Salti al enhavo
Emilio Cid

Partnereco inter Duolingo kaj UEA

Rekomendataj afiŝoj

Esperanto estas sukceso ĉe Duolingo!       

Nuntempe 780 mil homoj aktive lernas Esperanton per Duolingo, sed ekzistas potencialo por multaj aliaj, ĉar Duolingo estas la plej granda virtuala lingvo-instruilo en la mondo, kun 300 milionoj da lernantoj.

UEA iĝis partnero de Duolingo por enkonduki lernantojn de Duolingo al la loka movado. Ĉiu esperantisto povas iĝi Duolingo-ambasadoro kaj krei eventojn en tiu platformo. Kiam lernanto de via regiono atingas la finon de leciono, tiu vidos Duolingo-reklamon invitante al via evento.  

Lernu kiel partopreni: http://www.gazetaro.org/duolingo   

downloaded

Se via grupo jam estas en Duolingo, bonvolu indiki al ni ĝian adreson.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton al ĉiuj! Kiel volontulo, mi estas la ĉefa respondeculo pri la enhavo de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj. Ankaŭ ekzistas Esperanto-kursoj por portugallingvanoj kaj hispanlingvanoj tie. Mi nun pripensas la eblon aldoni kurso(j)n por parolantoj de aliaj lingvoj. La decido ne estos mia: la usona firmao Duolingo decidas pri tiaj aferoj surbaze de pluraj kriterioj. La plej grava el tiuj kriterioj estas la nombro de personoj kiuj pretas kunlaboregi por krei la kurson (plejparte tio signifas traduki multege da Esperanto-frazoj en la denaskan lingvon). Kion vi ĉiuj opinias? Kiujn aldonajn lingvojn ni celu?

  • Ŝati 6

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La afiŝoj kiuj estigis 44 telefonajn alvokojn kaj 28 verajn ĉeestantojn, abundegis, kun inter 100 kaj 200 ĉiumonate, ĉefe en la Universitato de Valencio, surstrate proksime de nia instruejo, kaj en la centro de la urbo.  Estas tri aŭ kvar specifaj lokoj kiuj tre sukcesas (inter eble 10-oble ĝis 20-oble pli efikaj): 1) apud de strata pordo de la Esperanto-Asocio, 2) en la ĉefa biblioteko de Valencio 3) en la fakultato pri Historio kaj Geografio en la Universitato de Valencio, kaj 4) en la Oficiala Lernejo pri Lingvoj.  Tiuj gelernantoj kiuj regule sekvas kaj daŭre lernas Esperanton estas malmultaj, eble nur 5 el 28, tamen la subita kromkresko en la Valencia Klubo senteblas: Post 25 jaroj da sinsekvaj perdoj de membroj, pro la ĉiumonata kurseto (laŭ la modelo de Seulo -- LEE Jungkee) kaj pro la nova energio, la kvanto da pagaj membroj kreskis de eble 30 al 40.  Kial papero multege pli bone efikas ol DUOLINGO-anoncoj, Tvitero kaj Fejcbuko kune, mi ankoraŭ ne scias.  Restas al ni multe da laboro por ekkompreni kaj por plibonigi la anoncadon kaj varbadon.

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Gratulojn por la bona rezulto ! Valencio kaj Seulo havu ligilon inter lernantoj por sentigi internaciecon kaj interkontinentecon. S-ro Lee Jungkee kutimas komuniki ankaux per Fejsbuko kaj Skajpo. Belan amikecon inter eklernantoj. 

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 4 horoj, VivianeTits diris:

Mi sekvas la kurson de esperanto kun Duolingo. Mi pensas, ke estas tre bona afero por esperanto. Sed.....Kiel faras la personoj post la kurso ? Ĉu oni skribas al ili por diri kie estas grupo de esperantistoj kie ili loĝas ?

Precize por enmovadigi la lernantojn de duolingo UEA firmis partnerecon kun la instruilo. Konatiĝu kun ĝi http://www.gazetaro.org/duolingo/

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Ĝis nun neniu el vi respondis mian demandon. Sed mi vigle esploras la aferon, kaj aktuale fokusiĝas pri la eblo krei kursojn en Duolingo por parolantoj de la franca, la rusa, kaj la ĉina. Mi jam estas en kontakto kun kelkaj spertaj parolantoj de tiuj lingvoj, kiuj pretas helpi. Ĉu vi havas aliajn sugestojn pri lingvoj, per kiuj ni provu instrui Esperanton en Duolingo?

Mi komprenas, ke UEA plejparte celas allogi novajn Esperanto-parolantojn al la Esperanto-movado. Mi subtenas tiun celon kaj aktivas en tiu kampo (ekz. per organizado de Duolingo-eventoj en Vaŝingtono) sed mia ĉefa celo estas instrui Esperanton per Duolingo al kiel eble plej multe da lingvemuloj tra la mondo.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

En Hispanio, Valencio, ĉi jare ni lanĉis novajn kursojn, ĉiumonate,  laŭ la stilo de Seulo (LEE,  Jungkee),  invitante per kaj Duolingo kaj abundegaj,  paperaj,  A-4 formato, stratafiŝoj.  Rezulto:  42 pertelefonaj aliĝoj,  28 kursanoj, 1 rekte de DUOLINGO kiu ĉeestis kun amikino, kaj 27 pro la afiŝoj. 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-9 at 15:52, Dennis Keefe diris:

Rezulto:  42 pertelefonaj aliĝoj,  28 kursanoj, 1 rekte de DUOLINGO kiu ĉeestis kun amikino, kaj 27 pro la afiŝoj. 

Jaŭ! Bonega rezulto! Ĉi tie ni akiris iomete da aliĝoj pere de Duolingo. Sed 27 pro afiŝoj estas mirinda! Ni estus bonŝanca se ni havus 10 entute samtempe. Gratulojn!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi sekvas la kurson de esperanto kun Duolingo. Mi pensas, ke estas tre bona afero por esperanto. Sed.....Kiel faras la personoj post la kurso ? Ĉu oni skribas al ili por diri kie estas grupo de esperantistoj kie ili loĝas ?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Jen, esceptokaze, kopio de la sama mesaĝo kiun mi ĵus sendis al la Komitato de UEA.  Mi remetas ĝin ĉi tie pro du kialoj: unu, la retdiskutejo de UEA kaj la Forumo estas en transirada tempo, kaj du, ĉi tiu temo rekte rilatas la subforumon DUOLINGO.  Vi eventuale ŝatus legi la sekvon, nur se vi interesiĝas pri Strategio kaj Duolingo, kaj pri la DETALOJ pri tiu strategio.  Mi prezentas 31 urbojn kun iom da esperantrilata statistiko.  Mia studo disvolviĝas, do eble vi volas atendi iun postan raporton.  Amike -- Dennis.

- - - - - - - - - - - - - - -

Duolingo kaj Strategia Mapo (“Strategic Group” Merkatika Analizo)

Oni povas kompreni la fenomenon Duolingo laŭ pedagogia vidpunkto, laŭ merkatika vidpunkto, laŭ ludila vidpunkto, ktp.  Ĉi tie, por la celoj de la Komitato, kaj de la K-K-K-K-Forumoj mi limigos min al la merkatika-strategia prikonsidero de unu el la plej belaj strategiaj iloj en la historio de la Esperanto-Movadoj DUOLINGO.  

Sed antaŭ ol fari mian prezentadon de mia hodiaŭa ekstudo de pli ol 30 urboj en kiuj troviĝas EVENTOJ de Duolingo, mi volas komenti pri nia (de ĉeestantoj de la Forumoj) procezo kaj proceduro starigi, kun fulmorapideco, proponojn en la Forumo-kunsidoj.  Tion ni spertis jam ĉi jare en Lahtio, kaj lastjare en Lisbono.  Paroletas, Proponas; Paroletas Proponas; Paroletas Proponas.  Mi ne vidas en tia sistemo eĉ minimuman klopodon rilatigi tion kion ni diras al ia ajn Strategia Plano.  Mi ankaŭ ne vidas kvantan (Kiom kostas, ekzemple) aŭ kvalitan analizon (Ĉu estas riskoj, ĉu tio kongruas kun niaj etikaj valoroj, kiu respondecas pri tio, ktp.  Sen tiaj komprenoj estas malfacile fari bonajn, realigeblajn planojn.  Ni estu ĉiam reagemaj al ŝanĝantaj cirkonstancoj, sed ni ne falu en la kaptilon  "subitaj entuziasmoj" kiel menciis Humphrey hieraŭ.

Nun, unu el la plej bonaj manerioj kompreni nian taskaron, niajn strategiajn ŝancojn kaj konkurenco-medion estas utiligi la nocion Strategia Mapo (kelkfoje nomata angle "Strategic Group" Analizo).  Strategia Grupo niakaze ĉi tie estas la fremdaj lingvoj uzataj en la diversaj lingvo-EVENTOJ de Duolingo.

En konkurencado, bataloj okazas en SPECIFAJ LOKOJ.  Ne eblas antaŭdiri, antaŭvidi ian ĝustan strategion en iu specifa loko se oni ne komprenas ĝuste kia estas tiu specifa loko.  Tio rilatas DUOLINGON.  En tia spirito mi provis kompreni la Strategian Mapon (tiu koncepto kompreneblos per subaj ekzemploj) de pli ol 30 urboj, duonhazarde elektitaj.

Mia ĉefa demando estis, en la kadro de Duolingo-EVENTOJ, kiuj lingvaj eventoj estas menciitaj, kaj el tiuj eventoj, kiom da ili rilatas Esperanton.  Kie, en kiuj urboj, aperas Esperanto-eventoj?  Kie NE aperas Esperanto-Eventoj?  Ĉu Esperanto partoprenas en 1 evento el 10, 7 eventoj el 54, 3 el 21? kaj tiel plu.  

Mi elektis kelkajn urbojn el Hispanio, kio kovras iom la Esperanto-lernantojn en la hispana fako de Duolingo, kaj mi simile, sed plejparte el la angla kurso, elektis kelkajn urbojn el Usono, kaj ankaŭ Londonon pro sia elstara rolo en la daŭra altirado de Duolingaj gelernantoj al ĉeestaj, esperantaj kursoj.  Kelkaj ekzemploj:

1. Vaŝingtono, Usono, 16 eventoj en la venonta monato, el kiuj 3 estas esperantaj.  
2. San Francisco, Usono, 11 eventoj, el kiuj 1 estas esperanta.  
3. Ĉikago, Usono, 28 eventoj, el kiuj 22 estas esperantaj (jes ja 22, tamen tiu nombro devas esti nuancigita, sed tio preterpasos miajn celojn ĉi matene).   
4. Los Angeleso, 29, el kiuj 1 estas kun la verda stelo.  
5. Londono, 49 eventoj, kun 11 esperantaj eventoj.

Ne estas mia celo ĉi tie prikomenti la detalojn rilate tiujn priskribojn.  Pli profunda analizo bezonatas kaj devas esti farata se ni volas UTILIGI tian informon, sed antaŭ ĉio ni devas komenci per fidela priskribo de la vera situacio.

Sciu, ke estas problemoj, gravaj problemoj en la statistiko, priskribado de la eventoj de DUOLINGO, ekzemple, en Madrido, Sevilo kaj Zaragozo kune, listiĝas nur 3 eventoj por la venonta monato, neniu el kiuj tuŝas la lingvon de Zamenhof, sed tia ege malgranda kvanto tute ne eblas.  La statistiko provizita de Duolingo nun  estas falsa.  Dum monatoj mi sekvadas la duolingan evoluon en Hispanio kaj kutime estas pli ol cent eventoj ĉiumonate.

Alia ekzemplo de speciala problemo estas tiu, kiu tuŝas, venenigas Valencion, Hispanio.  En la lastaj ses monatoj meznombre listiĝas ĉirkaŭ 120 eventoj ĈIUMONATE, el kiuj 1 estas esperanta.  De kie venas la problemo? 119 eventoj devenas de la sama homo!  Unu homo, ne klubo, ne de diversaj lingvoj.  De unu ruza homo!  Mi jam skribis al Duolingo, plendante pri tiu monopolulo, sed mi ankoraŭ ne ricevis respondon.

Se al vi plaĉus vidi plurajn, hazarde elektitajn respondojn, jen sube unu urbo por preskaŭ ĉiu litero de la alfabeto.  Kiam vi legas tiujn rezultojn, pensu pri taŭga strategio por TIU, ne por alia, urbo.  Se estas neniu mencio pri Esperanto-evento en la urbo, estas nenia espero, ke duolingano iam ĉeestos iun esperantan eventon.  Pri ĝuste la optimala nombro da eventoj pri Esperanto rilate la tuton, tio estas tute alia demando, kiun oni povas respondi nur post longa sperto, taŭga komparado, kaj mezurado de rezultoj.

Strategia Mapo de Aliaj Urboj

1. Abuja, Niĝerio, 1 (franca lingvo)
2. Bagdado, Irako, 1 (germana)
3. Kairo, Egiptio, 22, 0 = Esperanto
4. Dartford, Anglio, 49, similas aŭ samas Londono (vidu Londonon, supre), sama kvanto de esperantaj kursoj
5. El Viejo, Nikaragvo, 1 (angla)
6. Falls Church, Usono, 13 (Esperanto = 2, sed intermiksas Vaŝingtonon)
7. Galway, Irlando, 0, (eble indikas, ke de tempo al tempo havas eventojn, sed nun ne)
8. Gastonia, Norda Karolino, 3
9. Haifa, Israelo, 4 (rusa lingvo ĉiuj)
10. Indiatuba, Brazilo, (Esperanto = 1, angla = 71 – eble la sama listo kiel Sao Paolo)
11. Jakarta, Indonezio, 1 (franca)
12. Kaosiung, Tajvano, Ĉinio, 5 (angla kaj ĉina)
13. Lagos, Niĝerio, 1 (hispana)
14. Madison, Usono, 0, (vidu rimarkon pri Galway)
15. Nahariya, Israelo, 1, (rusa)
16. Oamaru, Novzelando, 0, (vidu rimarkon pri Galway)
17. Palo Alto, Usono, 13, (Esperanto = 1)
18. Qingdao, Ĉinio, 1, (hispana)
19. Reading, Anglio, 50?, (simila al Londono; havas la samajn esperantajn kursojn kiel en Londono)
20. Seulo, 0, (vidu Galway, supre)
21. Taichung, Ĉinio, 4, (ĉina kaj japana)
22. Uppsala, Svedio, 5, (germana, sveda, angla)
23. Vankuvero, Kanado, 10, (japana, angla, ĉina, franca)
24. Varsovio – Warsaw – 0, (vidu Galway, supre)
25. Yen Bai, Vietnamio, 1, (angla)
26. Zuriko, Svislando, 2, (japana).  Tamen, Zuriko publikigas esperantan eventon por Duolingo, kaj mi donos konkretan ekzemplon de tio, sed ne ĉi tie, ĉar tio eksteras la celon de la studeto.

Do, jen, mia malgranda studeto pri la Strategia Mapo (konkurenca, merkatika) pri kelkaj urboj en kelkaj landoj.  Mia samplo ne estas sufiĉe hazarda, kia devus esti por iel konkludi, konjekti.  Kaj por la celoj de UEA bezonatas KOMPLETA, STRATEGIA MAPO, ĉar oni laŭeble alstrebas efikan kontakton kun kiel eble plej da Duolinganoj.

Mi daŭre laboros analize se oni volas.  Intertempe mi diru, ke mi kredas, ke la priatento de UEA oportunas rilate la merkatikan, kaj ne la edukan flankon de Duolingo.  La pedagogia disvolviĝo de la esperantaj kursoj de Duolingo okazos kun aŭ sen la helpo de UEA.  Kaj ĝis nun ne aperis artikoloj en IPR pri tiu temo, bedaŭrinde.  Maksimume UEA povas kuraĝigi homojn krei strategie valorajn kursojn (ĝuste kiuj devenas de analizo de la Strategiaj Mapoj, sed ne de urboj kiel mezuro-unuo, sed de la kursoj jam orfertataj en ĉiuj LANDOJ – mi devas klarigi tian strategion en alia mesaĝo).  Kaj al tiu analizo bezonatas kvantigi la nombron de eblaj eklernantoj, interalie.

Tio estas alia temo por alia tago.  Sufiĉas diri, ke la rezultoj (allogi virtualajn lernantojn al ĉeestajn kontaktojn kun Esperantistoj) de la nuna utiligado de la sistemo Duolingo estas nur, mi konjektas, je 1 aŭ 2 elcentoj de la optimumo.

