Salti al enhavo
Mark Fettes

UK Lahtio - Komitata Forumo pri Kunordigo

Rekomendataj afiŝoj

En Lahtio okazos kiel kutime la kvar Forumoj pri la ĉefaj agadkampoj de UEA. La Forumo pri Kunordigo okazos ĵaŭdon la 25an de julio, ekde la 9a matene en salono Hodler. Ni rezervis tri horojn por ĝi pro la multeco de aktualaj temoj. Jen listo de ili kun kelkaj komentoj pri la ebla fokuso de la diskutoj.

Retejo / administra modernigo - okazos prezento de Mia Nordertoft, TEJO-volontulo kiu gvidas komunan projekton de UEA kaj TEJO

Junularo - necesas kelkaj ŝanĝoj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO

Financoj kaj administrado - la Komitato diskutos en lundo la evoluon de la financoj de UEA kaj la situacion en la Centra Oficejo; ĉi tiu Forumo estos okazo por pretigi eventualajn proponojn al la Komitato en vendredo

Komunikado - la lanĉo de ĉiu tiu forumo estas paŝo en pli vasta strebo modernigi la komunikajn kanalojn de UEA; aliaj paŝoj inkluzivas la retejon de la revuo Esperanto, la refaron de la retejo esperanto.net, kaj pli konstantan flegadon de la bildo de la Asocio en sociaj retoj

Strategio - post ses jaroj kun la malnova Strategia Laborplano, venis tempo pripensi novan, pli koncizan kaj simplan strategian planon por UEA

Demandoj, proponoj, komentoj pri ĉi tiuj temoj estas bonvenaj, prepare al la kunsido.

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
antaŭ 15 horoj, Mark Fettes diris:

Strategio - post ses jaroj kun la malnova Strategia Laborplano, venis tempo pripensi novan, pli koncizan kaj simplan strategian planon por UEA

 

Certe, sed la problemo estas: kiu devas redakti ĝin? Ĉu la nova estraro? Ĉu komitatanoj? Ĉu kongresanoj? Mi havas tre fortajn ideojn ĉi-rilate: UEA okupiĝu ĉefe pri disvastigo de Esperanto kaj gvidu la laboron de tiuj, kiuj faras tion tra la mondo kaj ĝi konigu al la esperantistoj, ke ĝi faras tion kaj petu financan subtneon por tio.

  • Ŝati 2
  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
antaŭ 3 horoj, Renato Corsetti diris:

Certe, sed la problemo estas: kiu devas redakti ĝin? Ĉu la nova estraro? Ĉu komitatanoj? Ĉu kongresanoj? Mi havas tre fortajn ideojn ĉi-rilate: UEA okupiĝu ĉefe pri disvastigo de Esperanto kaj gvidu la laboron de tiuj, kiuj faras tion tra la mondo kaj ĝi konigu al la esperantistoj, ke ĝi faras tion kaj petu financan subtneon por tio.

Mi pensas, ke kaj la nova kaj la malnova Estraroj kaj la komitatanoj povos komune disktuti  kaj elekti raportanton, kiu povos redakti la finan tekston kun la proponoj.  Plej gravas la gvidado, kaj mi proponas, ke estu tri komitatanoj, ne-estraranoj.  

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

Pri Kunordigado rilate la Centran Oficejon, mi pensas, ke la plej kerna kaj grava parto estas, ke la Ĝenerala Direktoro estu surloke kun la aliaj oficistoj, speciale en kriza periodo, el kiu naskiĝos tre modifita organizo.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

Kara Dennis, mi komprenas vian pensadon, kaj se ni havus pli grandan oficejan teamon mi kredeble konsentus. Sed en Roterdamo, eĉ se la aktualaj oficistoj akceptos la novajn kontraktojn, ni havos nur parttempajn libroteniston (Stanka), librovendiston (Ionel), kaj financmastrumanton (Ralph), plus plentempan kongresorganizanton (Clay). Mi vere ne vidas, kiamaniere la plentempa ĉeesto de Martin signife helpus la situacion. Martin jam faras multajn financajn kaj administrajn laborojn distance, senprobleme. La nunaj oficistoj jam plurfoje indikis, ke ili ne volas transpreni aliajn laborojn, do ne ekzistas fleksebleco tiurilate. Kiel vi imagas la avantaĝojn de surloka ĉeesto?

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

Dankon Mark, mi ankaŭ komprenas vin, kaj dankas al vi por la klara prezentado de la nuna situacio en Roterdamo.  En mia kapo estas tri aldonaj ideoj rilate ĉeestan Ĝeneralan Direktoron: 1) Antaŭ ol maldungo, tuta aŭ parta, necesas, laŭ mi, paroli profunde kun la partoprenantoj en tiaj dolorigaj decidoj.  Fari maldungon malĉeestan, povas estigi miskomprenojn kaj negativajn sentojn, kaj ne nur en la mensoj de la suferantoj.  Tio povas doni malbonan impreson al UEA-Membroj kaj al, eble, eksteruloj.   2)  La naturo de la Centra Oficejo nun radikale ŝanĝiĝas, kaj ĉiuj partoj de la tuta servaro devas esti repensataj kaj komprenataj ĝisfunde.  Tio bezonas ĉeestadon de bone observanta homo.  3) Mi pensas (revas) pri nova loko, malmultekosta, strategie lokita CO.  En tia oficejo, kostoj estos inter la duono kaj kvinono de tiuj de Roterdamo.  En multaj urboj de Eŭropo, pro radikalaj, demografiaj ŝanĝoj, la duono de kelkaj urboj estas malplenaj, kaj "atendas" novajn homojn, organizojn.  SImilaj urboj ekzistas en Azio (Ĉinio, ekzemple).  En tiaj urboj estas eĉ tutaj konstruaĵoj kie oni povas lokigi oficejojn, klasĉambrojn kaj eĉ loĝejojn je relative malaltaj kostoj.  Tio permesos abundan vizitadon, 1,2,3,4 monatojn de volontuloj (mi pensas ĉefe ĉi tie pri emeritoj kune kun junuloj -- kiuj havas utilajn fakojn kaj servo-spiriton por plurspecaj taskoj).

Amike,

Dennis

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

Saluton, 

la temaro proponita de Mark ŝajnas al mi tiom abunda ke apenaŭ povas sufiĉi unu sesio por trakti tiajn temojn. Tial mi detenos min de proponi kromajn.

Pasintjare la komitataj rekomendoj ne estis traktitaj kaj do aprobitaj de la Komitato. Tamen, ĝuste konsiderante la ampleksecon kaj detalecon de la temaro, mi citas iun el ili reatentigas pri la graveco havi kunsidestron kiu nepre ne estu estrarano, kaj prefere eĉ ne komitatano, kiu povu gvidi la kunsidon kun fokuso pri taŭga formo kaj zorgo pri efikeco tiel ke ni povus plejtaŭte alveni al konkretaj rekomendoj kaj la kunsido estu nek raporto pri la situacio nek pridemandado al la Estraro. Ja por ambaŭ aferoj estas pli taŭgaj momentoj dum la semajno. 

 

Samideane

MB

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

Mi reatentigas pri la graveco de la labor-plano. Ankaŭ homo ekster la estraro kaj la komitato povas plenumila taskon, sed nepre la estraro devas senti ĝin kiel sian planon.

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

Jen propono de rekomendo pri la temo Retejo.

Ĝis kiam pretos la nova retejaro, estu en uea.org klaraj ligiloj al la ekzistantaj aktivaj retejoj de UEA.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

(Hieraŭ ne eblis afiŝi, sed nun la teksto aperas en la redaktilo, do mi reprovas.)

Nur hodiaŭ vespere mi ricevis aliron al tiu ĉi diskuto, tial mi ne havis tempon por pripensado.

Jen iuj unuaj sugesto pri la retejo(j)j:

  • Oni klopodu konservi la malnovajn retadresojn por gravaj paĝoj kaj sekcioj de la nuna(j) retejo(j), Kiam ne eblas konservi, oni aŭtomate redirektu al la nova adreso. Tio ege gravas kaj por uzantoj, kaj por retaj serĉiloj.
  • En la katalogo mi plurfoje ne povis trovi aĵojn pro stranga transliterigo. Ekzemple, "Bâlgarsko-esperantski džoben rečnik" estas absurdaĵo - oni transliterigas per iu stranga alfabeto, kiu estas nek la esperanta, nek la cirila.  Unikodo ekzistas jam de la antaŭa jarcento - ankaŭ UEA finfine ekzuzu ĝin!
  • Por sekcioj kun novaĵoj mi insiste rekomendas la ebligon de RSS. Tiel ne nur legantoj povos aboni fluojn, pri kiuj ili interesiĝas, sed ankaŭ aliaj E-retejoj povos aŭtomate aperigi UEA-novaĵojn (aŭ partojn de ili), do la enhavo atingos pli vastan legantaron.

Kaj pli ĝenerala rimarkigo: UEA sciu kion ĝi volas kaj mendas. La alvokoj pri la ĝisnunaj konkursoj estis, milde dirite, neseriozaj.

Pri financoj:

Estis mencioj pri tio, ke Libroservo. nuntempe ne povus doni profiton. Indas pripensi ĉu vere necesas, ke ĝi havu tian grandegan stokon aŭ ĉu ĝi povus funkcii kiel peranto. Mi celas tion kio en la angla nomiĝas "drop shipping" - bedaŭrinde, mi ne konas konvenan vorton en Esperanto.

Pri tiu ĉi forumo:

- Unusola administranto laŭ mi ne sufiĉas.

- En ideala okazo, pri teknikaj problemoj oni kontaktu iun teknikan prizorganton. La administrantoj okupiĝu pri la membreco kaj pri la enhavo de la forumo.

- Principe kontakt-formularo estas pli bona solvo ol retadreso. Sed mi ne povis vidi kiel ĝi funkcias, ĉar ĉiuj miaj ĝisnunaj provos sendi mesaĝon per ĝi fiaskis. Estus bone, se la sendinto de la mesaĝo ricevus retpoŝte kopion de sia mesaĝo kun konfirmo, ke ĝi estis sukcese sendita.

- Mi voĉdonus por publikeco de la Komitata Diskutado. Eventuale ĝi povus esti videbla nur por registritaj kaj ensalutintaj UEA-membroj, sed nepre ne kaŝita de la membroj kiel nun. En iuj esceptaj okazoj povus esti pridiskutataj aferoj, kiujn iu povus misuzi kontraŭ UEA. Nur tiuj estu sekretaj. Ekzemple, se UEA juĝprocesus kontraŭ ekstera organizaĵo kaj necesus kaŝi kion ĝi planas entrepreni. Sed mi ne vere imagas, ke tiuspecajn detalojn oni traktus en la Komitata Diskutado. Ĉiukaze estus bone havi teknikan eblecon pri sekretaj fadenoj, kaj la Komitato decidu kiam uzi ilin - esperble, ege malofte.

 

 

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

Kara Mariana, mi petis al Mia Nordentoft, kiu laboras pri la nuna projekto por reteja/datumbaza renovigo, respondi al via unua areto de demandoj. Jen kion Mia skribis:

 
From: Mia Nordentoft <mia@tejo.org>
Subject: Re: Fwd: [komitato-de-uea] UK Lahtio - Komitata Forumo pri Kunordigo
Date: July 25, 2019 at 12:34:35 PM GMT+3
To: Mark Fettes <mtfettes@sfu.ca>
 
Jen miaj respondoj:

- Ni evidente certigos ke neniuj nunaj ligiloj gvidos al 404-eraran paĝon, ĉu per reuzo de la adresoj ĉu per plusendado.
- La sistemo plene konformas kun Unikodo 12.
- AKSO permesas facilan generadon de RSS-fluoj por ĉiuj resursoj, ĉu revuoj, ĉu gazetaraj komunikoj ktp. Ĉiuj tiuj fluoj estos facile troveblaj en la retejo de UEA.

Por la ĝenerala rimarko: la kontrakto inter UEA kaj TEJO estas tre preciza kaj lasas malmulton al interpretado.

- Mia

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo

Dankon, Mark!

Je 2019-7-25 at 14:53, Mark Fettes diris:

- La sistemo plene konformas kun Unikodo 12.

Mia rimarkigo celis ne nur la teknikajn eblecojn de sistemon, sed precipe ilian uzadon fare de la prozorgantoj de ka katalogo. La sistemo ne korektos per si mem la fuŝaĵojn, kiuj nuntempe aperas en notoj pri libroj kun cirilliteraj tekstoj.

Je 2019-7-25 at 14:53, Mark Fettes diris:

Por la ĝenerala rimarko: la kontrakto inter UEA kaj TEJO estas tre preciza kaj lasas malmulton al interpretado.

Mi scias nenion pri la kontrakto inter UEA kaj TEJO. Kiu do zorgos, ke la anoncoj pri konkursoj estu kompetente verkitaj kaj enhavu klarajn kondiĉojn kaj postulojn al la kandidatoj? Mia (kaj ne nur mia) impreso estas, ke ĝis nun estis tute malklare kion oni efektive mendas kaj kiel oni prijuĝas la proponojn. Tio ne allogas seriozajn profesiulojn.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.