Salti al enhavo
Emilio Cid

Kion vi opinias pri nia forumo

Rekomendataj afiŝoj

Estas evidente, ke la forumo ne evoluas praktike. Dissendolisto [uea-membroj@yahoogroups.com] dum multaj jaroj funkciadis multoble pli bone, sed venis cenzuristoj (moderigantoj) Roy McCoy kaj Berto Sxuman kaj preskaux mortigis gxin. Mi proponas liberigi [uea-membrojn] disde cenzuristoj Roy kaj Berto, kaj la dissendolisto denove disfloros. :-) 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La programo de E-renkontigxo "Novojarsko-2020" en Barnaulo (Rusio), 31.12.2019-05.01.2020 jam praktike stabiligxis.
Babilejo de la organizantoj de "Novojarsko-2020": https://vk.com/im?sel=c5
Seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" okazos la 3-an de januaro 2020 je la 16-a horo. La seminario preparatas laux propono de Renato Corsetti, kiu jam sendis siajn kontribuajxojn. Ankaux kontribuajxoj de aliaj esperantistoj bonvenu al mia privata elektronika retadreso. Se iu kundeziras, ke UEA eliru el la krizo kaj progresu plu, do tiu klopodu kontribui laux siaj fortoj. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

La tuta programo de "Novojarsko-2020" en Barnaul' (Rusio), 31.12.2019-05.01.2020 jam estas kompilita kaj preta: https://vk.com/novojarsk2020
Por nia seminario "Kiel evoluigi kaj plibonigi la agadon de UEA" venis kontribuajxoj far Renato Corsetti kaj Carlo Minnaja. Ankaux aliaj pluraj famaj e-istoj preparas la siajn. Ankaux cxiuj kromaj konntribuajxoj bonvenu.
Se iu ankoraux ne aligxis, bv pli rapide aligxi, cxar restis nur malmultaj lokoj en la hoteleto.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 6/10/2019 at 06:15, Vladimir diris:

Estas ege malfacile trovi diskutojn en tiu cxi forumo. Cxu diskutoj vere okazas en la forumo?

Estas gravege sciigi multajn esperantistojn pri tiu forumo. Multaj ne konas ĝin, kaj neniam aŭdis pri ĝi. Duolingo havas centmilojn da lernantoj de Esperanto; Lernu! atingis dum sia ora aĝo centmilojn da aliĝintoj... Ĉu ni povas sciigi pri la ekzisto de tiu ĉi forumo centmil esperanto-parolantojn (komencantojn, komencintojn kaj pli altnivelajn)? Necesas ke ili sciu; poste, ili elektos ĉu aliĝi ĉu ne. Sciigi centmil estas taŭga vojo, laŭ mi, por havigi eble mil aliĝintojn - kaj viglan diskutadon.

Je 6/12/2019 at 06:01, Vladimir diris:

Estas evidente, ke la forumo ne evoluas praktike. Dissendolisto [uea-membroj@yahoogroups.com] dum multaj jaroj funkciadis multoble pli bone (...)

Dissendolisto, laŭ mi, estas tute alia afero ol forumo. Ne indas kompari ilin. Kaj, laŭ mi, estas eraro klopodi anstataŭi unu per la alia.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi pensas, ke multaj membroj tute ne scias pri ĉi tiu forumo, kaj ke tial ĝi ne estas tre aktiva. Fakte ĝi ŝajnas al mi potenciale pli utila ol la diskutlisto, ĉar estas pli facile sekvi elektitan fadenon.

Mi memoras, kiam Lernu.net havis tre aktivan kaj sukcesan forumon. Tio ankoraŭ ekzistas, sed fariĝis malpli aktiva kiam dum longa tempo oni ne ĝisdatigis la retejon. Krome, multaj homoj transiris al Duolingo, kaj precipe la anglalingvanoj transiris al la diskutlisto por Duolingo-lernantoj en Facebook.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 6 horoj, Anna Lowenstein diris:

Fakte ĝi ŝajnas al mi potenciale pli utila ol la diskutlisto, ĉar estas pli facile sekvi elektitan fadenon.

Mi ĝojas pri via opinio.  Por serioza diskuto la forumo estas pli taŭga.

antaŭ 6 horoj, Raffaele Del Re diris:

Ĉu ni povas sciigi pri la ekzisto de tiu ĉi forumo centmil esperanto-parolantojn (komencantojn, komencintojn kaj pli altnivelajn)? Necesas ke ili sciu; poste, ili elektos ĉu aliĝi ĉu ne. Sciigi centmil estas taŭga vojo, laŭ mi, por havigi eble mil aliĝintojn - kaj viglan diskutadon.

Certe jes, sed mi ne scias, kion fari por atingi ilin.   Kiel Anna menciis, multaj el la lernantoj kolektiĝas en 3 grupoj de Facebook (angla, hispana kaj portugala).

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 17 horoj, Raffaele Del Re diris:

(...) Dissendolisto, laŭ mi, estas tute alia afero ol forumo. Ne indas kompari ilin. Kaj, laŭ mi, estas eraro klopodi anstataŭi unu per la alia.

 

antaŭ 16 horoj, Anna Lowenstein diris:

Mi pensas, ke multaj membroj tute ne scias pri ĉi tiu forumo, kaj ke tial ĝi ne estas tre aktiva. Fakte ĝi ŝajnas al mi potenciale pli utila ol la diskutlisto, ĉar estas pli facile sekvi elektitan fadenon. (...)

Mi tre ŝatas forumojn kaj mi tute konsentas ke forumo havas plurajn avantaĝojn.

Sed mi pensas ke ne ĉiuj havas la saman sintenon. Kelkaj estas malpli aktivaj, do ili taksas pli facile legi dissendolistojn.

Pro tio, mi kredas ke ambaŭ tipoj devas ekzisti. Sed sendube forumoj estas pli taŭgaj por aktive partopreni la diskutadon.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Kiam oni lancis ĉi tiun forumon, oni diris, ke la forumo estas en testfazo. Mi kredas, ke oni parolis pri daŭro de tri monatoj, sed tio ne gravas. Kio gravas, estas, ke miasperte tiu testfazo neniam finiĝis. Ĉu mi eraras kaj oni havis grandan lancon de la forumo (kaj nur mi maltrafis ĝin)?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 14/07/2019 at 18:06, Stella diris:

@Metsiso kaj @Ronaldo.nl

Dividi estas ja diskutenda vorto. Mi provis starigi diskuton pri tradukoj en aparta loko ĉi tie, sed vere devus esti nova subforumo en kiu oni povas meti fadenojn por ĉiu vorto aŭ esprimo por diskuti sinsekve. 

En tiu traduka fadeno, mi rakontis kion faris ni jam antaŭ pluraj jaroj pri la "dividi"-problemo. Pensante ke "partopreni" estas kiam homoj venas iu loko por preni parton. Sed "Share" estas dissendado tiel ke homoj povas partopreni per la dissendado. Tial ni kreis la vorton "partodoni". Tio estis fakte laŭdita eĉ de mia patro, kiu (nun jam for ekde 2016) sed li kreis la novan svedan-esperantan vortaron dum sia tuta vivo, dum 67 jaroj. Do, liajn konsilojn mi ofte aŭskultis. Tial mi preferas kaj proponas partodoni.

Se estas ebleco evoluigi esperanton anstataŭ nur transpreni ion de alia lingvo, mi ŝatus tion. Do "ŝari" estas vorto kiu devenas rekte el "share" kaj estas nova bazo. "Havigi" estas problema ĉar estas malklare la direkton. Povas esti ke mi havigas al mi mem aŭ al alia.

Krom tio, mi pensas ke la diskuto daŭrigu. Eble alia ankoraŭ povas aldoni brilan alternativon.

Mi ege ĝojas pri via komento! 

Jen kion mi mem skribis ĉ. du semajnojn pli frue =D

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@trio@Emilio CidMi estas novulo por uzi chi tiun forumo, tamen suficha bela ghi estas. Oni povas facile afishi en la pagho kaj ricevis respondan atentigon en poshto. Dankon por la mastrumantoj!  Estas iometa problemo: la pagho fojfoje ne funkciis, chu?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Eble venis jam la tempo konsideri la faktojn, kaj eltiri konkludojn,  fari novajn demandojn kaj respondojn, provi novajn vojojn.
Faktoj: La forumo mortadas, la temoj ne vekas interesiĝojn, la intervenoj raras.
Konkludo: La celgrupo ne taŭgas, ĝi ne bezonas tian forumon.
Demando: Por kiu uzo utilus la forumo, de kies celata grupo estus envolvebla?
Respondo (duba,kaj prova): La UEA instancoj (estraro, landaj  asocioj komitato, fakaj asocioj, biblioteko, gazetoj, ....) kaj respondeculoj povus ĉiloke fari siajn publikajn diskutojn, pripensadojn por kiuj (diskutoj, pripensadoj) estus utila la malfermiteco kaj tio, ke iu ajn povas enmiksiĝi. 
Envolvi la celatan grupon verŝajne ne eblas facile, ja eĉ pri la strategia plano ne evoluiĝis vera diskuto. Se malsukcesus la provo aktivigi  la menciitajn tiam, laŭ mia opinio, senutilas ne nur la forumo, sed eĉ la tuta organizo. 
Do mi pledas por pli malfermita, pli homproksima, pli interaga, pli tujreaga UEA.  (Kie UEA signifas ĉiujn ne provizorajn anojn.)

Redaktite de Ĉaba

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 4.12.2022 at 16:23, Ĉaba diris:

Eble venis jam la tempo konsideri la faktojn, kaj eltiri konkludojn,  fari novajn demandojn kaj respondojn, provi novajn vojojn.
Faktoj: La forumo mortadas, la temoj ne vekas interesiĝojn, la intervenoj raras.

Do mi pledas por pli malfermita, pli homproksima, pli interaga, pli tujreaga UEA.  (Kie UEA signifas ĉiujn ne provizorajn anojn.)

Jes, vi pravas, ke ĉi tiu forumo estas malviva. Miaopinie la kialo estas, ke oni neniam vere lanĉis la forumon.  Oni povas ekzemple decidi, ke oni retpoŝte sendos nur mallongigitajn versiojn de bultenoj ktp. kaj la longaj versioj estu haveblaj ĉi tie. Ĉi tiu forumo ne estas fermita, nur grave neglektita de UEA mem. 

Redaktite de Juha "Metso" Metsäkallas

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.