Salti al enhavo
Dennis Keefe

Kongresoj kaj Alternativa Analizo

Rekomendataj afiŝoj

Ĉu eblas pripensi ALTERNATIVAN ANALIZON de Kongresoj 1) Ĉiujare, kiel tradicie  2) Ĉiudujare kaj 3) Ĉiukvarjare?  Kiaj estas la profito/malprofito-scenaroj por diversaj aliĝo-niveloj (de 500 ĝis 3000 -- eblas fari tian analizon laŭ ŝtupoj de 100 aliĝoj relative facile SE oni bone konas la kosto-strukturojn, absolutajn, relativajn, marĝenajn).  Tia kvanta analizo bezonatas esti ligata kun kvalita analizo kiu inkluzivas diversajn vidpunktojn de Komitatanoj, Delegitoj kaj Individuaj Membroj.  La kialo, parte, por pripensi pli maloftan Kongreso-starigon estas, ke la laboraj kaj financaj kostoj pezas sur pluraj kategorioj de membroj.  Bonvolu ne pensi, ke analizo pri situacio signifas, ke indas aŭ endas ŝanĝoj.  Tia analizo estas por pli bone prikonsideri alternativojn se unu aŭ alia pli taŭgas por la ventoneco.  Ni bezonas ALTERNATIVAJN ANALIOZOJN por kompreni kaj pravigi ŝanĝojn en pluraj partoj de la organzio.

  • Ŝati 1
  • Dankon! 2

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Dankon Dennis pro la ideoj.

Kial ni fizike kunvenas? - Ĉiuj kiuj jam spertis Universalan Kongreson, konas la altan valoron esti fizike inter granda samideanaro, kun la ebleco vere brakumi unu la alian. Sed eble UEA povus faciligi kunvenetaron kiu povus okazi en multaj mondopartoj pli ofte, pli loke, pli malaltkoste. Ne malplaĉus al mi se kunvenegoj okazu nur po 3 aŭ eĉ 7 jaroj. Mi ne kontraŭas grandajn imponajn aferojn. Kiel "riĉa", "blankulo" el "Silicia Valo", mi kapablas elspezi tempon kaj monon por partopreni. Sed evidentiĝas ke ni (UEA) ne plu kapablas esti peranto de luksaj aferoj jare.

Mi ĝuos vidi la alternativan analizon kiun vi kreos.

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Fakte, kelkfoje mi pensis ke oni povus fari iun aranĝon komunan en pluraj lokoj samtempe. Se la kongreso estas samtempe en ĉiu kontinento, eblas elekti al kiu aranĝo iri. Dubinda ideo se ne troviĝas aro da individuoj kiuj volontulus por aranĝi, kompreneble...

Tamen, imagu ke ni povus filmi kaj montri per fluelsendo kio okazas en ĉiu alia kongresejo en grandekrano. Tio ankaŭ donus komunan etoson. Krome, okazas tiom da prelegoj ktp en kongresoj, ke eblus montri per video al tiuj kiuj restas hejme.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Salatın. Mı estas malnova esperantistino ke loğas en Turkio. Mı dezirus havi kongereson en Istanbulo, se UEA helpi tion.

Mı ankau bonvenos  geesperantistoj ke deziras viziti Istanbul.

Mia ret adresi:

esperanto12@yahoo.com

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je 2019-7-11 at 03:27, trio diris:

Dankon Dennis pro la ideoj.

Kial ni fizike kunvenas? - Ĉiuj kiuj jam spertis Universalan Kongreson, konas la altan valoron esti fizike inter granda samideanaro, kun la ebleco vere brakumi unu la alian. Sed eble UEA povus faciligi kunvenetaron kiu povus okazi en multaj mondopartoj pli ofte, pli loke, pli malaltkoste. Ne malplaĉus al mi se kunvenegoj okazu nur po 3 aŭ eĉ 7 jaroj. Mi ne kontraŭas grandajn imponajn aferojn. Kiel "riĉa", "blankulo" el "Silicia Valo", mi kapablas elspezi tempon kaj monon por partopreni. Sed evidentiĝas ke ni (UEA) ne plu kapablas esti peranto de luksaj aferoj jare.

Mi ĝuos vidi la alternativan analizon kiun vi kreos.

Mi tre konsentas.  La nuna jaro estas dumil dek naü, ne mil naücent dek naü.  La modernaj komunikiloj ebligus almenaü dissendi en la tutan mondon ĉiujn erojn de la kongreso.  Tio estus la unua paŝo.  La dua paŝo estus krei specon de super-Skype, kiu ebligus aranĝi tion en grandaj ĉambregoj, ekzemple en universitatoj, mezlernejoj ktp, kie la "skajpado" videblus sur ega ekrano kaj partoprenantoj povus viciĝi por esprimi sin.  Kongresanaro el la tuta mondo daüre kunvenus en iu urbo en la mondo ĉiujare alia, sed tiuj, kiuj ne kapablas pagi la kostojn povus tamen samtempe partopreni en limigita maniero en multegaj lokoj de la mondo.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ne havas apartan ideon pri tiu temo. Tamen mi ne emas partopreni Universalajn Kongresojn pro diversaj kialoj, interalie la prezo estas multe tro kosta! Mi pensas ke : Kongresoj estas gravaj por fizikaj renkontiĝoj, kiuj certe plifortigas niajn internajn rilatojn, kaj stimulas niajn eventualajn projektojn. Plie kongresoj estas gravaj por montri al la ekstera publiko, al la politikistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj ktp ke nia movado (kaj per ĝi la lingvo mem) estas grava afero inda je atento! Tiurilate mi opinias, ke la UK-oj en grandaj urboj de disvolviĝintaj landoj ne valoras, kaj ne estas fruktodonaj simple ĉar la tre eminentaj homoj (ŝtatestroj ktp) ne taksas Esperanto valora. 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Mi ŝatas partopreni UK-on kaj ankaŭ landaj Eo kongresoj. Kiam tiom da Esperantistoj ĉeestas en unu loko ili devus esti pli ekkonebla por la loka loĝantaro. Do kial ne dum mallonga tempo renkontiĝi  en la urbocentro por kanti kelkajn Esperanto kantojn, en maniero de fulmobando /angle:flashmob/. Dum kongresoj en Eŭropa oni povus eĉ kanti la eŭropan himnon en Eo por turni la atenton de la loĝantoj al ni.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Respondo al Vagulo: Kiam mi partoprenis la UK-on en Lillo en 2015, tio estis bele farita, sed nenio poste okazis. Ankaŭ en marto 2005, en Bulonjo ĉe Maro, ni piediris en la centro de la urbo kun la urbestro kaj kun tuta orkestro, kunkantante, sed ĉu lokaj homoj poste aliĝis? Ne! Nuntempe, laŭ mia scio (sed eble mi eraras) nur unu homo estas esperantisto en la urbo de la unua universala kongreso! Do miaopinie necesas utiligi ĉiujn eblajn oportunaĵojn por paroli al la ekstera publiko pri nia komuna lingvo. Kiel multaj samideanoj mi mulfoje faris kaj daŭre faros! Lastatempe mi faris: informojn en mia urbo kaj en la pli granda urbo Amiens (Francio) por la Eŭropa baloto; ekspozicio en mia urbo pri Esperanto en la unua mondmilito (ĉiuj lernantoj de la elementa lernejo venis por rigardi kaj starigi demandojn) inaŭguro de ZEO en mia urbo, artikoloj en diversaj gazetoj, intervjuo por la regiona radio ktp Ĉiuj iniciatoj estas bonaj! Kaj de aprilo komenciĝis por nia klubo agado kun la muzeo "Domo de Jules Verne" kaj tiu agado daŭros unu jaron! Refoje ebloj paroligi pri Esperanto! Obstine antaŭen!

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Responding al Telemo: Mi pensas ke bone preparita fulmobando povas esti sorĉplena aranĝo, ĝi  ĉar enhavas tian suprizan efekton kiu estas tre alloga, vidu ekz 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Respondo al Vagulo: ĉu vi partoprenos la universalan kongreson en Belfasto en 2021? Bonvolu organizi "Riverdance", irlandan dancon kun orkestro kaj mi dancos kun vi kaj eble mil aliaj kongresanoj!

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
Je ‎2019‎-‎07‎-‎12 at 21:22, Stella diris:

Fakte, kelkfoje mi pensis ke oni povus fari iun aranĝon komunan en pluraj lokoj samtempe. Se la kongreso estas samtempe en ĉiu kontinento, eblas elekti al kiu aranĝo iri. Dubinda ideo se ne troviĝas aro da individuoj kiuj volontulus por aranĝi, kompreneble...

Tamen, imagu ke ni povus filmi kaj montri per fluelsendo kio okazas en ĉiu alia kongresejo en grandekrano. Tio ankaŭ donus komunan etoson. Krome, okazas tiom da prelegoj ktp en kongresoj, ke eblus montri per video al tiuj kiuj restas hejme.

Jam ekzistas tia arangho nome Paralela Universo. Pli pri tio vi povas vidi sub www.paralelauniverso.com

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Telemo skribis

Citaĵo

kongreson en Belfasto en 2021? Bonvolu organizi "Riverdance", irlandan dancon

Jes, mi timis, ke ankaŭ ĉi tiu kongreso denove iĝos "nacia aferoj", kiel ĉiuj kongresoj antaŭe. Mi aĉeptus la ideon de publika prezento, sed temas pri "kelta" muziko, kiu inkludas skotlandon kaj bretonion. Ni konas la kverelojn pri Whisky kaj Whiskey, dufoje aŭ trifoje distilita. Ni Esperantistoj devus esti super ĉi tiuj naciaj ĵaluzetoj kaj vivi veran internaciismon, por ne diri sennaciismon. Sed eĉ la kongresoj de SAT iĝi pli kaj pli naciemaj......

De jaroj mi vane proponas dum kongresoj aŭ renkontiĝoj publike kanti aŭ muziki en la centro de la koncerna urbo. Sed Esperantistoj kutime preferas resti en sia konko.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj
antaŭ 11 horoj, Roland Schnell diris:

Dum IJK en Badajoz, estis koncerto de Martin Wiese meze de la urbo. Ankaŭ lastjare en Slovakio estis koncerto de Jonny M meze de la urbo. Mia sperto de IJKoj estas ke ĉiam estas ia aranĝo por kaj kun la urbanoj. Ofte ekzemple la trinkomanĝaj festoj/naciaj vesperoj estis en la urbocentroj. 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Estas certa progreso, ke okazis koncertoj. Sed UK kaj IJK estas unufoje en iu granda urbo, kie kutime la eventoj ne postlasas impreson. Gravas la regionaj kongresoj kaj seminaroj, kiel NoRo au JES en Eŭropo. Ĉiam ligita kun informo de la gazetaro, radio kaj televido. Por malgrandaj stacio tiu ĉi evento estas multe pli interesa ol por iu nacia aŭ privata stacio. Mi scias, ke la organizantoj kutime ne havas tempon por informoj al la komunikiloj, ĉar ili estas superŝutiteaj de organizaj problemoj. La rolo de kontaktpersono por la amaskomunikiloj ankoraŭ ne ekzistas en la kapo de Esperantistoj.

En regiona kunveno oni povas ankaŭ inviti lokaj kantistojn, korusojn kaj muzikistoj, ĉu por sperti nekonatan lingvon, ĉu por kunkanti.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon

Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.