Salti al enhavo
Fernando Maia Jr.

Helpo-servo: agadoj en Germanio

Rekomendataj afiŝoj

Pro iniciato de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kiu tuj post la komenco de la milito en Ukrainio ankaŭ esprimis sian solidarecon kun la esperantistoj en tiu lando, kunlabore kun Ulrich Brandenburg, Prezidanto de GEA, la helpo-servo peras helpofertojn al tiuj, kiuj devas fuĝi el la milito kaj povas iri al Germanio. Helpo-bezonaj homoj venintaj el Ukrainio interesataj de helpokazoj en Germanio povas skribi al helpo-servo@groups.io aŭ al unu el la jenaj estraranoj de GEA: Andreas Emmerich, oficiala retpoŝto andreas.emmerich@esperanto.de, aŭ Barbara Brandenburg, oficiala retpoŝto barbara.brandenburg@esperanto.de.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Aldona gastigebleco en Germanio estas en la municipo Schossin, kampara regiono, proksime de la urbo Schwerin en Meklenburgo. La gastigadon afable proponas la familio de Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn, kiu povas gastigi kelkajn ukrainajn esperantistojn fuĝintajn el la milito. Aldone, ili povas provi en sia vilaĝo trovi lokojn por ankoraŭ kelkaj. Povos temi pri matracoj surplanke en iom improvizaj kondiĉoj, sed plene gastamaj. Ilia domo enhavas hundojn kaj katojn - kaj infanojn: tial infanoj estos aparte bonvenaj. La helpo-servo peros la kontaktojn. Interesatoj skribu al helpo-servo@groups.io.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La Universitato Jacobs en Bremen malfermiĝis por gastigi centon da rifuĝintoj el Ukrainio. La informo estas en la germana: https://www.butenunbinnen.de/videos/jacobs-university-hilfe-fuer-fluechtlinge-ukraine-krieg-wissenschaft-100.html Aldone pluraj profesoroj ankaŭ pretas subteni doktoriĝajn aŭ postdoktoriĝajn esploristojn. La esperantisto Francesco Maurelli pretas helpi pri tio. Ukrainaj interesatoj bonvenu kontakti la helpo-servon per helpo-servo@groups.io.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.