Salti al enhavo
Trezoro Huang Yinbao

Japana gazeto "Esperanto" en angla lingvo! Ĉu tio estas malbona aŭ bona afero por ni?

Rekomendataj afiŝoj

Laŭ informoj de juna esperantisto Nitta Takamichi, en Zemehof-tago, la 15a de decembro 2020, japana entrepreno lanĉis novan gazeton "Esperanto" en la angla lingvo (http://www.aoyamabc.jp/event/esperanto ). La gazeto ankoraŭ ne havas gazetan kodon ISSN ĉe ISSN-Centro https://www.issn.org. Sur la dorsa kovrilo aperas la libra kodo ISBN 978-4-910464-00-8. Supozeble ili finfine havos la gazetan kodon. Parenteze nun ili kreis retan komunumon "Esperanto Culture Community" ( https://www.esperantoculture.com    https://esperantoculture.community ). Oni anoncas ke ĝi baldaŭ malfermos sin al la tuta mondo. Ĝi nun estas virtuala loko por lerni la anglan kaj komunikiĝi kun aliaj "mojosuloj". En retaj komunikiloj ili diras ke la revuon oni vendas unue en Japanio kaj poste en la tuta mondo. Eldonkvanto (10 000) multe pli povos grandiĝi. La reta salono nomata "Esperanto Culture Community" ankoraŭ varbas kaj atendas sian komenciĝon. Tial la konto en la angla lingvo ankoraŭ ne havas influon. La redaktoro de la japana "esperanto" Sugatsuke Masanobu havas fortan influon en la kampo, kvankam sekvantoj ne estas tre multaj: < https://twitter.com/MASAMEGURO >. Li elektas elstarajn gvidantojn de opinioj. la revuo povas kreskegi kaj influi multajn homojn per miskoncepto pri "esperanto".

Nitta Takamichi opinias ke ili forigis lingvon Esperanto el Esperantismo kaj insistas ke tio estas Esperanto kaj Esperanto Culture ke tio tute ne estas akceptebla. 

Kiel vi opinias pri tio?

Redaktite de Trezoro Huang Yinbao

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

komercmarko(j) kun "Esperanto" en ĝi / ili

En 2020-10-22 firmao Gutenberg Orchestra de Sugatsuke Masanobu registris la komercmarkon "エスペラントカルチャーマガジン/\ESPERANTO CULTURE\MAGAZINE" kaj laŭ letero de SES (vidu suben) ankaŭ la komercmarkon "Esperanto" [*] en la klasoj

  • 16 (jp: 雑誌,書籍; en: Magazines [publication], books)

  • 41 (jp: 電子出版物の提供; en: Providing electronic publications)

En 2020-12-25 Svisa Esperanto-Societo (SES) sendis kaj publikigis malfermitan leteron (PDF, ~ 331 kB) al Japana Esperanto-Instituto "kaj ĉiuj esperanto-institutcioj kaj individuaj esperanto-aktivuloj en Japanio" esprimante timon, ke tiuj komercmarkoj povus havi internacian efikon (pro la Pariza Interkonsentoj pri markoj), kaj instigante, ke oni protestu kontraŭ tio registrado de la lingvonomo en komercmark-klasoj kiuj ege gravas al la movado kaj la uzantoj de Esperanto.

Jen konversaciaj fadenoj pri la malfermita letero (post kiam ĝi estis sendita) kaj la temo en retpoŝt-listo "esperantosvislando":

[*] Tion mi ne povis trovi en https://www.j-platpat.inpit.go.jp/. Ĉu Gutenberg Orchestra registris ankaŭ tion aŭ ĉu SES ion miskomprenis?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La celo de la japana firmao Gutenberg Orchestra estas registri kaj obteni monopolon pri du esprimoj: "Esperanto" kaj "Esperanto Culture Magazine" por ĉiuj eblaj gazetoj, revuoj inkluzive retaj. La depono de tiu peto okazis la 22-an de oktobro 2020. Eblas kontraŭi ĝis la 20-a de januaro 2021.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Aprile 1981, eldonejo en mia provinco Gansu fondis ĉinlingvan gazeton 读者文摘(Esperante: Diĝesto de Legantoj). La gazeto tuj fariĝis la plej konata gazeto en Ĉinio. La eldonkvanto rapide atingis 1.36 milionojn da ekzempleroj ĉiu-numere en 1983.

En 1982, advokato de usona gazeto Reader's Digest fondita en 1922, sendinte leteron al la ĉina gazeto, postulis ŝanĝi la titolon pro kopirajto, kaj pagi grandan sumon pro la kaŭzita damaĝo la usona gazeto. En 1993, la ĉina gazeto laŭ postulo de ĉina instanco devige ŝanĝis la titolon al 读者(Esperante: Legantoj). Mi ne scias, ĉu la ĉina gazeto pagis aŭ ne.

Tiu konflikto inter la du gazetoj troviĝas daŭre sur ĉinlingvaj retejoj, supozeble ankaŭ en anglaj kaj japanaj retejoj.

Redaktite de Trezoro Huang Yinbao

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 3 horoj, Grosjean Mireille diris:

La celo de la japana firmao Gutenberg Orchestra estas registri kaj obteni monopolon pri du esprimoj: "Esperanto" kaj "Esperanto Culture Magazine"

Kie troviĝas ilia registrero pri nur "Esperanto"?

Jen tio, kion mi trovas, se mi serĉas Esperanto en https://www.j-platpat.inpit.go.jp/:

image.thumb.png.f84980e24f0469da1368d2a0ee9302ad.png

  • Numero 1 (Reg.No.5018127,  Appl.No.2006-019945, "ESPERANTO")
    • estas de alia registrinto
    • ŝajne temas pri brandoj el Meksiko ("メキシコ合衆国ハリスコ州産の蒸留酒,洋酒,果実酒" / "The distilled beverages from the United Mexican States Jalisco state, western liquors in general, alcoholic fruit beverages"; klaso 33)
  • Numero 2 (Reg.No.5296688, Appl.No.2009-053954, "esperanto")
    • estas de alia registrinto
    • ŝajne temas pri ornamaĵoj, ŝlosilaroj (aŭ ĉu ŝlosilĉenoj?), poŝoj kaj eble monujoj ("身飾品,キーホルダー" / "Personal ornaments, key rings"; klaso 14, "かばん類,袋物,財布" / "Bags and the like, pouches and the like, purses"; klaso 18)
  • Numero 3 (Appl. No.2020-136377)
    • estas la jam-menciita registrero de Gutenberg Orchestra pri "エスペラントカルチャーマガジン/\ESPERANTO CULTURE\MAGAZINE"
    • ja mencias ankaŭ nur "ES(U)PERANTO", sed (se mi komprenas ĝuste) nur en prononc-gvidilo
  • Numero 4 (Int.Reg. No.1390458-20171130, "¢ESPERANTO" (ĉu aŭ "ESPÉRANTO"?))
    • estas de alia registrinto
    • ŝajne temas pri ŝuoj kaj vestaĵoj ("Footwear with the exception of orthopedic footwear; sports, ski or beach footwear; soles for footwear; non-slipping devices for footwear; bedroom slippers; boots; headgear; hosiery; headbands; clothing; clothing of leather or imitation of leather; sports clothing; underwear; sashes for wear; stoles; furs (clothing); gloves (clothing); scarves; neckties; socks; muffs (clothing); belts (clothing); coats; mittens; cyclists' trousers; pelisses; pullovers, clothing for cyclists, parkas; bathing trunks and suits"; klaso 25)

(Ĉiuj tiuj klas-numeroj verŝajne estas laŭ la Internacia Klasifiko de Varoj kaj Servoj de Nico.)

Redaktite de das-g

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La gazeto klare ne temas pri Esperanto nek pri esperanto-kulturo.

Se ni permesas al ili uzi tiujn nomojn, tio pensigos Japanojn ke Esperanto (la lingvo) ne plu ekzistas.

Krome ja jam ekzistas periodaĵo nomata "esperanto"

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Laŭ la retpaĝo de JEI pri la afero:

