Salti al enhavo
Fernando Maia Jr.

Ĉu vendo de la nuna oficeja domo?

Rekomendataj afiŝoj

Karaj membroj de UEA,
 
La Komitato, la Estraro kaj la Komisiono pri Financo de UEA nuntempe kunlaboras por alveni al decido ĉu disponigi por vendo la nunan oficejan domon de la Asocio, kiu troviĝas en Roterdamo ĉe la adreso Nieuwe Binnenweg 176. Sekvante sian statutan mision, la Komitato decidis por ne okazigi Ĝeneralan Voĉdonon pri la temo, tamen, komprenante la intencon de la neaprobita propono por Ĝenerala Voĉdono, la Estraro decidis uzi la Forumon de UEA kaj la diskutliston UEA-membroj por starigi spacon por ke ĉiuj membroj sentu sin bonvenaj ankaŭ prezenti demandojn aŭ doni siajn opiniojn pri la temo. Tiel UEA klopodas malfermi la debaton al sia membraro, konservante la decidon al sia Komitato, la supera organo de la Asocio, sed ĉiumaniere konsultante la membraran komunumon, kio devas kontentigi ankaŭ niajn sindonemajn komitatanojn.
 
Okaze de tio, ke ne ĉiuj povas esti plene informitaj pri la temo, ni preparis la jenan resumon por utili kiel bazo:
 
1) En 2020, post rekomendo de sia Komisiono pri Financo, la Komitato jam estis decidinta por ludono de la nuna oficeja domo, kio igis la Estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron komenci la laborojn por disponigi la domon. Tio povus ĉiel ajn kaŭzi ŝanĝon de adreso al la Centra Oficejo.
 
2) Kadre de la laboroj por ludono montriĝis, ke UEA unue devas signife reformi la domon por povi ludoni ĝin. Aldone novaj leĝoj en Nederlando nun postulas, ke la domo havu pli kvalitan energinivelon. Normale la domo kostas al la Asocio jare inter 20 000 kaj 30 000 EUR kaj la kostoj por ĉiuj postulataj ŝanĝoj povas laŭ fakaj studoj superi 200 000 EUR, se oni analizas la entuton de la bezonoj. La domo ne plu estas uzata kiel antaŭe kaj tio venigis al la opcio disponigi la domon por vendo.
 
3) Sendependaj makleristaj taksadoj indikis, ke la valoro de la domo nuntempe estas ĉ. sub 1 miliono da EUR kaj UEA jam ricevis unu aĉetproponon de 1 075 000 EUR. Najbara domo pli kvalita ol la nia estis vendita kontraŭ 1 200 000 EUR. Nia domo ne estas nova, ĝi ne povas nuntempe esti destinita por loĝuzo, ĝi postulas reformojn kaj estas en la kategorio de la plej malaltkvalita energinivelo. La referencita vendita domo, pli granda ol la nia, estis renovigita kaj havas la plej altkvalitan energinivelon. Tio konfirmas la menditajn taksadojn de la sendependaj makleristoj kaj fakuloj.
 
4) La Komisiono pri Financo, la Estraro kaj la Komitato, subtene de la Ĝenerala Direktoro de UEA, profunde analizas la temon ekde 2018. La Komisiono pri Financo, la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA rekomendas al la Komitato la disponigon por vendo. Nun alvenis la momento, en kiu la Komitato debatas por findecidi ĉu disponigi por vendo la domon.
 
5) Ĉiuj oficialaj informoj pri la temo estas alireblaj ĉe la teko Komitata Elŝutejo, en la retejo de UEA, aŭ estis publike donitaj al la Komitato dum kusidoj aŭ retpoŝte per la diskutlisto Komitato de UEA. Laŭ la planoj la vendo de la domo ne signfas, ke UEA ŝanĝos sian sidejon, kiu daŭre restos en Roterdamo. Sur la sama strato, ĉe la numero 430, UEA posedas alian konstruaĵon, 4-etaĝan: la superaj etaĝoj estas apartamentaj kaj ludonataj, kio donas renton al UEA. La teretaĝo estas por komerca/oficeja uzo kaj estas disponebla por starigo de nova oficeja spaco por la Asocio. La spaco konvenas por la nunaj oficejaj aktivecoj de UEA (kaj TEJO). Tiu konstruaĵo jam havas la plej altkvalitan energinivelon kaj ne postulas grandajn reformojn.
 
Laŭ decido de la Estraro de UEA tiu mesaĝo estas malfermo de spaco al membroj, ĉar la temo povas al multaj esti kara. Ankaŭ la komitatanoj povas profiti de la partopreno de membroj. Ni firme petas, ke la eventuala partopreno de ĉiuj interesatoj okazu aferece, enhave kaj respekte, kiel ĉiuj ni meritas. La kontribuoj povos esti uzitaj por konstruo de dokumento kun demandoj kaj respondoj.
 
Ni antaŭdankas al ĉiuj kaj sincere dankas pro ĉies membreco en UEA, kio estas esenca por la daŭrigo de nia laboro.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Karaj membroj,
 
Okaze de la ekfermo de la debata fazo en la Komitato de UEA pri la vendo de la nuna oficeja domo, estis pretigita dokumento kun Plej Oftaj Demandoj (POD), kiu koncizigas kaj resumas la plej oftajn argumentojn kaj dubojn, kiuj aperis pri la temo: https://mallonge.net/POD-vendo-NB176
 
Mi bondeziras kaj dankas al ĉiuj pro partopreno en la debato en la diversaj retaj spacoj de UEA.
 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.