Marc 3 Afiŝita 20an de januaro Saluton, Mia 39-jara filo estas fajrobrigadisto, li lernis E-on kiam okjara. Li skribis: "Mi volas kontakti fajrbrigadistojn el aliaj partoj de la mondo. Kiel mi povas trovi ilin en la esperantista komunumo? Ĉu vi povas plusendi ĉi tiun demandon al homoj, kiuj laŭ vi povas helpi min?". Eble ĉi tiu forumo estas taŭga loko por trovi iujn? Se vi povas sugesti alian lokon kien mi povas sendi lian peton, tiam volonte mi legos vian respondon! Espereble sukcesos trovi liajn samprofesiulojn. Amike, Marc (Vanden Bempt, Belgio) Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj
Paulo Cesar Pires 3 Afiŝita 21an de januaro Saluton! S-ro Esmeraldo Aparecido de Alencar Lima estas fajrobrigadisto kaj estrarano ĉe Esperanto-Asocio de San-Paulo (contato@easp.org.br). Citi Kunhavigi tiun ĉi afiŝon Ligi al afiŝo Kunhavigi en aliaj retejoj