Salti al enhavo
Emilio Cid

Kion vi opinias pri nia forumo

Rekomendataj afiŝoj

E. CID:

> Mi ĵus altrangigis kelkajn konatajn membrojn al membro+ kaj vi kaj Stella al "mastrumanto" por ke vi povu pli bone esplori la forumon.

   Dankon!

> Estas ligilo Kontakti nin en la malsupro de ĉiu paĝo.

   Ve! Stulte, mi ne vidis tiun "tro evidentan" ligilon. Mi petas vian pardonon.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-11 at 03:20, Emilio Cid diris:

Nia intenco estas, ke la komunumo mem moderigu la forumon. En kelkaj fadenoj la sistemo ŝovos la plej ŝatatajn komentojn plej supren.   En aliaj ni preferos vidi la komentojn laŭ ordirara tempa ordigo.   Ĉiuj forumanoj ricevos poentojn pro siaj komentoj. 

En komunumo kun granda nombro da partoprenantoj neniu povos antaŭvidi kiel plej bone organizi ĝin.  Ni havas kelkajn ideojn, sed nur dum la uzado ni scios tion, kio funkcios.

   Ne tre gravaj aferoj, sed por via informo, estas ĉi tiuj teknikaĵoj:

1: Kiam mi komencis ĉi tiun mesaĝon, mi volis citi la tuton por unue respondi al Stella, tiam al Emilio. Sed nur la citaĵo de Emilio estis enmetita. Mi preferus ke la tuto estu citata. - Mi scias ke multe da forumanoj ofte tro citas, do tiu povus esti problemo. Mi estas spertulo, do scias kiel fari "mane".

2: Rilate, se mi volas respondi al via unua alineo, poste alia alineo, miaj respondoj estas perditaj ŝajnante citoj de vi.

   Bonvole notu ke tiel funkcias.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 18 minutoj, Stella diris:

Cetere, mi ne petis, antaŭvidis aŭ atendis ke mi fariĝu "mastrumanto" post du tagoj ĉi tie, sed se tio estas la ĝenerala evoluo de aferoj, do bone. Mi ne volas la respondecon, sed mi ŝatas havi la eblecon.

   Mi ankaŭ ne antaŭvidis tiun. Mi opinias ke la forumo nun estas en la mezo de la problemo de "koko aŭ ovo". Estas nur malmulte de ni kiuj provas la sistemon nun, do daŭrus longa tempo por gajni la bezonatajn poentojn. Sed, iagrade Emilio fidas nin (mi estas mastrumanto de multege da yahoo/google-aj grupoj, kaj vi ankaŭ estas spertulo). Do, ni estas semoj por la baldaŭa (ĉu?) inundo da membroj, ...post la UK, mi supozas.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ĵus aliĝis kaj ricevas tiun respond-mesaĝon : "You can now sign in with the password you chose when signing up." Kuriozega akcepto. Ĉu mi vere estas en UEA ???

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 9 horoj, Metsiso diris:

Jes, ne "dividi". Mi preferas "havigi".

 

antaŭ 9 horoj, Metsiso diris:

Jes, ne "dividi". Mi preferas "havigi".

Mi preferas enkonduki novan vorton, ekzemple "ŝari"

antaŭ 4 horoj, gtab-p diris:

Mi ĵus aliĝis kaj ricevas tiun respond-mesaĝon : "You can now sign in with the password you chose when signing up." Kuriozega akcepto. Ĉu mi vere estas en UEA ???

Jes, ni bezonas havi tiajn aferojn en Esperanto

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-6 at 16:32, Emilio Cid diris:

Nia forumo estas en prova fazo kaj per via opinio ni povos plibonigi ĝin per novaj rimedoj kaj korekti rimedojn, kiuj eble ne funkcias kontentige. 

Ĉu eblas legi fadenojn en ĥronologia sinsekvo?

 

Cetere "respondi al ĉi tiu temo" bezonas esti forigata favore al "respondu en ĉi fadeno" aú "kontribui al ĉi tiu diskuto" aú "respondi pri ĉi tiu temo"

 

Alia demando: kion signifas "sciigu min pri respondoj"? Se oni ricevas mesaĝon pri ĉiu unuopa kontribuero, la forumo ne havas avantaĝon super rektaj retpoŝtlistoj.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

En ĉi tiu fadeno mi nun vidas indikojn de espero por la venonteco de kunlaborado en UEA.  Du UEA-membroj, Stella kaj Trio, faras fakajn kaj pozitivajn kritikojn, kaj samtempe ili estas AŬSKULTATAJ de Emilio.  Tiu aŭskultado-sinteno estas tre refreŝiga, kaj kontrastas kun la manko de aŭskultado en la UEA-retdiskutejo de Yahoo-grupoj.  Similaj reagoj mi vidis ankaŭ speciale en la sinteno de Trezoro kaj LEE Jungkee de Azio.  Kun tia spirito, eĉ se ni ofte ne interkonsentas inter ni, ni povas progresi.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-12 at 15:06, Stella diris:

Mia analizo de kial retpoŝtlistoj/diskutliston ne funkcias estas ĉefe:

  • Oni dissendas informojn. Estas mia sperto ke informojn oni stoku en unu lokon. Tiel oni povas multe pli facile retrovi ĝin. Ankaŭ estas pli saĝe dissendi la informojn "iru al xxx por scii" per retmesaĝo, ol la mesaĝo mem. Veninte al la stokejo la leganto certe trovos aliajn indajn informojn.
  • Malnovaj sed indaj diskutoj rapide malaperas. Novaj alvenantoj ne povas retrovi malnovajn diskutojn kaj respondojn, kaj tial la samaj tedaj diskutoj okazas.

Pri la uzado de stokejo anstataŭ dissendado de informoj: kiun rimedon/programaron vi proponus por tio? Mi klopodas enkonduki Vikio-similan sistemon en mia lando estraro, sed ĝis nun kun tre modesta sukceso.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 1 horo, Rikardo diris:

Pri la uzado de stokejo anstataŭ dissendado de informoj: kiun rimedon/programaron vi proponus por tio? Mi klopodas enkonduki Vikio-similan sistemon en mia lando estraro, sed ĝis nun kun tre modesta sukceso.

Bonega demando kaj temo. Ĝi meritus sian propran fadenon, eĉ subforumon.

Antaŭ multaj jaroj mi laboris en granda entrepreno, en la centra teknikejo kiu superregis kaj kontrolis teknikaĵojn kaj telekomunikaĵojn. La plej grava ideo kiun mi lernis estis ĝuste "Ne dissendu, kolektu".

Due, vi devas pripensi kiom kaj kion celas la homoj koncernitaj. Vi devas demandi ilin kaj diskuti kun ili por kompreni kiel ili pensas kaj kiel ili volas labori. Kiom ili jam uzas komputilojn kaj kiom "komputile maturaj" ili estas.

Mi iomete interesiĝis pri Vikipedia solvo kaj ankaŭ instalis almenaŭ du aŭ tri diversaj programoj por tio, sed ne ŝatis iun el ili. La plej bona solvo ankoraŭ estas iatipo de forumo (sed ne tiu ĉi). Laŭ mi SMF estas unu el la plej bonaj, ĉar ĝi aspektas malnova, ĉar ĝi estas malnova. Ĝi estas matura kun pluraj funkcioj kiuj apogas kaj subtenas veran kunlaboron, kiel balotado, ebleco sendi internajn mesaĝojn inter la uzantoj ktp.

Tiacele, forumo estas pli bona, ĉar ĝi estas stokejo de la malnovaj okazaĵoj kaj diskutoj. Oni povas direkti novuloj al malnovaj diskutoj pri temoj kiuj novuloj ofte starigas denove, kaj denove, kaj denove. 

Sed.... povas simple esti ke viaj uzantoj eĉ ne havas komunan ideon en kiu direkto ili iru. Se ili eĉ ne scias tion, estas neeble krei strukturon por enhavo kiu estas nekonata.

En SEF (Svedio) mi kaj alia longedaŭra esperantistino fariĝis estraranoj de la landa organizo en 2013. Post du kunsidoj ni povis konstati ke ne komprenis nenion dum la estrarkunsidoj. Estis inundo de leteroj, petoj, raportoj ktp kiuj ŝtelis horon aŭ du antaŭ ol ni venis al la efektiva agado de la estraro. Sed tiam ĉiuj estis tro lacaj por daŭrigi. Ni havis punktojn en la tagordo kiuj estis prokrastita ĉiukunside dum jaroj... La situacio estis netenebla.

Ĉar mi evoluigis analizan, planan kaj organizan sistemon, mi proponis ke mi gvidu la grupon per tia sistemo. (Mi nomis ĝin OLSON.) La grupo diskutadis la agadon kaj komencis kompreni kio estas la plej gravaj aferoj. El la diskuto naskiĝis kvar "fokusoj". Tiuj estis Administrado, Informado, Membroj kaj Renkontiĝoj. Dum la lastaj jaroj ankaŭ aldoniĝis Arkivo, sed la fokusoj daŭre restas pli malpli la samaj, krom eta evoluigo dum la lastaj du jaroj, ĉar la estraro decidis ke ni renversu la tutan strukturon por lasi la membroj aktivi multe pli. La fokusoj funkcias kiel filtrilo, kaj la kunsidoj fariĝis multe pli efikaj.

Mi volonte parolus pri tiaj aferoj kun vi, aŭ eĉ ni, se troviĝas intereso. Kontaktu min ĉe stella (a) esperanto (.) se.

Ni havas forumon, sed ni ankaŭ komencis uzi sistemon por "helpdesk", do helpejo pri io ajn. En tiaj lokoj estas homoj kiuj solvas problemojn de aliaj. Ĉiu ero devas esti priskribata kaj prilaborata. Ege simila situacio al estrara laboro, fakte. Unu tia programo estis taŭga, kaj ni uzis ĝin dum preskaŭ tri jaroj, sed bedaŭrinde la evoluiganto ĉesis. Ni elektis alian programon. Ĝi estas multe pli kompleksa, sed havas bonajn funkciojn.

Kompare al forumo aŭ vikio, kiuj nur stokas informojn, projektmastruma sistemo estas kreita por venigi iun situacion de stato A ĝis stato Z. Per OLSON, tio estas tute klara kaj komprenebla.

Mi serĉadis dum jaroj, sed ne troviĝas bona sistemo por idealismaj aktoroj kiel esperantistoj en la merkato. Tamen troviĝas amase da programoj kreitaj de programistoj por programistoj. Estus amuze kunkrei sistemon por homoj...

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

kial mi bezonas krei novan konton, registriĝi ĉi tie?

kial vi ne povis uzi la ekzistantan uzant-nomon de tttejo uea.org?

nun mi havas du pasvortojn por unu sama loko.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

aldone, estas stranga navigado supre.

langetoj: Retejo | Aktivado | Membriĝi al UEA | Altrangiĝo de 'Vizitanto'

inter kiuj "membriĝi al UEA" gvidas for el la forumo. tio ne aspektas logika kaj estas tre neatendita 🙂

 
Redaktite de zmila

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-15 at 09:21, zmila diris:

kial mi bezonas krei novan konton, registriĝi ĉi tie?

kial vi ne povis uzi la ekzistantan uzant-nomon de tttejo uea.org?

nun mi havas du pasvortojn por unu sama loko.

 

Estas malsamaj datumbazoj. Sed vi povas registrighi per samaj ekrannomo kaj pasvorto.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-14 at 03:24, Ronaldo.nl diris:

Ĉu eblas legi fadenojn en ĥronologia sinsekvo?

 

Cetere "respondi al ĉi tiu temo" bezonas esti forigata favore al "respondu en ĉi fadeno" aú "kontribui al ĉi tiu diskuto" aú "respondi pri ĉi tiu temo"

 

Alia demando: kion signifas "sciigu min pri respondoj"? Se oni ricevas mesaĝon pri ĉiu unuopa kontribuero, la forumo ne havas avantaĝon super rektaj retpoŝtlistoj.

 

Jes che AKTIVADO.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-14 at 23:06, Stella diris:

@Metsiso kaj @Ronaldo.nl

Dividi estas ja diskutenda vorto. Mi provis starigi diskuton pri tradukoj en aparta loko ĉi tie, sed vere devus esti nova subforumo en kiu oni povas meti fadenojn por ĉiu vorto aŭ esprimo por diskuti sinsekve. 

En tiu traduka fadeno, mi rakontis kion faris ni jam antaŭ pluraj jaroj pri la "dividi"-problemo. Pensante ke "partopreni" estas kiam homoj venas iu loko por preni parton. Sed "Share" estas dissendado tiel ke homoj povas partopreni per la dissendado. Tial ni kreis la vorton "partodoni". Tio estis fakte laŭdita eĉ de mia patro, kiu (nun jam for ekde 2016) sed li kreis la novan svedan-esperantan vortaron dum sia tuta vivo, dum 67 jaroj. Do, liajn konsilojn mi ofte aŭskultis. Tial mi preferas kaj proponas partodoni.

Se estas ebleco evoluigi esperanton anstataŭ nur transpreni ion de alia lingvo, mi ŝatus tion. Do "ŝari" estas vorto kiu devenas rekte el "share" kaj estas nova bazo. "Havigi" estas problema ĉar estas malklare la direkton. Povas esti ke mi havigas al mi mem aŭ al alia.

Krom tio, mi pensas ke la diskuto daŭrigu. Eble alia ankoraŭ povas aldoni brilan alternativon.

Mi kaj kunparolantoj ofte plendas pri la vorto "dividi" por la angla "to share". Do, mi multe dankas vin por la vorto partodoni.

Kaj mi ankaŭ subtenas la ideon diskuti tiun kaj laliajn vortojn. Sed ĉu ĉe forumo.uea.org estas la plej bona loko mi ne estas certa. Tamen, se vi komencigus diskuton ie, bonvole informigi min.

Dankon!

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-15 at 00:33, Stella diris:

Dum longe ni havis la strukturon kie kelkaj elektitaj homoj devas laboregi kaj servi la plimulton. Mi kredas ke tiu labormaniero ne plu funkcias, ĉar estas tiom multe da informoj kaj aferoj okazas treege rapide hodiaŭ. Ni devas simple ŝanĝi niajn labormetodojn, aŭ la organizo mortos, ĉar tro malmultaj faras tro malmulte kompare al aliaj grupoj kiuj scipovas pli bone kaj facile kunlabori. Tio ne nur estas la stato de la Esperantista movado, sed de la tuta idealisma mondo.

Estas multe en via mesaĝo respondinda, sed mi volas fokusigi ĉe la fina alineo. Mi ofte aŭdas "Esperantistoj estas X kaj do ni malsukcesos." Sed, mi konsentas kun vi, kaj forte reskribas "Tio ne nur estas la stato de la Esperantista movado, sed de la tuta idealisma mondo." Mi laboras kun Amnestio Internacia, kaj samas. Samas kun aliaj por-homaj-rajtoj grupoj. La deflankigado de Facebook, Twitter, reklamoj ĝenerale, ktp. forrabas nin de nia tempo. Ili estas bonaj iloj por specifaj taskoj, sed oni estas tro facile perdita en flankaj aferoj. - Bedaŭrinde mi ne havas solvon por la perdo de tempo de la mezklasanaro de la mondo... krom revolucio. 🙂 Sed kia speco de revolucio? Kaj kiel efektivigi?... ĉu alia subforumo? 🙂

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-14 at 10:16, Dennis Keefe diris:

Kun tia spirito, eĉ se ni ofte ne interkonsentas inter ni, ni povas progresi.

Mi eĉ dirus "sen interkonsento ni ne povas progresi". Aŭ eĉ "nur sen interkonsento ni povas progresi".

La nunaj sintenoj pri "demokratio" por multaj laŭŝajne signifas ke ilia propra opinio gajnu kaj regu. Sed tio estas diktatora sinteno. Kiel politika sciencisto, mi konstatis ke mankas ĝenerale en la debato mondskale, la praan sintenon ke demokratio estas rimedo, ne celo. Iu iam diris "Mi ne konsentas kun vi, sed mi defendus per mia vivo la rajton por vi esprimi viajn opiniojn." Oni povus ankaŭ diri "Demokratio doloras", ĉar sen defio, inteligenta opozicio, kuraĝo kontraŭstari kaj emon lerni kaj evoluiĝi, niaj pensoj ne povas progresi kaj maturiĝi, kaj sekve ne eblas demokratio. 

Por organizo kiel UEA estas valore ke homoj povas trovi samidanojn ene de la movado por evolugi siajn ideojn kaj pensojn, prave, ĉar nova penso estas kiel eta planto. Se iu sur ĝi tretas, ĝi mortas. Ni devas havi eblecon pensi laŭte kaj palpante serĉi vortojn por esprimi nin, sen iu mokanto aŭ kontraŭulo kiu mortigas niajn klopodojn. Sed sen kritiko kaj diskuto, penso ne povas maturiĝi. Ni devas agnoski la diferencojn, nekonsentojn kaj la spertojn kiuj kreis opiniojn. Ni ne timi diskutojn kaj debatojn. Ĉar planto kiu ne konas tagon kaj nokton, pluvon kaj sekon, ŝtormon kaj kvieton, neniam povas kreski ĝis la limoj de sia grandiozeco. Balanco.

Sen ebleco defendi sin - sen ebleco ekzerci defendi sin - oni neniam lernas kiel defendi sin. Ni ne povas esti tro timemaj kontraŭ tio kion ni spertas kiel atakoj, malagrablaĵoj aŭ eĉ blasfemo. Sendefendebla (sendefendema) homo estas kvazaŭ planto kiu nur ricevis ekzakte la ĝustan nutron, sunon kaj neniun venton aŭ torenton. Tiaj homoj malfortigus la esperantomovadon ĉar ili havus neniun spinon.

Lasu nin kreski kaj evoluiĝi, kvankam tio foje doloras. Sen defio kaj opozicio, venko estas vaka.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi volas "raporti" pri problemoj kiujn mi havis hodiaŭ por meti komentojn en la Forumo.  Mi skribis kaj sendis tri komentojn en tri kategoriojn: Revuo Esperanto, AMO, kaj Ni uzu la anglan!  Tamen, neniu el la tri komentoj ekaperis.  Mia enhavo ne estis tiel grava, tamen se mi havas tian problemon vidigi komentojn, eble ankaŭ aliaj homoj en la lastaj tagoj havas similajn problemojn, kaj tio estos serioza problemo.

REDKATAĴO:  NUN, 10 minutojn poste, kaj post kiam mi sukcesis kun la tuj supre komenteto pri la tri problemoj, mi subite povis meti la tri komentojn en la tri kategoriojn.  Tio kio surprize kontentigis min estis, ke la originalaj tekstoj repreneblis!  Ili re-ekvideblis per simpla tuŝo de la tajpado-spaco.  Nenio perdiĝis.  Nun restas la demando pri ĝuste kia malglataĵo estis en la sistemo.

 

Redaktite de Dennis Keefe
Mi raportis problemon, kaj baldaŭ poste tiu problemo forvaporis, kaj mi volas informi la programistoj pri tia problemo tuj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Nova forumo. Ankaŭ kun novaj problemoj. Dankon al Tim ĉar li respondas rapide kaj solvas la problemo. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Mi tre ŝatas ke la forumo uzeblas ankaŭ poŝtelefone.
 
Proponeto: ŝanĝu tiel ke la logotipo de UEA aperu kiam oni aldonas la ligilon al sia poŝtelefona hejmekrano. Tio aspektus pli profesia.
Ekzemplo de kiel nun aspektas:

CDEF752E-02EB-4B2D-ABF4-3737CCD1E1BF.jpeg

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-13 at 17:16, Metsiso diris:

Kiel mi povas ŝanĝi mian ekranan nomon? Ĉu eblas havi propran nomon kaj kromnomon?

Mi ŝanĝis mian. Elekti 'konto' poste 'kontagordo'

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 06/10/2019 at 01:15, Vladimir diris:

Estas ege malfacile trovi diskutojn en tiu cxi forumo. Cxu diskutoj vere okazas en la forumo?

Ankoraŭ malmultaj homoj uzas la forumon.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 12 minutoj, Anna Lowenstein diris:

Mi ne nepre deziras ricevi informon, ĉiufoje kiam iu komentas, ĉar tio fariĝas ege ĝena - precipe se la informo nepetite aperas sur la ekrano, dum oni okupiĝas pri aliaj aferoj. Sed mi tre volonte ricevus informon, kiam iu enkondukas novan fadenon. Ĉu eblas aranĝi tion? Laŭ la nuna situacio, eblas "sekvi" jam komencitan fadenon, sed ne ricevi informon, kiam malfermiĝas nova.

Vi povas agordi tion en la dekstra supra opcio:

image.png

Kiam vi sekvas fadenon, vi ricevos retmesaĝon (tujan, tagan, aŭ semajnan) kiam aperos nova komento.  Sed ne devus aperi averto surekrane.  Ĉu tiuj avertoj aperas por ĉiuj retmesaĝoj ricevitaj aŭ nur por tiuj, kiuj venas de la forumo ?

Por sciiĝi pri novaj temoj vi devas veni al forumo en la parto Aktivado

image.png

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.