Fernando Maia Jr. 1 Afiŝita 14an de marto, 2022 Kadre de la helpo-servo la esperantisto Paul (Paŭlo) Joseph Desailly, Komitatano A de UEA por Aŭstralio, informis, ke komence de la militaj agresoj en la teritorio de Ukrainio la aŭstralia registaro eksendis financan helpon al Ukrainio kaj rapidigis alirpermesilojn kaj/aŭ vizojn por rifuĝintoj el Ukrainio. La helpo-servo pretas subteni interesatojn el Ukrainio pri la procedoj por akiri tiujn dokumentojn. Aldone Paŭlo senpage proponas en sia hejmo dulitan (eventuale trilitan) dormĉambron por kelkaj monatoj. La ejo troviĝas en konvena kvartalo en la suburdo Glenside, apud parko kaj ĉe la urbocentro de la moderna urbo Adelajdo. Interesatoj devas kontakti la helpo-servon ĉe helpo-servo@groups.io, kiu peros la kontakton. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj