Salti al enhavo
Emilio Cid

Kion vi opinias pri nia forumo

Rekomendataj afiŝoj

Nia forumo estas en prova fazo kaj per via opinio ni povos plibonigi ĝin per novaj rimedoj kaj korekti rimedojn, kiuj eble ne funkcias kontentige. 

  • Ŝati 1
  • Dankon! 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La Forumo estas bona okazo  aktivigi novajn kaj malnovajn esperantistojn. Mi mem organizas en septembro Veteranan Esperanto-Renkonton. La temo estos: Kiel plu?

Mi esperas, ke ni povos doni al la landa estraro (al HEA) valorajn konsilojn al la plua agado.

Kore salutas vin:

D-ro Imre Ferenczy

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Ege granda laboro,  kaj belaspekta rezulto!  Fakoj kaj speciale subfakoj (Kongeso,  AMO,  Ĝemelaj Urboj)  estas klaraj.  Mi provas per poŝtelfono sur kamparo (Gresillon,  Francio),  malrapida sed kun funkciado-kapablo. 

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi provis uzi la paĝon sed estas barita ĉar mi ne estas "vera" membro. Nu, mi estas membro de UEA, sed ne volas informi pri tio jam. Mi volas sperti kion spertas UEAan ne-membron.

La sindefenda nivelo ŝajnas iom tro alta laŭ mi. Nur membroj rajtas komenci temojn. Ĉu tiu estas instigo membriĝi al UEA? Se UEA komprenu kial ĝi estas en krizo, mi ne vidas kiel helpus nin bari la ne-membrojn. Ĉu ni timas ilin kaj iliajn ideojn?

Mi ankaŭ dubas pri la politike korektaj reguloj ke oni ne rajtas ĝeni iun. Nenie en la avertoj, reguloj kaj kondiĉoj mi vidis ke UEA gardas la liberecon esprimi sin, sed male, ni ne rajtas ofendi. Tio estas nekontrolebla stato kaj ankaŭ sapa stango al mizero, ĉar se la vorto ne estas libera, la plej ofendemaj inter ni kontrolos la diskutojn. Ofendiĝo povas esti uzata, en si mem, kiel armilo. Policado en forumo pli bone okazu per komunaj rimedoj inter la membroj ol moderigo de superuloj. Se estas tro da reguloj krom "estu ĝenerale afabla" kaj " ne mensogu" la sentemaj homoj timemas kaj ne esprimas sin. La nesentemuloj ne hezitos esprimi sin kaj aŭ estos forbarataj aŭ aŭdeblas pli ol necese pro la kompara silento.

Seniluzie mi atendos la evoluon kaj evoluigon de tiu ĉi ejo.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La ideoj kaj atentigoj de Stella estas legindaj, ĉar ŝi dum jaroj pripensadis la aferon FORUMON, kaj eĉ, laŭ mia memoro, prezentis la temon en Islando jam en 2013.  Eble pli ol iu alia UEA-membro pasintece, ŝi kontribuis al la starigo de la nocio forumo ene de UEA, montrante kiel forumo-komunikadosistemo estas multe pli valora komuniko-efika ol Guglo-grupoj kaj Jahu-grupoj.  Mi esperas,, ke la nuna Forumo estos en manoj de homoj kun diversaj spertoj kaj talentoj: la merkatika kaj komunikada (Emilio Cid), la teknika (Tim Owens), la homalira (pluraj homoj bezonatas kaj multaj povas), kaj ĉefaj konsiliistoj kiel Stella, ktp.  (Persona noto al Stella: jes, dankon.  Mi komprenas, ke la Forumo estas la rezulto de laboro kiam oni staras sur la ŝultroj de gigantoj -- tro ofte en UEA oni provas solvi problemojn sen rigardi eksteren, ĉu ne?  Ĉi foje oni elektis la bonan giganton, mi pensas).

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@Metsiso kaj @Ronaldo.nl

Dividi estas ja diskutenda vorto. Mi provis starigi diskuton pri tradukoj en aparta loko ĉi tie, sed vere devus esti nova subforumo en kiu oni povas meti fadenojn por ĉiu vorto aŭ esprimo por diskuti sinsekve. 

En tiu traduka fadeno, mi rakontis kion faris ni jam antaŭ pluraj jaroj pri la "dividi"-problemo. Pensante ke "partopreni" estas kiam homoj venas iu loko por preni parton. Sed "Share" estas dissendado tiel ke homoj povas partopreni per la dissendado. Tial ni kreis la vorton "partodoni". Tio estis fakte laŭdita eĉ de mia patro, kiu (nun jam for ekde 2016) sed li kreis la novan svedan-esperantan vortaron dum sia tuta vivo, dum 67 jaroj. Do, liajn konsilojn mi ofte aŭskultis. Tial mi preferas kaj proponas partodoni.

Se estas ebleco evoluigi esperanton anstataŭ nur transpreni ion de alia lingvo, mi ŝatus tion. Do "ŝari" estas vorto kiu devenas rekte el "share" kaj estas nova bazo. "Havigi" estas problema ĉar estas malklare la direkton. Povas esti ke mi havigas al mi mem aŭ al alia.

Krom tio, mi pensas ke la diskuto daŭrigu. Eble alia ankoraŭ povas aldoni brilan alternativon.

  • Ŝati 1
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@Emilio Cid Vi skribis komence de julio, ke la Forumo estas en prova fazo. Ĉu tio estas ankoraŭ la situacio, aŭ ĉu ĝi nun estas plene lanĉita? Mi ne memoras, kiel mi eksciis pri la ekzisto de la Forumo, sed post unua rigardo mi forgesis pri ĝia ekzisto dum longa tempo. Mi vidas, ke apenaŭ venas nova enhavo. Ĉu tio rezultas de la fakto, ke oni ankoraŭ ne anoncas la Forumon publike? 

Intertempe mi tamen ĉiutage ricevas mesaĝojn de la retlisto uea.membroj, kiu multe pli vigle funkcias - eble parte ĉar la mesaĝoj venas de si mem per retpoŝto sen la neceso aktive serĉi ilin. Tial mi vidas ilin, legas ilin (aŭ almenaŭ ĵetas rigardon, por vidi pri kio temas), kaj ĝenerale ricevas ĉiutagan memorigon pri la ekzisto de tiu listo.

Kion oni faras por diskonigi la ekziston de la Forumo kaj por instigi homojn kontribui al ĝi - aŭ ĉu oni ankoraŭ ne intencas fari tion en ĉi tiu frua fazo? Ĉu la celo de la Forumo estas anstataŭi la retliston uea.membroj, aŭ ĉu mi miskomprenas ĝian celon?

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi provis uzi la paĝon sed estas barita ĉar mi ne estas "vera" membro. Nu, mi estas membro de UEA, sed ne volas informi pri tio jam. Mi volas sperti kion spertas UEAan ne-membron.

La sindefenda nivelo ŝajnas iom tro alta laŭ mi. Nur membroj rajtas komenci temojn. Ĉu tiu estas instigo membriĝi al UEA? Se UEA komprenu kial ĝi estas en krizo, mi ne vidas kiel helpus nin bari la ne-membrojn. Ĉu ni timas ilin kaj iliajn ideojn?

Mi ankaŭ dubas pri la politike korektaj reguloj ke oni ne rajtas ĝeni iun. Nenie en la avertoj, reguloj kaj kondiĉoj mi vidis ke UEA gardas la liberecon esprimi sin, sed male, ni ne rajtas ofendi. Tio estas nekontrolebla stato kaj ankaŭ sapa stango al mizero, ĉar se la vorto ne estas libera, la plej ofendemaj inter ni kontrolos la diskutojn. Ofendiĝo povas esti uzata, en si mem, kiel armilo. Policado en forumo pli bone okazu per komunaj rimedoj inter la membroj ol moderigo de superuloj. Se estas tro da reguloj krom "estu ĝenerale afabla" kaj " ne mensogu" la sentemaj homoj timemas kaj ne esprimas sin. La nesentemuloj ne hezitos esprimi sin kaj aŭ estos forbarataj aŭ aŭdeblas pli ol necese pro la kompara silento.

Seniluzie mi atendos la evoluon kaj evoluigon de tiu ĉi ejo.

Aldono:

Mi volis reveni kaj respondi al unu el la aliaj respondintoj (al Dennis Keefe kiu laŭdis UEAn por ege granda laboro. Nu, tio ĉi estas programo kiu iu alia evoluigis - kaj tio estas ege saĝa decido ne mem evoluigi programon - tamen, UEA ne "ege" multe faris. Mi nur volis klarigi la aferon.) Sed ne eblas respondi unuope, aŭ eĉ plurfoje, ĉar klakante la butonon por respondi, mia unua respondo malfermiĝis, kaj mi nur povis respondi per tiu ĉi aldono. La programo do ne donas la eblecon diskuti, ĉar ne eblas plurfoje respondi en la sama temo. Ĉu alia baro por "ne-membroj"?

Redaktite de Stella
gramatika eraro
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 49 minutoj, Stella diris:

Policado en forumo pli bone okazu per komunaj rimedoj inter la membroj ol moderigo de superuloj. Se estas tro da reguloj krom "estu ĝenerale afabla" kaj " ne mensogu" la sentemaj homoj timemas kaj ne esprimas sin. La nesentemuloj ne hezitos esprimi sin kaj aŭ estos forbarataj aŭ aŭdeblas pli ol necese pro la kompara silento.

Nia intenco estas, ke la komunumo mem moderigu la forumon.   En kelkaj fadenoj la sistemo ŝovos la plej ŝatatajn komentojn plej supren.   En aliaj ni preferos vidi la komentojn laŭ ordirara tempa ordigo.   Ĉiuj forumanoj ricevos poentojn pro siaj komentoj. 

En komunumo kun granda nombro da partoprenantoj neniu povos antaŭvidi kiel plej bone organizi ĝin.  Ni havas kelkajn ideojn, sed nur dum la uzado ni scios tion, kio funkcios.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@Dennis Keefe

Dankon ke vi notis min barakti por treni UEAn en la 21an jarcenton.

En Svedio ni jam dum jaroj plueniris post la foruma paŝo, kaj nun starigis nian (duan*) sistemon por trakti kaj mastrumi la internan agadon kaj la decidojn de estraro kaj laborgrupoj. Kadre de tiu laboro ni renversis la iniciaton kaj agadon tiel ke la estraro nur estas serva (ne laboranta) estraro kaj gvidas kaj decidas, sed la estraranoj agadas kiel membroj kune kun aliaj membroj en la ĉiutaga agado en niaj kvin "fokusaj grupoj". Mi esperas ke mi povos montri kaj rakonti pli, estonte. 

La efiko estas ke ni nun vidas kiel vasta kaj ampleksa niaj deziroj kaj esperoj estas, kaj kiom multe ni fakte faras. Ni ankaŭ ne plu perdas tiom multe da taskoj kaj farendaĵoj. Novuloj al la sistemo diras ke ĝi estas konfuza. "Nu", mi normale diras, "ne estas la sistemo kio estas konfuza...".

Tiaj ŝanĝiĝoj postulas jaroj, eĉ jardekoj, por fiksiĝi. Pro interna kulturo, kutimo kaj tradicio, ŝanĝo de rutinoj estas malfacila tasko. Sed, kiel mi skribis, ni komencis renversi la tutan strukturon, do devas daŭri jarojn. 🙂 Ni devas akcepti ke ankaŭ la ŝanĝiĝo de UEA estas teda kaj daŭra. Sed estas iom malfacile. Tiu ĉi foruma modelo ne tute plaĉas al mi pro diversaj kialoj. Ĝi aspektas bone, sed mi serĉas funkciojn kaj efikon atingi celojn. Mi ne vidas multe da funkcioj ĉi tie, fakte.

 

* Unue ni uzis aldonon al Joomla por t.n. Helpdesk. Ĝuste tiu ĉi etendaĵo estis preskaŭ ekzakte tia kiel ni serĉis. La diferenco inter helpdeska tasko kaj propono en organizo vere ne estas tro granda. Bedaŭrinde la etendaĵon la evoluinto forlasis, kaj ni devis trovi alian sistemon. Post serĉado kaj testado ni elektis inter tri sistemoj, el kiuj franca liberkoda projektmastrumilo ProjeQtOr gajnis. Ĝi estas iom tro ampleksa kaj detala, sed la aliaj estis multe maltro detalaj. Estas klare ke multaj komputilistoj kreas sistemojn por trakti komputilan kaj programan evoluigon, sed nenie mi trovis bonan sistemon por aliaj agadoj. Granda truo en la merkato, vere. Sed mi sukcesis etendi la funkciojn, ĉefe per inventoplena tradukado de la originalo.

Redaktite de Stella
gramatikaĵo
  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mia analizo de kial retpoŝtlistoj/diskutliston ne funkcias estas ĉefe:

  • Oni dissendas informojn. Estas mia sperto ke informojn oni stoku en unu lokon. Tiel oni povas multe pli facile retrovi ĝin. Ankaŭ estas pli saĝe dissendi la informojn "iru al xxx por scii" per retmesaĝo, ol la mesaĝo mem. Veninte al la stokejo la leganto certe trovos aliajn indajn informojn.
  • Malnovaj sed indaj diskutoj rapide malaperas. Novaj alvenantoj ne povas retrovi malnovajn diskutojn kaj respondojn, kaj tial la samaj tedaj diskutoj okazas.

La problemo de diskutnivelo estas tutloka. Mi nur spertis unu sistemon kiu fakte funkciis por eviti flambatalojn. Temas pri komunuma policado nomata "Mendi picon". Se, en iu fadeno, ekbruliĝas la diskuto, estas preskaŭ tute sensence aligi sin al la batalo per provoj aldoni saĝajn kaj mildigajn vortojn. La batalantoj ne kapablas pensi libere kaj vaste, ĉar ili estas en "tunela vido". Kvankam oni diras ion, ili verŝajne ne vidas aŭ aŭdas tion, ĉar la cerbo estas en atakreĝimo pro defendemo.

Anstataŭe, per Mendi picon ne-batalantoj nur skribas "Mi volas capricciosan kun ekstra fromaĝo" aŭ io simila. Tio estas grava flago al ĉiuj en la diskuto. Estas signalo al la batalantoj ke iu transpaŝis limon. Estas signalo al ĉiuj ke oni reagas, sed sen la devo priskribi siajn sentojn kaj tial eskaladi la lukton. Laŭ jam difinitaj limoj pri kiom da reagoj devas alveni ene de specifa tempolimo, aliaj kiuj ankaŭ pensas ke la situacio fias povas ankaŭ mendi picon. Se x individuoj mendis picon dum y tagoj, la batalantoj devas silenti kaj lasi al la aliaj diskuti, (aŭ krei propran batalfadenon kie ili mem povas eligi sian doloron sen sentemaj spektantoj). La batalantoj nur rajtas alveni post ili denove trankviliĝis kaj reviziis siajn vortojn.

Ankaŭ estas stranga ideo nuntempe ke ĉiuj devas esti "samaj". Diverseco ne estas akceptata plu. Tio estas laŭ mi rompo de la tuta liberala ideo pri libera esprimrajtoj kaj la cenzuro kaj mem-cenzuro kreos timajn homojn kiuj ne havas kapablon sindefendi kaj argumenti. Oni nur lernas tiajn kapablojn per ekzerco. La ideo de "sameco" iras al la erara konkludo ke ni devas konsenti pri ĉio. En tia medio naskiĝas ardaj bataloj pri la rajto esti tiu kiu difinas kio estas "La Vero". Mi ne volas tian situacion, kaj tial mi ne ŝatas la limigojn en la uzantkondiĉoj de tiu ĉi forumo ke oni devas esti afabla kaj netimiga ktp. Evoluado nur okazas kiam rezisto renkontas opozicion. Ni devas akcepti ke ni havas diversajn ideojn kaj spertojn. La celo devas esti trovi la kampoj kie ni konsentas por kunlabori pri tiuj.

Eble devas esti subforumo ĉi tie nomata "Senregulaj diskutoj - flambatala averto!" tiel ke troviĝas iu loko por esprimi sin senhonte kaj senpune. "Per la fruktoj vi konu la arbon", ĉu ne? Tiuj kiuj diskutas en tia forumo nur mem kulpas ĉu ŝli esprimas sin en maniero kiu montras malafablon kaj kritikemon. Sentemuloj povas mem elekti ne legi la forumon, kaj nur povas kulpi sin mem se ili estas ofenditaj.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 1 horo, trio diris:

Mi uzis ĉi tiun forumon dum eble 2 tagoj, kaj jam finis kun miaj eblecoj. Evidente mi devas akiri poentojn, por montri respondecon, por krei novajn temojn.

Vi pravas Trio, estas "vizitanto" kaj "membro". Sed "membro" iĝos "membro+" post kelkaj poentoj.  Per tio ni postulas iom da tempo antaŭ por ke la novaj forumanoj konatiĝu bone kun la forumo kaj ne tuj havu eblecon krei novajn fadenojn en malĝusta kategorioj. 

Mi ĵus altrangigis kelkajn konatajn membrojn al membro+ kaj vi kaj Stella al "mastrumanto" por ke vi povu pli bone esplori la forumon.

antaŭ 1 horo, trio diris:

- Ne estas kontakt-metodo. - Tiu signifas ke mi ne vidas ian metodon por peti helpon aŭ por mencii ĉi tiaj aferoj. Mi rekomendas ke estu ret-adreso por kontakti ian administranton. - Jes ja, mi konas E. CID, se por aliaj kiuj ne havas tiun informon, estus bona se estus adreso kiel help@forumo.uea.org .

Estas ligilo Kontakti nin en la malsupro de ĉiu paĝo. 

En la enirpaĝo estas ankaŭ Informoj 

antaŭ 1 horo, trio diris:

"Mi vidas la anglan", ke iu "membro" rajtus krei temon pri tiuj aferoj. - Mi volas raporti ke mi ricevis retpoŝton kun la subjekto "Via registriĝo sukcesis!" Ene de tiu estas esperanta mesaĝeto kiu finas angle "Bonvenon ... Vi povas nun ensaluti ... You can now sign in with the password you chose when signing up." Ne granda afero, sed jen. Mi esperas ke tiu helpas.

Dankon pro la sciigo.  Bonvolu provi afiŝi nun.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@trio

Jes, prave. Via "rabokapto" de tiu ĉi temo montras ĝuste kio okazas se oni ne donas sufiĉe da kapabloj al membroj. Se eblas liberigi partojn, do, eblas krei "bonvenĉambron" al kiu  oni direktu novulojn. Nur post sia prezento en specifa temo ili rajtas krei temojn en la komenca subforumo (kaj en la tute libera forumo, nature), sed eblas eĉ krei temon por elprovi la funkciojn. Tie, kompreneble, ne okazos tro seriozaj disktuoj. Post iu limo (tempo, ago, poento) ili povus krei temojn ankaŭ en la pli afablaj, timemaj kaj politike korektaj partoj. 😈

La signalo kiun sendas la forumajn majstrojn, estas ke ili ne fidas ke la membroj estas plenkreskaj homoj. Mi sentas min kiel infano kiu devas atendi karesan frapeton surkape por gajni rajton paroli. El kontrola vidpunkto tio estas komprenebla, el demokratia... ne tiom. Cetere, mi ne petis, antaŭvidis aŭ atendis ke mi fariĝu "mastrumanto" post du tagoj ĉi tie, sed se tio estas la ĝenerala evoluo de aferoj, do bone. Mi ne volas la respondecon, sed mi ŝatas havi la eblecon.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@Emilio Cid

Ah! Neatendita favoro. Dankon. Mi pensas.

Ĉu eblus disvastigi tiun ĉi lokon per du aldonaj subforumoj, krom la de la estraro sankciitaj? Liberejo kie eblas por ĉiuj klaĉi kaj prove praktiki, kaj apartan inferon por "Intelektaj luktoj".

Kroma atentigo de traduko: 

En Ebloj estas "Recommend" anstataŭ Rekomendi

Al kiu ajn interesito pri tradukado de retejoj:

Mi notas ke la vorto "Share" estas tradukita al "Dividi". Ĉar ni dumlonge diskutis tiun ĉi vorton dum la Joomla tradukado, jam en 2012, en kiu pluraj individuoj estis aktivaj (inkluzive mia patro, verkisto de ampleksa vortaro esperanta-sveda), mi volus aldoni la pensojn kaj argumentojn de tiam. "Dividi" estas stranga vorto por la ago disdoni specifan informon. La solvo al kiu ni alvenis estis etendi la eblecojn de "partopreni". Kiam oni partoprenas ion, oni iras tien por preni parton de io. Ni inventis la vorton "partodoni" ĉar oni dissendas ion por doni la eblecon preni parton de io. Kelkaj amas, aliaj malamas. Sed mi havas la finan decidon, almenaŭ de tiu traduko, ĉar mi estas la "Translation Team Coordinator" ĉe Joomla por Esperanto. 😎

Mi ankaŭ konstatas ke la teksto kiun mi nun skribas estas nomata "afiŝo". Jes, mi vidas en Komputeko ke tio ŝajne estas la ĝenerale akceptita elekto nuntempe, sed kiam ni komencis nian tradukadon en 2012, tio ne estis la kazo. Ĉar afiŝo, laŭ PIV, estas Sciigo al la publiko, presita sur papero k. ordinare gluita sur muro, kolono ks. ni uzas ĝin por funkcio en nia forumo kie eblas por mastrumantoj alglui ĝeneralajn mesaĝojn al la uzantoj. Por normalaj mesaĝoj kaj respondoj en fadenoj, ni uzas la vorton "notico" kiu laŭ PIV signifas Iom longa kaj detala noto pri iu temo. Sed tiun vorton mi ne trovas en Komputeko nun. Oni povas diskuti tradukojn la tuta nokto, sed en la angla troviĝas amase da eblecoj nomi aferojn. Evidente ne en Esperanto...

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@Emilio Cid

MI scias ke tio estas eteta detalo, sed tamen... La rangoj estas nomataj "Membroj", "Mastrumantoj" ktp. Ĉu ne aspektus pli agrable se vi forigus la j-on? Tiel mi fariĝus Mastrumanto, ne "Mastrumantoj".

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ne povas atenti legi viajn komentojn nun ĉar mi enaviadiliĝos en kelkaj minutoj al Parizo.

Sed mi volas informi, ke Andrej jam preparas retmesaĝojn al ĉiuj membroj de UEA invitante al forumo. 

La altrangigo al "membroj" ankoraŭ ne estas aŭtomata, do mi faros ĝin permane uzante la UEA kodo.

Verŝajne multaj novaj forumanoj aperos dum la semajnfino.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 23 horoj, Stella diris:

Mi notas ke la vorto "Share" estas tradukita al "Dividi". Ĉar ni dumlonge diskutis tiun ĉi vorton dum la Joomla tradukado, jam en 2012, en kiu pluraj individuoj estis aktivaj (inkluzive mia patro, verkisto de ampleksa vortaro esperanta-sveda), mi volus aldoni la pensojn kaj argumentojn de tiam. "Dividi" estas stranga vorto por la ago disdoni specifan informon. La solvo al kiu ni alvenis estis etendi la eblecojn de "partopreni". Kiam oni partoprenas ion, oni iras tien por preni parton de io. Ni inventis la vorton "partodoni" ĉar oni dissendas ion por doni la eblecon preni parton de io. Kelkaj amas, aliaj malamas.

Jes, ne "dividi". Mi preferas "havigi".

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-12 at 11:46, trio diris:

Mi konsentas kun vi, Stella, ke ia ŝanĝo daŭros longe. Pri iloj por efike atingi celon, tiu verŝajne gravas al la estraro. Por mi, kiel simpla membro, la forumo, por diskuti inter membroj, kaj inter membroj kun estraranoj kaj laboristoj de UEA sufiĉus.

Laŭ mi, la malsukceso de la yahoo/google-ajn grupojn ĉefrolis 1: la manko da interago de la estraro kun la membroj, kaj 2: la timemo de la membroj diskuti. La timemo havis 2 kaŭzojn, 1: la teknika nivelo de la membroj ne estas tre alta (tiu estas ĝenerala problemo en la mondo, ne specife esperanta problemo), kaj 2: iuj malĝentiluloj kaptis ĉiujn diskutojn kun plendegoj, kritikegoj, kaj ĝenerale apartigaj komentoj. La diskutoj ne estis komunumigaj, sed bataloj. - Mi estas certa ke la kriterio por la nova forumo por ebleco mal/subteni komentojn estis instigita de tiu problemo.

Preskribo: La estraro devas respondi al demandoj de ĝeneralaj membroj. Kaj la generalaj membroj devas esti pli aktivaj en la diskutoj, kiu inkluzivus defendo de vereco, kaj kontraŭ provoj dividi ni ĉiujn. - Tiu estas mia opinio. Ni vidos.

Vi skribis ke iloj por atingi celojn ne gravas por vi, ĉar vi estas nura membro. Hm.... Jes, mi komprenas. La plimulto de iu ajn organizo aŭ grupo ne estas ege aktiva. Estas supozeble la "Pareta efekto". Mi ankaŭ uzas la principon 20/80, pri kiu mi skribis en alia fadeno. (Kiom da membroj necesas por vigla forumo?)

Mi volus ankaŭ aldoni kaŭzojn al via listo; 1: mi ne aktivas en retpoŝlistoj, ĉar tiaj estas la plej malefika maniero kunlabori rete se la grupo konsistas el pli ol tri individuoj. (Mi eĉ malakceptis peton fariĝi komitatano antaŭ kelkaj jaroj ĝuste pro la uzo de retopoŝtlisto kaj la nematuro de la organizo kaj mankanta strukturo.) 2: Ĉar malofte estas uzata komuna policado per iu specifa metodo, la diskutoj turnas en flamluktoj. Per simpla sistemo nomata "Mendi pizon" tio eviteblas, laŭ mia sperto. (Mi nur membris en du funkciantaj retpoŝtlistoj. Unu el ili uzis "Mendi picon". La alia konsistas el ege agrablaj kaj afablaj individuoj kiuj ŝajne neniam koleriĝas, ĉar la celo estas esplori specifan temon, kaj oni simple ne legas la erojn neinteresajn.)

Se kunlabora grupo estas malgranda, kiel estraro, estas malmulte da interligoj inter la aktivaj individuoj. Sed se pli da individuoj estus aktivaj, estus tiom da interkomunikaj rilatoj en la grupo, ke oni ne havas tempon vere krei ion. La tempo estas formanĝata de komunikado. Devas esti iloj inter la homoj por faciligi kunlaboron kaj disdonon de taskoj. En aliaj vortoj, oni povus diri ke ni devas komenci labori pli profesie se ni volas ke organizoj kiel UEA vivu kaj evoluiĝu. Per tiu ĉi forumo ni kiuj ne estas elektitaj povas komenci komuniki, sed la formo ne subtenas celitan kunlaboradon.

Ĉar nia landa asocio estas meze de daŭra kaj viskoze persista evoluo kie ni provas aktivigi la membrojn kaj limigi la rolon de la estraro, mi alvidas la aferon en malsama maniero. Dum longe ni havis la strukturon kie kelkaj elektitaj homoj devas laboregi kaj servi la plimulton. Mi kredas ke tiu labormaniero ne plu funkcias, ĉar estas tiom multe da informoj kaj aferoj okazas treege rapide hodiaŭ. Ni devas simple ŝanĝi niajn labormetodojn, aŭ la organizo mortos, ĉar tro malmultaj faras tro malmulte kompare al aliaj grupoj kiuj scipovas pli bone kaj facile kunlabori. Tio ne nur estas la stato de la Esperantista movado, sed de la tuta idealisma mondo.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 5 horoj, Anna Lowenstein diris:

@Emilio Cid Vi skribis komence de julio, ke la Forumo estas en prova fazo. Ĉu tio estas ankoraŭ la situacio, aŭ ĉu ĝi nun estas plene lanĉita? Mi ne memoras, kiel mi eksciis pri la ekzisto de la Forumo, sed post unua rigardo mi forgesis pri ĝia ekzisto dum longa tempo. Mi vidas, ke apenaŭ venas nova enhavo. Ĉu tio rezultas de la fakto, ke oni ankoraŭ ne anoncas la Forumon publike? 

Ĝi jam estis lanĉita per diskreta maniero, tio estas ni sendis nur unu mesaĝon al ĉiuj UEA-membroj.  Ni volis provi la retejon. Dum tiu tempo ne aperis cimoj kaj ĝi bone funkcias.  Ni volas, ke la forumo kresku iom post iom por certigi, ke ĝi iru al la ĝusta direkto.

antaŭ 5 horoj, Anna Lowenstein diris:

@Emilio Cid

Intertempe mi tamen ĉiutage ricevas mesaĝojn de la retlisto uea.membroj, kiu multe pli vigle funkcias - eble parte ĉar la mesaĝoj venas de si mem per retpoŝto sen la neceso aktive serĉi ilin. Tial mi vidas ilin, legas ilin (aŭ almenaŭ ĵetas rigardon, por vidi pri kio temas), kaj ĝenerale ricevas ĉiutagan memorigon pri la ekzisto de tiu listo.

Se vi volas vi povas ankaŭ ricevi sciigojn pri novaj komentoj per retmesaĝo. Nia avantaĝo estas, ke vi povas elekti sciigojn nur pri temoj, kiuj interesas al vi.

antaŭ 5 horoj, Anna Lowenstein diris:

@Emilio Cid Kion oni faras por diskonigi la ekziston de la Forumo kaj por instigi homojn kontribui al ĝi - aŭ ĉu oni ankoraŭ ne intencas fari tion en ĉi tiu frua fazo? Ĉu la celo de la Forumo estas anstataŭi la retliston uea.membroj, aŭ ĉu mi miskomprenas ĝian celon?