Atingo de 50%, 60%, 70% ne okazos se ni nur parolas-proponas, parolas-proponas, parolas-proponas kiel en la nunaj K-K-K-K-FORUMOJ.  Ni bezonas kompreni unue, agi due, kaj tiu agado bezonas racian pripensadon kaj interligigon kun ĉiaj aliaj partoj de la UEA-sistemo, kaj de la kunteksto de Esperantujo, kaj de pluraj eksteresperantaj faktoroj.

Se iu volas kunlabori, helpante fini la PRISKRIBON de la nuntempa situacio, la nuntempa Strategia Mapo de eventoj de Duolingo en urboj, bonvenon.

Amike,

Dennis Keefe
C-Komitatano

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-13 at 10:36, RuthKevessCohen diris:

Kiujn aldonajn lingvojn ni celu?

La respondo ŝajnas al mi sufiĉe evidenta: la francan. Estas vere ke kelkaj lingvoj havas pli da parolantoj ol la franca (nome la ĉina, la hinda, la araba), sed oni devas konsideri ke la nombro da franclingvaj Afrikanoj kreskas multe pli rapide ol la ĉinlingvanoj. Cetere, jam estas granda nombro da franclingvaj esperantistoj kiuj povas helplabori la estigon de nova duolingva kurso, verŝajne pli ol hindlingvaj aŭ arablingvaj esperantistoj.

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

En la vizaĝlibra grupo Esperanto mi afiŝis anglalingvan Jutuban komenton de Paul el Langfocus, kiu lernis (almenaü iom da) Esperanto per Duolingo.  Mi tre konsentas pri liaj konstruaj kritikoj.
Aldone la grupano Pascal Blondiau (konstrueme) kritikis la neeblecon lerni Esperanton per Duolingo.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-14 at 21:28, Manuel Campagna diris:

En la vizaĝlibra grupo Esperanto mi afiŝis anglalingvan Jutuban komenton de Paul el Langfocus, kiu lernis (almenaü iom da) Esperanto per Duolingo.  Mi tre konsentas pri liaj konstruaj kritikoj.
Aldone la grupano Pascal Blondiau (konstrueme) kritikis la neeblecon lerni Esperanton per Duolingo.

Interesaj. Ĉu vi povus citi la lokojn por tiuj YouTube-an filmeton kaj al kiu grupo vi referas? Dankon.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-26 at 06:15, RuthKevessCohen diris:

Ĝis nun neniu el vi respondis mian demandon. Sed mi vigle esploras la aferon, kaj aktuale fokusiĝas pri la eblo krei kursojn en Duolingo por parolantoj de la franca, la rusa, kaj la ĉina.

Nu, al mi certe plaĉus havi version en la bulgara, sed mi malfacile imagas, ke malgranda nombro de potencialaj gelernantoj interesiĝus la firmaon - eĉ se mi trovos kelkajn kunlaborantojn. 😞

Redaktite de Mariana Evlogieva
nevole mi konservis nepretan tekston

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton

Mi malkovras tiun tre interesan forumon dank al Emilio...kaj jxus traprasis la C1 antaux kelkaj semajnoj en la chaux de fond en Svislando...estas granda surprizo por mi plikompreni esperanton kaj mi nun povas plikomuniki...estis do pli agrabla cxeesti en UK cxiu jare...

Pri duolingo mi opinias ke estas cxefa celo inter prioritatoj de UEA atingi pli bonajn partnerecojn kun duolingo

- klopodi peti al la teamo de duolingo informi la eklernantojn en la lingvo Esperanto ke ekzistas multe da kluboj en cxiu regiono kaj unu Universalan Asocion de Esperanto kun cxiu jare UKon...tiu anonco povus esti skribita kiam oni aligxis al la lingvo.

- por fortigi la partnerecon ni povus proponi reklami pri duolingo sur cxiu sako de kongreso kaj cxiu flugfolio kaj cxie ni organizas eventojn...kaj ankaux reklami cxe aliaj partneroj...

Mi enketis pri la funditoj de duolingo kiuj ankoraux laboras por gxi mi opinias kaj dezirus scii cxu iu konatigxis kun ili aux neniam ???

