Salti al enhavo
Aleks K.

Strategia Planado en UK-Montrealo kaj poste

Rekomendataj afiŝoj

Artikolo aperinta en la revuo Esperanto, Julio-Aŭgusto 2022 https://uea.org/revuoj

Duncan Charters,
Prezidanto de UEA

Unu el la taskoj de strategia planado estas konstati, kion ni sukcesis fari en nia konstanta agado per niaj nunaj rimedoj, kaj kie niaj streboj lamis. Sekve, kiel ni reorientu la laboron por realigi strategiajn celojn pli longdaŭrajn rilate la ĝeneralan akcepton de Esperanto kaj la plifortiĝon de ĝiaj lernado, uzado kaj agnoskataj atingoj? Kiaj strukturoj subtenos tiujn celojn, kaj kiel ni disponigu por ili la bezonatajn rimedojn?

Ekzemplo de sukceso por kiu ni povas krei strukturon por subteni similajn iniciatojn en aliaj landoj kaj regionoj, estas la latinamerika projekto por krei Amikojn de Esperanto kaj proponi al ili bone organizitajn retkursojn kun sindediĉaj talentaj instruistoj. El tiu raportita eksperimento rezultis novaj esperantistoj, pli da membroj de TEJO kaj UEA, kaj partopreno de novuloj en niaj Virtualaj Kongresoj. Dediĉita internacia laborgrupo, inkluzivanta reprezentanton ekzemple el la Kolombiaj organizantoj, povos analizi la sukcesojn, rekomendi plibonigojn kaj doni subtenon al similaj iniciatoj. Ekzemplo de situacio ne tiel sukcesa kaj bezonanta renovigon estas la stato de pluraj Landaj Asocioj, ofte spegulata en ilia neĝisdataj aŭ apenaŭ funkciantaj retejoj. Ankaŭ por tio laborgrupo povus ekzameni la sukcesojn de aktivaj Asocioj kaj organizi rimedojn por subteni malpli aktivajn, kaj konsili pri kreo de allogaj retejoj, kiuj listigu rimedojn kun ligiloj por novaj serĉantoj, kies intereso povos aktivigi la jamajn membrojn.

Kiuj estu la kernaj agadoj al kiuj ni dediĉu konstantajn tempon kaj rimedojn? La modelo dum jardekoj estis uzo de niaj financaj rimedoj por doni salajratajn servojn al la membroj de UEA el la kotizaj kaj donacaj kontribuoj de la membraro. Ni estas nun meze de signifa transiro por nia Asocio, kaj precize pro tio aktualas Strategia Planado kaj la novaj perspektivoj, kiujn ni bezonas por ne postresti nian ŝanĝiĝantan mondon. Dum jardekoj ni kutimiĝis al salajrobazita ĉeesta administrado de UEA el fiksloka Centra Oficejo, kiun necesis daŭre prizorgadi. Akompanante multegajn asociojn, kiuj trovis sin en simila situacio, UEA renaskiĝas en virtuala modelo, uzanta niajn kolektivajn talentojn, kie ajn en la mondo tiuj troviĝas. Ni ĉiam pli atentas akiron de financaj rimedoj ekster nia membraro, kiuj vidigos niajn celtrafajn kontribuojn al la interesoj de dezirataj kunlaborantoj. Tio ne signifas ke UEA ne daŭre donu servojn al siaj membroj. Ni celu fari la Asocion eĉ pli utila, alloga, efika por lernintoj de nia lingvo. Tamen unu ĉefa orientiĝo estu la kreo kaj subteno de novaj uzantoj de la lingvo kaj favorigo de la tutmonda opinio pri Esperanto. Tio necesigas celgrupojn, kiuj eventuale dum jaroj kunlaboru por ekspluati la kondiĉojn kie ni havas realisman perspektivon por ion signifan atingi.

Ekzemplo de projekto kun granda potencialo por la estonta disvastiĝo de Esperanto estas subteno de iniciatoj en bazlernejoj kaj aliaj niveloj de edukado. Necesas strukturo en kunlaboro kun ILEI kaj TEJO, por profiti pozitivajn kondiĉojn kaj krei novajn. La situacio estas pli favora ol iam ajn antaŭe pro pluraj faktoroj: la rapida evoluo kaj akcepto de virtuala instruado rezulte de la pandemio kaj novaj teknikaj rimedoj kiel Zoom; la evoluo de lingvoinstruaj metodoj por neĉeestaj klasoj; la kreo de miloj da partneraj klasoj inter lernejanoj kaj studentoj de diversaj landoj; sukcesaj interklasaj eksperimentoj pri lernado de Esperanto, kiel tiu de Amsterdamo kaj Parmo; la pli granda agnosko de Esperanto kiel valida enkonduko al lingvolernado (kion profitas la Multlingva Akcelilo); la movado por subteno de Interkultura Kompetento kiel unu el la kernaj celoj de lingvolernado, kaj la aparta taŭgeco de Esperanto por tion instrui pere de egaleca komunikilo. Por atingi sukceson, necesas dediĉita grupo, kiu kunigas inform-materialojn kaj dum jaroj daŭre ekspluatas kontaktojn kaj provizas per ĉio, kion bezonas instruistoj kaj lernejoj por pravigi kaj starigi tiajn kursojn, eventuale organizi kolokvojn, prezentadojn dum lingvoinstruaj konferencoj, kreon de efikaj studoj pri la nuntempa efikeco de instruado de Esperanto en partneraj klasoj kaj artikoloj por profesiaj revuoj. Fokusita laboro kun partopreno de profesiaj instruistoj donos ŝancojn por kiuj ni ne estas organizitaj ĝis nun.

Por la Universala Kongreso en Montrealo Komitatanoj montris intereson pri la restarigo de la kutimaj duhoraj Komitataj forumoj pri diversaj aspektoj de nia agado, la “4 K-oj”: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Tiuj kategorioj venis de antaŭa strategia planado kaj ni povos taksi ilian utilon kiel organizilon de niaj agadceloj dum la Montreala UK. Ni en junio ankoraŭ organizas la Komitatajn kaj aliajn kunsidojn, do la strukturo ne estas findecidita. Mi tamen proponas organizi frue en la Kongreso similan forumon pri Strategia Planado, kaj tiu fokuso informu kaj donu kuntekston al la postaj forumaj diskutoj. Unu el niaj celoj estu identigi dum la Kongreso, kiuj estu kernaj projektoj al kiuj povos aliĝi aktivaj kunlaborantaj membroj.
La laboro daŭros post la UK en la reta Forumo de UEA. Por prepari vin, legu la Estraran raporton en la junia numero de la revuo Esperanto por konatiĝi kun la jama agado, kaj ĉiuj interesitaj Kongresanoj estas invititaj al la forumo pri Strategia Planado dum la UK, kaj partopreni en la postaj retaj diskutoj en la Forumo de UEA ĉe: https://forumo.uea.org/forumo/70-strategia-laborplano.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Hieraŭ dum la diskutado pri Strategio en la kunveno de la Komitato, Duncan substrekis la gravan rolon de PRITAKSADO en strategio.  Prave.  Al tio mi aldonos MEZURADON.  Tiuj du konceptoj ne samas, tamen bona elirpunkto estas, UEA-nivele, krei sistemon MEZURADON kaj RAPORTADON.   Mezurado, baze; pritaksado, poste*.  Tia sistemo estas nia SPEGULO, kun nombroj komprenataj espereble de ĉiuj agemuloj.  Tiurilate, ni bezonas informadon pli ofte, kaj pli agadokampe, pli vaste.  Ne nur ene de UEA-ujo, sed ekstere, en Esperantujo kaj ekster Esperantujo, ekzemple kiel statas la kvanton da lernantoj en Duolingo.  Ne vortoj, statistikoj.  Ne multloke, sed unuloke, facile alireble.   Ne nur membro-nombro, kaj kongreso-aliĝoj, multe pli.  La sistemo povas komenci ete, kaj laŭ la bezonoj de ĝiaj uzantoj (por la estradaj bezonoj, por la eksteraj informado-bezonoj), ĝi povas kreski, ĉiam kun la ideo enmense: Kiom valoras tiu aldona informado rilate al tiom kiom ĝi kostas.

*La konceptoj PRITASKADO kaj MEZURADO paralelas en Lingvo-Testado, kaj simile en Ekonomio, Komerco.  La kerno estas mezurado, ĉefe nombra, kaj sur tiu bazo konstruiĝas pritaksado.  Tamen vi povas havi mezuradon sen pritaksado (nur kvanta aliro), kaj pritaksado sed mezurado (nur kvalita aliro).

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

En paĝo 137 de la revuo ESPERANTO, la tria granda defio en 2022 estas "lanĉi la strategian laborplanon".

Post la forumo tiuteme en Montrealo, kiel statas la afero ? Krom la afiŝo de Dennis ĉi-supre, mi ne vidas informojn, diskutojn en la reta forumo de UEA.

Sanon kaj Feliĉon al ĉiuj - kaj tre bonan jaron inter du UK-oj

Jean-Claude Roy

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2.9.2022 at 20:02, Telemo diris:

Post la forumo tiuteme en Montrealo, kiel statas la afero ? Krom la afiŝo de Dennis ĉi-supre, mi ne vidas informojn, diskutojn en la reta forumo de UEA.

Kiel vi mem povas konstati, post la lanĉo ne multe okazos ĉe UEA. Okaze de ĉi tiu forumo oni ja povas aserti, ke oni ne eĉ lanĉis ĉi tion, ĉar mankas diskutantoj kaj diskutoj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 1 horo, Juha "Metso" Metsäkallas diris:

Kiel vi mem povas konstati, post la lanĉo ne multe okazos ĉe UEA. Okaze de ĉi tiu forumo oni ja povas aserti, ke oni ne eĉ lanĉis ĉi tion, ĉar mankas diskutantoj kaj diskutoj.

Kara Juha, pri la Strategia Laborplano pli da diskutoj okazas en la retlistoj uea-membroj kaj komitato-de-uea, aldone al la artikoloj de la prezidanto de UEA, Duncan Charters, en la revuo Esperanto. La granda novaĵo estas la enketilo, kiu estis dissendita al la membroj de UEA, kaj al nemembroj, komence de julio 2023. Pri kies rezultoj aperas unua artikolo de Duncan Charters en la oktobra numero de revuo Esperanto. Vi estas bonvenaj legi ĝin.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.