Eble nun jam estas la tempo por komenci konigi la forumon iom pli.  Mi devas antaŭe prepari filmeton kun klarigoj pri ĝia funkciado.  Ni ne havas la intencon anstataŭi la retliston uea.membroj.  Eble ĝi daŭre ekzistos kaj ĉi tiu forumo pereos, eble ambaŭ ekzistos, aŭ nur ĉi tiu forumo.  La uzantoj decidos.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ne nepre deziras ricevi informon, ĉiufoje kiam iu komentas, ĉar tio fariĝas ege ĝena - precipe se la informo nepetite aperas sur la ekrano, dum oni okupiĝas pri aliaj aferoj. Sed mi tre volonte ricevus informon, kiam iu enkondukas novan fadenon. Ĉu eblas aranĝi tion? Laŭ la nuna situacio, eblas "sekvi" jam komencitan fadenon, sed ne ricevi informon, kiam malfermiĝas nova.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 16 horoj, Stella diris:

Tiaj ŝanĝiĝoj postulas jaroj, eĉ jardekoj, por fiksiĝi....Ni devas akcepti ke ankaŭ la ŝanĝiĝo de UEA estas teda kaj daŭra. Sed estas iom malfacile. Tiu ĉi foruma modelo ne tute plaĉas al mi pro diversaj kialoj. Ĝi aspektas bone, sed mi serĉas funkciojn kaj efikon atingi celojn. Mi ne vidas multe da funkcioj ĉi tie, fakte.

Mi konsentas kun vi, Stella, ke ia ŝanĝo daŭros longe. Pri iloj por efike atingi celon, tiu verŝajne gravas al la estraro. Por mi, kiel simpla membro, la forumo, por diskuti inter membroj, kaj inter membroj kun estraranoj kaj laboristoj de UEA sufiĉus.

Laŭ mi, la malsukceso de la yahoo/google-ajn grupojn ĉefrolis 1: la manko da interago de la estraro kun la membroj, kaj 2: la timemo de la membroj diskuti. La timemo havis 2 kaŭzojn, 1: la teknika nivelo de la membroj ne estas tre alta (tiu estas ĝenerala problemo en la mondo, ne specife esperanta problemo), kaj 2: iuj malĝentiluloj kaptis ĉiujn diskutojn kun plendegoj, kritikegoj, kaj ĝenerale apartigaj komentoj. La diskutoj ne estis komunumigaj, sed bataloj. - Mi estas certa ke la kriterio por la nova forumo por ebleco mal/subteni komentojn estis instigita de tiu problemo.

Preskribo: La estraro devas respondi al demandoj de ĝeneralaj membroj. Kaj la generalaj membroj devas esti pli aktivaj en la diskutoj, kiu inkluzivus defendo de vereco, kaj kontraŭ provoj dividi ni ĉiujn. - Tiu estas mia opinio. Ni vidos.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Saluton denove,

Mi uzis ĉi tiun forumon dum eble 2 tagoj, kaj jam finis kun miaj eblecoj. Evidente mi devas akiri poentojn, por montri respondecon, por krei novajn temojn.

Kaj do tiu lasas min kun nur ĉi tie por mencii aferojn:

- Ne estas kontakt-metodo. - Tiu signifas ke mi ne vidas ian metodon por peti helpon aŭ por mencii ĉi tiaj aferoj. Mi rekomendas ke estu ret-adreso por kontakti ian administranton. - Jes ja, mi konas E. CID, se por aliaj kiuj ne havas tiun informon, estus bona se estus adreso kiel help@forumo.uea.org .

- Mi ne havas sufiĉe da poentoj por krei novan temon en forumoj krom Ĝemelaj Urboj. Kial tiu forumo, mi ne scias. Sed mi opinias ke estus bona por almenaŭ "Mi vidas la anglan", ke iu "membro" rajtus krei temon pri tiuj aferoj. - Mi volas raporti ke mi ricevis retpoŝton kun la subjekto "Via registriĝo sukcesis!" Ene de tiu estas esperanta mesaĝeto kiu finas angle "Bonvenon ... Vi povas nun ensaluti ... You can now sign in with the password you chose when signing up." Ne granda afero, sed jen. Mi esperas ke tiu helpas.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.