Fernando Maia Jr. 1 Afiŝita 14an de marto, 2022 La helpo-servo informas, ke, se fuĝanto el la milito en Ukrainio bezonos portempan restadon en Slovakio, ejo de E@I je ĉ. 110 km de Bratislavo povas gastigi de 2 ĝis 5 homoj kaj helpi ilin laŭ la organizaj kapabloj/ebloj de E@I. La Konto Espero de UEA disponeblos por subteni E@I en tiu agado. Donacoj al la Konto Espero eblas per https://uea.org/alighoj/donacoj/espero. Aldone E@I ankaŭ povas fari el junaj fuĝantoj volontulojn kadre de volontula programo de la Eŭropa Solidareca Korpuso (ESK): kadre de tio E@I povas akcepti ĝis 3 junulojn en aĝo inter 18 kaj 30 jaroj (ekde tuj ĝis mezo de aŭgusto). Esperanta lingvo-nivelo ne devas esti tre alta, sufiĉas nivelo de komencinto. Interesatoj de tiuj helpokazoj en Slovakio skribu al helpo-servo@groups.io aŭ rekte al la kunordiganto de E@I, Petro Baláž, per petro@ikso.net. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj