Salti al enhavo
Stella

Kiom da membroj necesas por vigla forumo?

Rekomendataj afiŝoj

Ĉu UEA scias kion ili "vendas" per la forumo? Kio allogas homojn veni, registriĝi kaj uzi la forumon?

Kiam temas pri aktiveco en grupoj, la 20/80-regulo estas multfoje aplikebla. En iu ajn grupo, proksimume 20 % vere aktivas dum 80% ĉefe silentas. La sama distribuo videblas en la aktiva grupo, kie proksimume 80% estas "konsumantoj" (legantoj en forumo) kaj 20% estas "produktantoj" (skribantoj en forumo). Do, 4 % el la membraro difinos la sukceson.

Por krei allogan forumon, devas esti aktiveco ĉiutage. "Novaĵo" estas la plej determina faktoro por sukceso, kaj prefere iu deviga faktoro. La produktantoj kreas la novaĵojn. Kiom da produktantoj nepras por krei viglan kaj ampleksan forumon? Kiu aŭ kiuj estas la devigaj faktoroj?

Mi estas sufiĉe aktiva interrete. Ĉar mi aktivas en landa organizo, supozeble mi volas veni ĉi tien por legi pri kio okazas en aliaj landaj organizoj pri temoj interesaj al mi. Fojfoje mi respondos aŭ starigos propran demandon. Eble mi respondus al averaĝe tri demandoj semajne, sed por esti alloga, la forumo devas esti vigla. Tio signifas ke almenaŭ sep el mi, ĉiutage, devus viziti por produkti enhavon. Per tia matematiko, nepras ke 50 homoj ripete aktivas. Se 50 homoj egalas 4%, la membraro ĉi tie devas kreski al 50*25=1 250 homoj. Kiel? Kial?

  • Dankon! 1

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

@Stella - Tiu estas bonega analizo de la temo. Sed mi opinias iom malsimile, kaj do opinias ke la necesa kvanto ne estus tiom granda.

Mi havas amikon kiu estras grupon de trikantojn. Eble vi uzis la saman ekzemplon? Ili ne bezonas tagan novaĵon. Eble iuj tage dirus "saluton, vidu kion mi faris". Tiu estas speco de novaĵo, sed malformala. Tia grupo ne bezonas pli ol manpleno da membroj.

Mi, kiel vi, deziras diskuti kio estu la plej bona vorto por teĥnologiaj aferoj. Sed, se neniu havas ekzemplon, mi ne dezirus aŭdi pri la vetero enlande, aŭ vidi katajn filmetojn. Do, vere, laŭ mia opinio, du manplenoj sufiĉus por tia forumo.

Por novaĵejo, estus bona se almenaŭ unu el ĉiuj lingvo(grupoj) aŭ mondopartoj raportu tage. Do, mi diru 25, sed prefere estu multaj vidpunktoj, do mi diru 75 aŭ 100. Tie oni povus havi mil aŭ multaj miloj da "nur" legantoj, kaj la proporcio restus bona.

Kaj do, por komencigi la aferon... mi opinias ke ni bezonus iom, sed mil ne estus bezonata minimumo. Denove, tiu estas nur mia opinio.

Kaj fine, kial? Ĉar triki, teĥnologio, kaj novaĵo estas interesaj. Se ni havus kernon de tiaj aktivuloj, mi opinias ke la forumoj kreskus sen multe da laboro.

Dankon denove por bonaj instigaj konversacioj.

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Vi tute pravas pri la detaloj, kaj priskribas ion kion mi dirus povus esti subforumo de subforumo de la UEA-forumo. Se tiaj estus la diskutoj de la tuta UEA, nia organizo jam estus mortinta, laŭ mia opinio. Sed la ĝenerala ideo de 20/80 estas etendebla al subgrupoj ene de la pli granda grupo.

Vere dependas de pluraj ecoj, unu el kiuj estas la celo de la forumo. En la kazo de trikemulejo, la koncerna grupo ne estas ege granda, ne havas planojn disvastiĝi mondskale (mi supozas) kaj cetere, ne temas pri formala organizo kaj ties interna agado. Ankaŭ troviĝas forumoj kiuj vere nur estas stokejoj de ĝeneralaj interesaĵoj de specifa temo, sen vera diskuto, sed tamen inda por la preterpasantaj vizitantoj.

Por vigla diskuto en iu temo, necesas ke almenaŭ kelkaj homoj aktivas. En tiu ĉi fadeno, eble cent homoj havas intereson. Do, entute tri-kvar ĝis "kelka" individuoj povas krei interesan diskuton. Tiel vi tute pravas, ĉar tiu ĉi fadeno en si mem estas egala al trikanta forumo laŭ mia opinio. Vi kaj mi, kaj mi ne scias pri kiom interesiĝus...

Por vere povi specife respondi la demandon, ni devas agnoski la celon de la UEA-forumo. Ĝi direktas sin specife al siaj membroj, sed ankaŭ al eksterorganizaj esperantistoj kiuj povus fariĝi membroj. UEA havas 4-5000 membrojn kun diversaj roloj kaj interesoj. Laŭ kalkuloj troviĝas dekmiloj, centmiloj(?) da aktivaj esperantistoj en la mondo. Trikanta forumo havas eble 100 membrojn, 20 temp-al-tempaj skribantoj kaj 1-3 kiuj ofte montras aŭ prezentas ion. Ĝuste kion mi skizis.

Ĉar la UEA-forumo direktas sin al aktivuloj de diversaj kampoj, kun diversaj interesoj kaj diversaj lingvoscioj, la eblecoj entute devas esti vastaj en la forumo. La forumo entute devas esti sufiĉe granda tiel ke ĝi havas la forton daŭrigi centojn da "trikantaj forumoj" ene de siaj kadroj. Espereble ĝi evoluiĝos al loko kiu funkcias kiel "konstanta kongreso" kie estas ĉambroj (subforumoj) por diversaj subkulturoj, fakaj kaj organizaj grupoj, vegetaranoj, biciklistoj, prezidantoj de landaj organizoj, kasistoj de landaj organizoj, kongresaranĝantoj, ĝeneralaj plendemuloj, trikantoj, beletraj verkantoj, tradukantoj.... Ne ĉiuj interesiĝas en la samaj diskutoj, sed kune ni povus fariĝi ege bunta kaj vigla reteja komunumo. Sed nur se ni estas sufiĉe multaj por krei tion...

Tial mi alvenis al la nombro kiun mi menciis.

 

Kunhavigi tiun ĉi afiŝon


Ligi al afiŝo
Kunhavigi en aliaj retejoj

Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Respondi al tiu ĉi temo...

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, tiu ĉi retejo uzas kuketojn. Legu la Privatecan politikon de UEA por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por membriĝi al tiu retejo.