Multe dankon por via respondo.

Soj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankojn por viaj opinioj !

Proksimigxas la tago de "Paralela Universo" en 17a Auxgusto(sabate), kiam komencintoj de lernado pri Esperanto kolektigxas kaj komunikas unu la alian.

En Koreio, s-ro Lee Jungkee, eksestrarano de UEA kaj estro de Seula Esperanto-Kulturcentro, okazigos la kunsidon por Duolingo-devenaj kaj aliaj novaj esperantistoj, en sia centro.

Tio povos esti unu el la eventoj de Dulingo por gxiaj membroj.

    http://esperanto.kr/?p=5422

 

Redaktite de So-jinsu

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-29 at 17:20, Nathalie kesler-Oh So Yun diris:

Saluton

Mi malkovras tiun tre interesan forumon dank al Emilio...kaj jxus traprasis la C1 antaux kelkaj semajnoj en la chaux de fond en Svislando...estas granda surprizo por mi plikompreni esperanton kaj mi nun povas plikomuniki...estis do pli agrabla cxeesti en UK cxiu jare...

Pri duolingo mi opinias ke estas cxefa celo inter prioritatoj de UEA atingi pli bonajn partnerecojn kun duolingo

- klopodi peti al la teamo de duolingo informi la eklernantojn en la lingvo Esperanto ke ekzistas multe da kluboj en cxiu regiono kaj unu Universalan Asocion de Esperanto kun cxiu jare UKon...tiu anonco povus esti skribita kiam oni aligxis al la lingvo.

- por fortigi la partnerecon ni povus proponi reklami pri duolingo sur cxiu sako de kongreso kaj cxiu flugfolio kaj cxie ni organizas eventojn...kaj ankaux reklami cxe aliaj partneroj...

Mi enketis pri la funditoj de duolingo kiuj ankoraux laboras por gxi mi opinias kaj dezirus scii cxu iu konatigxis kun ili aux neniam ???

Multe dankon por via respondo.

Soj.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Lernantoj de la Duolingo-kursoj povas trovi helpon en Facebook-grupoj kiel Duolingo Esperanto Learners kaj Communidad Esperanto Duolingo. Pliaj informoj por lernantoj haveblas cxe la Esperanto Mega Post en la forumoj de Duolingo, kaj cxe afterduolingo.com.

 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Per ĉi tiu mesaĝo mi deziras esprimi mian malkontenton pri Duolingo Eventoj.

UEA instigas la asociojn anonci siajn eventojn en Duolingo Eventoj por ke la lernantoj en Duolingo eksciu pri la asocioj, partoprenu iliajn eventojn kaj espereble kelkaj el ili plifortigu la movadon.

Tial mi iĝis ambasadoro de Duolingo Eventoj en februaro 2020. Mi anoncas eventojn en esperanto, kiuj okazas en Parizo (Francio), organizitaj de pluraj lokaj esperantaj asocoj. Mi jam anoncis 70 eventojn. Ĉiufoje, multaj lernantoj de Duolingo aliĝas al la evento, sed neniu venas.

Cetere, mi rimarkas ke Duolingo pli kaj pli limigas la uzon de Duolingo Eventoj. Jen 2 ekzemploj:

  1. Dum la deviga hejmrestado pro la kronviruso, Duolingo malpermesis anonci surlokajn eventojn - nu, bone, tio estis prudenta. Sed kiam hejmrestado ĉesis kaj surlokaj eventoj denove okazis tutmonde, la limo restis. Mi petis de Duolingo denove permesi anonci surlokajn eventojn, ili promesis studi la aferon estontece. Sed tio ne okazis.
  2. Ekde la pandemio Duolingo malfermas Zoom salonon por ĉiu evento - nu, bone, senpagan donacon. Sed la ligilo de la Zoom salono videblas nur en Duolingo (do nur al duolinganoj) kaj nur ĵus antaŭ la komenco de la evento. La asocioj kompreneble anoncas siajn eventojn ne nur en Duolingo, sed ankaŭ en multaj aliaj informkanaloj (eventa servo, retejo de la asocio, facebook, ktp.) kaj kompreneble faras tion pluraj tagoj antaŭ la komenco de la evento. Tial la Zoom salono de Duolingo tute senutilas, kaj la asocioj uzas aliajn rimedojn dum siaj eventoj. Mi ĵus ricevis mesaĝon de Duolingo, dirante ke mi ne respektas la regulojn de Duolingo ĉar mi ne uzas ilian Zoom salonon, kaj miaj eventoj estos malpermesitaj. Do mi ne plu rajtos anonci la eventojn.

