Salti al enhavo
Fernando Maia Jr.

UEA survoje al financa resanigo

Rekomendataj afiŝoj

La 14-an de aŭgusto la Komitato de UEA kunside diskutis agadplanon de la Estraro por daŭrigi la financan resanigon de la Asocio. La agadplano spegulas instrukciojn donitajn de la Komitato al la Estraro pasintjare, surbaze de rekomendoj de la Komisiono pri Financo kaj interkonsiliĝe kun la Ĝenerala Direktoro. La raporto pri la agadplano estas publike alirebla en la komitata elŝutejo (https://uea.org/teko/komitato) sub la nomo Raporto pri financa resanigo (2021-08-16).

 

La raporto pri la agadplano, resume, traktas pri: (1) agado por subvencipetado, ĉe malsamaj subvencidonantoj aŭ programoj kaj kunlabore kun diversaj partneroj, i.a. kontrakte kun la profesia entrepreno Kosmo Strategio kaj kun engaĝiĝo de landaj kaj fakaj asocioj (momente nur de Eŭropo); (2) laboroj kaj vizio de la Estraro kaj Ĝenerala Direktoro pri investagado, inkluzivante la bezonon ŝanĝi la risko-profilon de UEA kaj la akiron de konsilado de sperta esperantista profesiulo pri investado (la kanadano Garry Evans); (3) movo de du laborfakoj (Kongresa Fako kaj Libroservo) el la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo al stabo en Slovakio, en nova funkcia strukturo: kontraktonte kun la teamo de Edukado@Interreto por plenumo de la laborfakaj taskoj, kun signifa redukto de la administraj kostoj kaj strategia uzo de aliaj eventoj por akceli vendojn de libroj; (4) laŭkontrakta transdono de la Arĥivo de UEA kaj parto (neduoblaĵoj) de la kolekto de BHH al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), por profesia prizorgado fare de la Aŭstria Nacia Biblioteko; (5) kaj fine vendo de la oficeja domo en Roterdamo kiel alternativo al ludono, laŭ ricevita aĉetpropono de 1 075 000 EUR, favora al UEA laŭ analizo de sendependaj profesiaj makleristoj.

 

Specife pri la vendo de la nuna sideja domo la Komitato ankoraŭ devas diskuti, analizi kaj decidi. La vendo konsiderindas kiel alternativo, ĉar la domo postulas ampleksan kostan renovigon antaŭ ol disponeblo por ludonado. Gravas kompreni, ke ĉiel ajn la disponigo de la sideja domo ne signifas movi la sidejon de UEA el Roterdamo. UEA posedas alian konstruaĵon en la sama strato de la CO, nome la Volontula Domo (VolDom), kies teretaĝo estas uzebla por oficejo kaj povas fariĝi la nova oficeja adreso de la Asocio. La VolDom estas profitodona al UEA kaj la rekomendo estas ĝin plu posedi. La Administra kaj Financa fakoj de la CO (kaj la CO mem) daŭre restos ligitaj al Roterdamo. UEA restos en Nederlando kaj devos ampleksigi la kunlaborojn kun sia Landa Asocio, Esperanto Nederland, kaj kun aliaj lokaj partneroj, kun aparta atento pri volontula programo kaj pri la Katedro Interligvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

 

Kadre de tiuj ŝanĝoj oni ankaŭ devos trovi loĝlokon por la parto de BHH, kiun daŭre posedos UEA. La kontrakto kun IEMW estas por garantii al la Arĥivo kaj al parto de la kolekto ne nur profesian pritraktadon, sed efektive protekton kaj konservon, ĉar nuntempe la materialo de BHH kuŝas nekatalogita kaj praktike nekonsultebla en la CO. La agadplano antaŭvidas provizoran sendon de la kolekto ankaŭ al Slovakio, en situo 3 horojn dista de Vieno, kio povas utili al esploristoj. Tamen esploroj pri la estonteco de BHH daŭre okazas.

 

La Komitato retraktos la temon en sia kunsido de la 18-an de septembro, spektebla pere de UEAviva (https://www.youtube.com/UEAviva). La komunumo, ĉefe membroj, estas bonvenaj esprimi sin ĉi tie en la Forumo de UEA, en la diskutlisto UEA-membroj, en la grupo de UEA ĉe Facebook kaj en la grupo de UEA ĉe Telegram. Surbaze de la diversaj diskutoj la Estraro realtempe konstruas dosieron pri Demandoj kaj Respondoj pri la Financa Resanigo: https://mallonge.net/FRS-DkR. Interesatoj pri la situacio de UEA, kiuj ankoraŭ ne estas membroj, estas bonvenaj aliĝi per la reta aliĝilo: https://uea.org/alighoj/alighilo.

 

Ligiloj

Diskutlisto UEA-membroj: https://groups.io/g/uea-membrojuea-membroj@groups.io;

Grupo de UEA ĉe Facebook: https://www.facebook.com/universala.esperanto.asocio;  

Grupo de UEA ĉe Telegram: https://uea.telegram.org.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.