Salti al enhavo
Fernando Maia Jr.

Helpo-servo: agadoj en Ukrainio

Rekomendataj afiŝoj

Karaj membroj de UEA, la 5-an de marto 2022 UEA publike anoncis pri la laboroj de la Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio. Pri tio oni legu ĉe: https://uea.org/gk/1026.

 

Intertempe, dum tiu unua longa semajno post la anonco, multon ni sukcesis/as fari laŭ niaj malgrandaj, sed kuraĝaj fortoj. La informado al la komunumo pri la helpo-servo okazos pere de tiu ĉi forumo - laŭ landoj. Por la agado de la helpo-servo en/pri aliaj landoj oni serĉu la koncernan fadenon en la forumo. Ĉiuj estas bonvenaj interagi, sed al interagontoj estas petate, ke ili komentu utile kaj agorde al la celoj de la helpo-servo. Nekoncernaj komentoj povas esti moderigataj/forigitaj. La helpo-servo povas peri kontaktojn: oni skribu al helpo-servo@groups.io. Deflanke de la helpo-servo, observe al niaj reguloj pri datumprotektado, kiu sekvas la leĝon de Eŭropa Unio, kaj ankaŭ pro la privateco kaj sekureco de ĉiuj, ĉiuj informoj restos anonimaj, krom se la koncernaj informantoj permesas publikigon.

 

Rilate al la agado de la helpo-servo en/pri Ukrainio ĝis nun:

 

1) Estas pli ol 240 registroj el Ukrainio en la datumbazo de UEA; aldone estas ĉirkaŭ 60 registroj en Pasporta Servo. Ĉiuj el Pasporta Servo jam estis kontaktitaj. El la datumbazo de UEA, ĉ. 50% havas retadresojn (122). Tiujn, kiuj ne havas retadreson aŭ nefunkciantan retadreson, ni provas kontakti telefone, fejsbuke aŭ nerekte per aliaj aktivuloj, kiuj provas peri la kontakton.

 

2) La Ĝenerala Direktoro de UEA aranĝas, ke ĉiuj eks-membroj el Ukrainio povu realiĝi senkoste al UEA en 2022 - tio gravas, ĉar la membreco permesas al ni agi pli legitime rilate la leĝojn pri protektado kaj traktado de datumoj.

 

3) Alvenadas la unuaj reagoj, jam kelkaj dekoj. Ĉiuj ĝis nun varme dankas la kontakton, la zorgojn kaj la realiĝon al la Asocio. Feliĉe la plimulto informas, ke malgraŭ la atesto de la militaj agoj, kiuj kaŭzas timojn kaj limigojn pri komunikado, ili ĝis nun bonfartas kaj estas en sekuraj lokoj, eĉ se temas pri urboj jam okupaciitaj. Kelkaj troviĝas ekster Ukrainio pro tio, ke tiam ili estis ekster la lando antaŭ la komenco de la armitaj konfliktoj. Por viroj malfacilas forlasi la landon, pro kio ĉefe virinoj, ĉu esperantistinoj, ĉu familianinoj, provas aŭ jam sukcesis atingi la eksterlandon.

 

4) Tamen helpo-petojn ni jam havas: ili estas ĉefe por helpi homojn atingi landlimojn, helpi tiujn, kiuj jam estas rifuĝinto en alia lando kaj ankaŭ finance helpi por aĉeto de bazaj produktoj. Pro tio tre multe helpos donacoj al la konto Espero: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. Inter rifuĝontoj kaj rifuĝintoj troviĝas infanoj, beboj.

 

Mi raportas nome de la Helpo-servo, kun aparta danko al la laborfortoj de TEJO.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Belega kaj apoginda iniciato.  

Ĉu vi jam sukcesis kontakti ĉiujn ukrainojn el la datumbazo de UEA ?  Mi povas helpi telefoni al kelkaj el ili.

Mi ĵus petis ĝiri mian saldon de 79.61 Eŭroj  konto Espero por Ukrainio. Tio ne estas granda sumo, sed pluraj esperantistoj helpos, ni certe sukcesos helpi ukrainojn en riska situacio.

amike

Emiljo

 

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.