Konklude, Duolingo Eventoj senutilas al la esperanta movado.

Mi esperas ke la partnereco inter UEA kaj Duolingo utilas ekster Duolingo eventoj.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 05/04/2022 at 10:50, LPatasdIlliers diris:

Per ĉi tiu mesaĝo mi deziras esprimi mian malkontenton pri Duolingo Eventoj.

 

Mi jam anoncis 70 eventojn. Ĉiufoje, multaj lernantoj de Duolingo aliĝas al la evento, sed neniu venas.

Antaŭ jaroj ankaŭ mi spertis, ke la sistemo ne bone funkcias en multaj urboj. Ekzemple ĝi ne sendas inviton al mia evento al mia edzino. Aliflanke la Londona klubo bone funkciis.  Mi memoras, ke por la Pariza grupo ĝi ne funkciis, set tiam la kurso ne disponeblis en la franca.

Je 05/04/2022 at 10:50, LPatasdIlliers diris:
  1. Dum la deviga hejmrestado pro la kronviruso, Duolingo malpermesis anonci surlokajn eventojn - nu, bone, tio estis prudenta. Sed kiam hejmrestado ĉesis kaj surlokaj eventoj denove okazis tutmonde, la limo restis. Mi petis de Duolingo denove permesi anonci surlokajn eventojn, ili promesis studi la aferon estontece. Sed tio ne okazis.

Prave, mi rimarkis, ke la eventoj nun daŭre ne aperas laŭ urboj.  Mi supozas, ke ili atendas la finon de la pandemio en la tuta mondo, aŭ ili ne plu interesiĝas pri ĉeestaj eventoj.  Aliflanke lernantoj el la tuta mondo povos veni al nia evento.   

Hodiaŭ mi kontrolis kaj en duolingo estas 748 aktivaj lernantoj de esperanto.  Tra la jaroj la nombro malkreskis 4%.

angla 298

hispana 184

portugala 162

franca 104

sumo 748 mil

Sed mi opinias, ke la nombro da lernantoj estas ankoraŭ tre granda kaj indas provi kontakti ilin. 

 

Je 05/04/2022 at 10:50, LPatasdIlliers diris:
  1.  
  2. Ekde la pandemio Duolingo malfermas Zoom salonon por ĉiu evento - nu, bone, senpagan donacon. Sed la ligilo de la Zoom salono videblas nur en Duolingo (do nur al duolinganoj) kaj nur ĵus antaŭ la komenco de la evento. La asocioj kompreneble anoncas siajn eventojn ne nur en Duolingo, sed ankaŭ en multaj aliaj informkanaloj (eventa servo, retejo de la asocio, facebook, ktp.) kaj kompreneble faras tion pluraj tagoj antaŭ la komenco de la evento. Tial la Zoom salono de Duolingo tute senutilas, kaj la asocioj uzas aliajn rimedojn dum siaj eventoj. Mi ĵus ricevis mesaĝon de Duolingo, dirante ke mi ne respektas la regulojn de Duolingo ĉar mi ne uzas ilian Zoom salonon, kaj miaj eventoj estos malpermesitaj. Do mi ne plu rajtos anonci la eventojn.

Mi kredas, ke tio estas problemo ne solvebla, ĉar Duolingo estas komerca entrepreno, kiu certe volas iel regi la lernantojn.  Mi demandos al Rodrigo, brazila esperantisto, kiu zorgas pri pluraj poliglotaj renkontiĝoj kaj ankaŭ gastigas eventojn en Duolingo.  

Mi mem gastigos eventojn por pli bone kompreni la problemon kaj eventuale trovi solvon.  Mi komprenas, ke nuntempe vi ne plu volas gastigi eventojn, do mi rekontaktos vin kiam/se mi havos konkretajn solvojn kaj eble tiam vi volos provi de nove. 

amike

Emiljo

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.