  • 2020-12-27 JEI sendis malferman leteron "Pri la lanĉo de la anglalingva magazino Esperanto Culture Magazine" (PDF) al Gutenberg Orchestra.
  • 2020-12-28 Gutenberg Orchestra sendis respondon (PDF) permesante, ke JEI publikiĝu tiun respondon.
  • 2021-01-07 JEI kaj Gutenberg Orchestra interdiskutis pri la afero.
  • 2021-01-21 estraro de JEI sendis al Gutenberg Orchestra petleteron, kiu petas la firmaon forigi la vorton “Esperanto” el la titolo de la magazino.
  • 2021-01-27 JEI kaj Gutenberg Orchestra kunsidis, kaj Gutenberg Orchestra esprimis sian intencon daŭre uzi la vorton “Esperanto” en la titolo.
  • 2021-02-08 Gutenberg Orchestra sendis deklaron (PDF) al JEI, ke Gutenberg Orchestra:
    1. ja ŝanĝos la nomon de la magazino
      • La novan nomon laŭ la deklaro konas JEI, sed ĝi ŝajne ankoraŭ ne estas publikita.
    2. ja ŝanĝos la nomon de la retpaĝo de la magazino (ĝis nun esperantoculture.com)
    3. ĉesos malfermi "retan salonon" nomatan "Esperanto Culture Community"
    4.  
      • petis registron de varmarko "Esperanto Culture Magazine" "nur en la kampo de eldonaĵoj ene de Japanio"
      • per tio havas "nenian intencon limigi eldonagadon de ajna eldonaĵo kun skribo de Esperanto"
      • volas, ke neniu en Japanio eldonu samnomajn eldonaĵojn
      • "nur sekvis la kutimon registri varmarkon por glate irigi komercon, kaj tiu registrado rilatas nur enlande"
      • denove respondas, ke "la supre notitaj principoj validas ankaŭ post la nomoŝanĝo de [la magazino]"
        • Laŭ la deklaro JEI akceptis tiun denovan respondon.
    5. "kunhavas grandan idealon pri la progresigo de internacia komunikado kaj kultura interŝanĝo kun JEI, kaj vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton kun JEI."

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Antaŭ sekundoj, das-g diris:
  • 2021-02-08 Gutenberg Orchestra sendis deklaron (PDF) al JEI, ke Gutenberg Orchestra:
    1. ja ŝanĝos la nomon de la magazino
      • La novan nomon laŭ la deklaro konas JEI, sed ĝi ŝajne ankoraŭ ne estas publikita.
    2. ja ŝanĝos la nomon de la retpaĝo de la magazino (ĝis nun esperantoculture.com)
    3. ĉesos malfermi "retan salonon" nomatan "Esperanto Culture Community"
    4.  
      • petis registron de varmarko "Esperanto Culture Magazine" "nur en la kampo de eldonaĵoj ene de Japanio"
      • per tio havas "nenian intencon limigi eldonagadon de ajna eldonaĵo kun skribo de Esperanto"
      • volas, ke neniu en Japanio eldonu samnomajn eldonaĵojn
      • "nur sekvis la kutimon registri varmarkon por glate irigi komercon, kaj tiu registrado rilatas nur enlande"
      • denove respondas, ke "la supre notitaj principoj validas ankaŭ post la nomoŝanĝo de [la magazino]"
        • Laŭ la deklaro JEI akceptis tiun denovan respondon.
    5. "kunhavas grandan idealon pri la progresigo de internacia komunikado kaj kultura interŝanĝo kun JEI, kaj vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton kun JEI."

2021-02-09 la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki nekontenta pri tiu deklaro publikigis malfermitan leteron "pri la eblo rezigni la varmarkon (2020-136377)".

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2021-2-9 at 22:12, das-g diris:

2021-02-09 la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki nekontenta pri tiu deklaro publikigis malfermitan leteron "pri la eblo rezigni la varmarkon (2020-136377)".

Laŭ la petskriba paĝaro:

  • 2021-02-09 Gutenberg Orchestra respondis al la malfermitan leteron "pri la eblo rezigni la varmarkon (2020-136377)"
  • 2021-02-14 la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki reagis al tiu respondo per pliaj demandoj
  • 2021-02-15 Gutenberg Orchestra asertis, ke
    • ĝi nun ja rezignas la varmarkon (2020-136377) "エスペラントカルチャーマガジン / ESPERANTO CULTURE MAGAZINE"
    • la nova nomo de la revuo ne enhavos la vorto "Esperanto"
      • (Ĝi tamen enhavos "ESP", sed laŭ Gutenberg Orchestra ne kiel mallongigo de "Esperanto", sed de "Exstra Sensory Perception".)
  • 2021-02-16 La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki pri tio skribis:
    Citaĵo

    Pro tio ni ĉesigas nian varbadon por nia petskribo kontraŭ Gutenberg Orchestra, Tokyu Agency kaj Tokyu Land Corporation kaj anoncas la sukceson de nia kampanjo.

    Post la sukceso ni tamen plu observas la aferon ĝis la kompleta forigo de la varmarko ĉe la reta platformo de la Japana Patentoficejo kaj eldono de la revuo kun la nova nomo sen “ESPERANTO” estas, sen ajna dubo, konfirmita.

    Elkorajn dankojn al GO pro tio ke ĝi akceptis niajn opiniojn pri la afero. Ni gratulas vin pro nova ekiro de la revuo kaj esperas plenan sukceson sur la vojo. Fine, elkore ni dankas al homoj kiuj subskribis la petskribon kaj al homoj kiuj subtenis nian agadon en la plej diversaj manieroj.

     

Redaktite de das-g

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.