (98%) crowdin.com/translate/lichess/47/en-eo Jen listo de plej aktivaj tradukemuloj: Javier Ramos_1858 magnets_1683 Chuff Comics_493 ianremsen_291 Al Kanadi_252 Güther Tuben_220 Mike Frolik_171 Joop Kiefte_162 Sonja Lang_139 Alex Cornellier_59 ... Pli aktuala listo de kontribuantoj trovu ĉe: crowdin.com/project/lichess/reports (sub "Tops members" kaj filtru laŭ "lenguage Esperanto") Se iu interesiĝas plu daŭrigi bonvolu skribi al mi rekte ĉe: crowdin.com/profile/Radioamatoro aŭ la esperantista teamo ĉe https://lichess.org/team/esperantistoj 1 Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj