Fernando Maia Jr. 1 Afiŝita 16an de marto, 2022 Kadre de la helpo-servo, Dennis Keefe, Komitatano C de UEA, sukcesis aranĝi loĝeblecon en Valencio por esperantista familio (geedzoj kaj du infanoj) rifuĝinta el Ukrainio. Ni plej sincere dankas al Ana Montesinos pro la gastameco kaj al ĉiuj samideanoj en Valencio. Aldone al la loĝigo, la familio ankaŭ ricevos konsulton ĉe kuracisto kaj, se bezonate, ankaŭ lingvajn lecionojn. La esperantista familio pretas subteni la lokan Esperanto-movadon: ili portas multjaran sperton ĉe la landa asocio UkrEA, ĉu ĉe prezidio, ĉu ĉe redaktado de informiloj, bultenoj. La helpo-servo akompanas la vojaĝon de la familio al Valencio elde Varsovio, kie nuntempe ili troviĝas. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj