Juha "Metso" Metsäkallas 12 Afiŝita 25an de julio, 2022 Hodiaŭ mi eksciis, ke por la 107-a UK en Montrealo oni lanĉis kaj ciferecan kongresan libron kaj kongresan apon. Ege bone! Bedaŭrinde la nomo de la kongresa apo estas misgvida. Ne temas pri aplikaĵo, ne eĉ pri enkorpigita retumilo sed pri legosigno, kiu malfermiĝas en la defaŭlta retumilo en la aparato. La maniero kiel oni lanĉas tiun legosignon estas legosignilo., angle bookmarklet. Legu pli ekz. en la angla Vikipedia artikolo. Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Aleks K. 6 Afiŝita 26an de julio, 2022 Kara Juha, koran dankon pro via komento. Ni gxojas, ke vi bonvenigas la starigon de kongresa apo. Jen la adreso de la Kongresa Apo: https://uk2022.glideapp.io/ Nu, pri la termino apo oni povus ja diskuti. Vidu, la retejo, kiu ofertas la servon, parolas pri apo: https://www.glideapps.com/ Videble multaj organizajxoj uzas tiun servon: https://www.glideapps.com/customers Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj